Turka/-(y)ım

El Vikilibroj

La Sufikso -(y)ım[redakti]

En la turka, kiel unua ununombra persona pronomo (mi), estas uzata la vorto 'Ben'. Sed por uzi pronomoj krome O kaj Onlar, ni bezonas uzi sufikson, apartan al tiu pronomo. En la turka estas 4 pliaj pronomoj (ol 'o' kaj 'onlar'), do ni lernos 4 pliaj pronomaj sufiksoj, (sed unu en tiu ĉi leciono).

Unue, -(y)ım estas ı-sufikso, ĉar ĝi inkluzivas la literon ı. Memoru ke por a-sufiksoj jena skemo estis valida:

  • Post a ı o u → a
  • Post e i ö ü → e

Por ı sufiksoj jena sistemo estas uzata:

  • Post a ı → ı
  • Post e i → i
  • Post o u → u
  • Post ö ü → ü

Do -(y)ım havas 4 formojn: -(y)ım -(y)im -(y)um -(y)üm.

Sed kio estas tiu (y) enparanteza?

Ne forgesu, en la turka (krom pruntovortoj) neniam estas du vokaloj kune. T.e, vi ne vidos kombinaĵoj kiel aa, ae, aı, ai, ao, aö, au, aü, ea, ee, eı ... üö, üu, üü en turkdevenaj vortoj. Same, kiam vi algluas sufikson post iu vorto, du (aŭ pli) apuda vokaloj ne estas permesita. Do, por ĉi tiu sufikso, la helpanto litero estas 'y'. Se la lasta litero de vorto estas vokalo, por ke ne du vokaloj estu apudaj, ni metos tiun 'y', inter tiu du vokaloj.

Nuntempe, ni havas 8 formojn, por la sufikso -(y)ım:

Formo Kiam uzi?
-yım Lasta litero estas A aŭ I
-yim Lasta litero estas E aŭ İ
-yum Lasta litero estas O aŭ U
-yüm Lasta litero estas Ö aŭ Ü
-ım Lasta litero estas konsonanto, lasta vokalo estas A aŭ I
-im Lasta litero estas konsonanto, lasta vokalo estas E aŭ İ
-um Lasta litero estas konsonanto, lasta vokalo estas O aŭ U
-üm Lasta litero estas konsonanto, lasta vokalo estas Ö aŭ Ü

Ĉu estas malfacile? Tamen, ĉar tiuj reguloj vere havas sonan harmonion, kaj ekzistas nur du tipoj da vokalharmoniaj sufiksoj, vi kutimiĝos rapide. Sed, bedaŭrinde ankaŭ estas asimiladoj, kiuj estas pri konsonantoj.

Vidu ekzemplojn:

  • Ben öğretmen-(y)ım.
    Ben öğretmenim.
    Mi estas instruisto.
  • Ben öğrenci-(y)ım.
    Ben öğrenciyim.
    Mi estas studento.
  • Ben insan-(y)ım.
    Ben insanım.
    Mi estas homo.
  • Ben uzun-(y)ım.
    Ben uzunum.
    Mi estas alta.

En la lasta ekzemplo ni uzis la vorton 'uzun'. 'Uzun' signifas longa, kaj ankaŭ uzataj en altecaj senco, por homo aŭ ekzemple masto. Sed, por la supreca signifo de 'alta', la vorto 'yüksek' estas uzata.

Vi povas esprimi vian ŝtatanecon per tiu struktro.

  • Ben Fransız-(y)ım.
    Ben Fransızım.
    Mi estas franca.
  • Ben İspanyol-(y)ım.
    Ben İspanyolum.
    Mi estas hispana.
  • Ben Macar-(y)ım.
    Ben Macarım.
    Mi estas hungara.
  • Ben Rumen-(y)ım.
    Ben Rumenim.
    Mi estas rumana.
  • Ben Gürcü-(y)ım.
    Ben Gürcüyüm.
    Mi estas kartvela.
  • Ben Amerikalı-(y)ım.
    Ben Amerikalıyım.
    Mi estas usonano.

'Amerika', kiu en turka estas la nomo de kontinento Ameriko, estas vaste uzata erare en la 'usono' senco.

Eblas ne uzi 'Ben'. La sufikso -(y)ım estos sufiĉa por indiki, ke la frazo temas pri 'mi=ben'.

  • Japon-(y)ım.
    Japonum. (Ben Japonum.)
    Mi estas japana.
  • Profesör-(y)ım.
    Profesörüm. (Ben profesörüm.)
    Mi estas profesoro.
  • Doktor-(y)ım.
    Doktorum. (Ben doktorum.)
    Mi estas kuracisto.

Asimilado[redakti]

Jen alia enuiga temo! En kelkaj vortoj kelkaj konsonantoj povas esti asimilitaj de sufiksoj, precipe vortoj kiuj estas turk- aŭ orient-devenaj kaj havas pli ol unu silaboj.

Asimileblaj konsonantoj estas P, Ç, T, K

  • Lasta -P asimiliĝas al -B
  • Lasta -Ç asimiliĝas al -C
  • Lasta -T asimiliĝas al -D
  • Lasta -K asimiliĝas al -Ğ (surprize ne al -G)
    • Sed lasta -NK asimiliĝas al -NG

Sed kiam? La asimilado okazas, kiam la lasta litero de vorto estas asimilebla, kaj unua litero de sufikso estas vokalo.

Memori, kiuj vortoj asimilas kaj kiuj ne, ne estas facile. Mi admonas, tute ne zorgi pri asimilado. Ĉar, krom asimilado de K, asimilado nur iome ŝanĝas elparolon. Pro tio, ŝanĝoj de P, Ç, T estas gravaj nur en tajpado, t.e. lerni nur asimiladon de K estos 'sufiĉe sufiĉe' por ĝuste paroli. Krome, lasta K preskaŭ ĉiam asimileblas.

Ni reu ke, asimilado okazas nur, kiam la taŭga formo de sufikso komencas kun vokalo. Ekzemple, la vorto "çocuk" finiĝas kun "K". Tiu estas asimilebla. Malgraŭ ke ĝi havas unu silabon, la vorto "genç" estas asimilebla. Sed,

  • Onlar çocuk-lar.
    Onlar çocuklar.
    Ili estas infanoj.
  • Onlar genç-lar.
    Onlar gençler.
    Ili estas junaj.

Maljene, 'çocuk' kaj 'genç' ne asimiliĝis. Ĉar, la taŭgaj formoj de sufiksoj (-lar, -ler) ne komencas kun vokalo. Sed jene okazos asimilado, ĉar la sufiksformoj -um kaj -im komencas kun vokaloj:

  • Ben çocuk-(y)ım.
    Ben çocuğum.
    Mi estas infano.
  • Ben genç-(y)ım.
    Ben gencim.
    Mi estas juna.

Resumo[redakti]

  • Se la subjekto de frazo estas Ben (=mi), en tiu frazo ni uzas la sufikson -(y)ım.
  • Eblas uzi nur sufikson -(y)ım, kaj ne uzi Ben. Sed uzu aŭ ne uzu Ben, uzi -(y)ım estas deviga, se la subjekto estas 'mi'.
  • -(y)ım havas ok formojn
    • y de -(y)ım
      • estas skribata, se la lasta litero de vorto estas vokalo
      • ne estas skribata, se la lasta litero de vorto estas konsonanto
    • ı de -(y)ım
      • estas ı, se lasta vokalo de vorto estas a aŭ ı
      • fariĝas i, se lasta vokalo de vorto estas e aŭ i
      • fariĝas u, se lasta vokalo de vorto estas o aŭ u
      • fariĝas ü, se lasta vokalo de vorto estas ö aŭ ü
  • Ne tre zorgu pri asimilado.

Vortoj[redakti]

Türkçe Esperanto
Ben Mi
İnsan Homo
Profesör Profesoro
Uzun Longa, Alta
Kısa Mallonga, Malalta
Amerikalı Usonana
Fransız Franca
Gürcü Kartvela
İspanyol Hispana
Japon Japana
Macar Hungara
Rumen Romana

Utilaj Frazoj[redakti]


Burada ...-(y)ım.

Tiu frazo signifas ke, vi (mi) estas ĉi-tie, ĉar laboras aŭ pli precipe rolas kiel ....

Ekzemple,

  • Burada öğretmenim.
    Ĉi-tie mi estas instruisto.
    Mi estas ĉi-tie (ekzemple en tiu ĉi lernejo aŭ en tiu ĉi urbo), ĉar mi laboras/rolas kiel instruisto.
  • Burada doktorum.
    Ĉi-tie mi estas kuracisto.
    Mi estas ĉi-tie, ĉar mi laboras/rolas kiel kuracisto.
  • Burada öğrenciyim.
    Ĉi-tie mi estas studento.
    Mi estas ĉi-tie, ĉar mi estas studento en tiu ĉi urbo/lernejo; mi rolas kiel studento ĉi-tie.

Tia frazo estas uzata nur por informi pri laboro, rolo, celo. Vi ne povas diri ekzemple; Burada Fransızım.


Ben ... ! (sen -(y)ım)

Normale, se ni uzas Ben kiel subjekton, ni certe uzas la sufikson -(y)ım. Sed estas unu tre utila frazspeco, en kiu ni uzas Ben kiel subjekton sen aldonan sufikson.

Ben .... signifas; 'Mia nomo (estas) ....'.

  • Ben Utku.
    Mi (estas) Utku. / Mia nomo estas Utku.
  • Ben Valtteri.
    Mia nomo estas Valtteri.
  • Ben Håkon.
    Mia nomo estas Håkon.

k.t.p...

Ekzercoj[redakti]

  1. Krei frazon kiel Mi estas ...
    1. kuracisto - [ (bir) doktor ]
    2. longa homo - [ uzun (bir) insan ]
    3. juna studento - [ genç (bir) öğrenci ]
    4. usonana junulo - [ Amerikalı (bir) genç ]
    5. malalta knabo - [ kısa (bir) çocuk ]
  2. Traduku:
    1. O, Fransız bir profesör.
    2. Ben İspanyolum.
    3. Bu kalemler kısa.
    4. Ben küçük bir çocuğum.
    5. Bu, uzun bir gün.
    6. Burada öğrenciyim.

Solvoj[redakti]

    1. (Ben) (bir) doktorum.
    2. (Ben) uzun (bir) insanım.
    3. (Ben) genç (bir) öğrenciyim.
    4. (Ben) Amerikalı (bir) gencim.
    5. (Ben) kısa (bir) çocuğum.
    1. Li/Ŝi estas franca profesoro.
    2. Mi estas hispana.
    3. Tiuj (ĉi) skribiloj estas mallongaj.
    4. Mi estas eta infano.
    5. Tiu (ĉi) estas longa tago.
    6. Ĉi-tie mi estas studento. [ Mi laboras/estas/loĝas... ĉi-tie kiel studento ]

Notoj[redakti]

En la sekvonta leciono, ni lernos pri la dua ununumbra persona pronomo (sen=ci) kaj ĝia sufikso.