Turka/-ıyor

El Vikilibroj

La Sufikso -ıyor[redakti]

-ıyor estas la sufikso de verba as-tempo, por daŭrantaj agoj.

-ıyor estas iom stranga sufikso ĉar;

  1. Ĝi havas literon 'o'.
  2. Ĝi komencas kun vokalo, sed ne havas helpanta (paranteza) litero kiel -(y)ım.

Pro tio ni uzas tiun sufikson tiel:

  1. Se vokalo krom a aŭ ı ekzistas en standarda formo de sufikso, tiu vokalo estas neŝanĝebla. Do, tiu 'o' estos ĉiam tie, senprobleme.
  2. Ni lernis ke, du apuda vokaloj ne estas permesita en sufiksumado. Do kion fari, se la lasta litero de verba radiko estas vokalo? Ni simple forviŝas la lasta litero de verbradiko, kiu estas vokalo.

'ı' de tiu sufikso agas kiel aliaj en ı-sufiksoj.

  • Ol-ıyor.
    Oluyor.
    Ĝi okazas.
  • Gel-ıyor.
    Geliyor.
    Li/Ŝi/Ĝi venas.
  • Gör-ıyor.
    Görüyor.
    Li/Ŝi/Ĝi vidas.
  • Su iç-ıyor.
    Su içiyor.
    Li/Ŝi/Ĝi trinkas (iun) akvon.

Atentu! Se la verbo finiĝas kun vokalo, ĉar tiu vokalo estos forviŝita la harmonio de 'ı' estos agordata laŭ neforviŝita lasta vokalo.

  • Söyle-ıyor.
    Söyl--ıyor.
    Söylüyor. (NE söyliyor, rigardante e de söyle)
    Li/Ŝi diras.
  • Kitap oku-ıyor.
    Kitap ok--ıyor.
    Kitap okuyor.
    Li/Ŝi legas (iun) libron.

Se la forviŝita vokalo estis la nur unu vokalo de verboradiko, t.e. se la verbradiko estas unusilaba kaj finiĝanta kun vokalo, oni uzas -iyor formon de tiu sufikso. Ekzistas nur du tiaj verboj en la turka: ye.mek kaj de.mek

  • Elma ye-ıyor.
    Elma y--ıyor.
    Elma yiyor.
    Li/Ŝi/Ĝi manĝas (iun) pomon.
  • De-ıyor.
    D--ıyor.
    Diyor.
    Li/Ŝi diras ke.

Eble vi konsiciis, ke kaj de.mek kaj söyle.mek signifas 'dir.i'. Ili ŝajnas kiel sinonimoj sed ĝenerale kun la verbo 'demek' oni uzas direktan citaĵon, kaj 'söylemek' estas taŭga por nedirekta parolado. Ni poste plie lernos pri tiujn verbojn.

Ne estas nur tiome! Memoru asimiladon. Ĉar -ıyor komencas kun vokalo, ĝi povas asimili.

  • Git-ıyor.
    Gidiyor.
    Li/Ŝi/Ĝi iras.
  • Et-ıyor.
    Ediyor.
    Li/Ŝi/Ĝi farigas.

Mi ne povis trovi alian ekzemplon ĉar tre malmultaj verboj estas asimileblaj. Verboj havas ĝenerale unu silabon, kaj unusilabaj vortoj malofte asimilatas.

  • Yet-ıyor.
    Yetiyor.
    Ĝi sufiĉas.
  • Aç-ıyor.
    Açıyor.
    Li/Ŝi/Ĝi malfermas.
  • At-ıyor.
    Atıyor.
    Li/Ŝi ĵetas.
  • Sat-ıyor.
    Satıyor.
    Li/Ŝi vendas.
  • Bak-ıyor.
    Bakıyor.
    Li/Ŝi/Ĝi rigardas.

-ıyor kun Pronomoj[redakti]

Uzi -ıyor kun pronomaj sufiksoj ne estas tiom malfacile. Nur algluu sufikson al -ıyor. Do ni havos 6 kunmetitajn sufiksojn:

  • -ıyor-(y)ım
    -ıyorum
    Mi -as
  • -ıyor-sın
    -ıyorsun
    Ci -as
  • -ıyor
    (Li/Ŝi/Ĝi) -as
  • -ıyor-(y)ız
    -ıyoruz
    Ni -as
  • -ıyor-sınız
    -ıyorsunuz
    Vi -as
  • -ıyor-(lar)
    -ıyor(lar) - [uzi -lar ne estas devigata]
    Ili -as

Vi povas uzi -ıyorum, -ıyorsun, -ıyor, -ıyoruz, -ıyorsunuz, -ıyorlar, same kiel -ıyor:

  • Geliyorum. - [aŭ 'Ben geliyorum.']
    Mi venas.
  • Bakıyoruz. - [aŭ 'Biz bakıyoruz.']
    Ni rigardas.
  • Yapıyorsunuz. - [aŭ 'Siz yapıyorsunuz.']
    Vi faras.
  • Mehmet biliyor.
    Mehmet scias.

En lasta ekzemplo, ni uzis la verbo scii (bil.mek) kun -ıyor, t.e. en la daŭriga as-tempo. En la turka, simpla as-tempo estas malofte uzata kaj multaj verboj, kiuj estas uzataj nur en simpla as-tempo en kelkaj aliaj lingvoj, estas uzataj en la turka kun -ıyor. Ekzemple scii, ami, ŝati, vivi, pensi, kredi k.t.p.. T.e., en la turka ne estas 'stativaj' verboj.

Ni lernis pri 'nasıl' (kiel, kia), 'nerede' (kie) kaj 'kim' (kiu (persono)). Ili estis kiel substantivoj. Alia demandvorto, kiu agas kiel substantivo, estas 'ne' (kio). Ĉar ĝi agas kiel substantivo, ĝi ankaŭ povas roli kiel objekto de verbo. Ekzemple, jenaj du strukturoj estas samaj:

  • kahve içmek
    trinki kafon
  • ne yapmak
    kion fari

Do;

  • Ne yap-ıyor-sın?
    Ne yapıyorsun?
    Kion vi faras?

-ıyor kaj ~mı[redakti]

Se ni uzas demandvorton ~mı, en frazo kun -ıyor, pronomaj sufiksoj algluiĝas al ~mı, ne al -ıyor.

  • Bil-ıyor~mı-sın?
    Biliyor musun?
    Ĉu vi (ci) scias?
  • Hayır.
    Ne.
  • Çalış-ıyor~mı-sınız?
    Çalışıyor musunuz?
    Ĉu vi laboras/studas?
  • Evet, çevirmen-(y)ım.
    Evet, çevirmenim.
    Jes, mi estas tradukisto.

Çalışmak signifas, kaj labori kaj studi. Sed se oni demandas 'Çalışıyor musunun(uz)?', tiu demando ĝenerale temas pri laboro.

Kun antaŭkomo ', değil mi' (, ĉu ne) kiun ni lernis, estas uzebla kun iu ajn strukturo, inkluzive de -ıyor:

  • Anla-ıyor-sun, değil~mı?
    Anl--ıyor-sun, değil mi?
    Anlıyorsun, değil mi?
    Vi komprenas, ĉu ne?

Resumo[redakti]

  • Per la sufikso -ıyor, ni akiras verba as-tempon.
  • '-o-' de -ıyor estas ĉiam 'o'.
  • Se la verbo finiĝas kun vokalo, tiu vokalo forigatas de '-ı-' de -ıyor.
  • Pronomaj sufiksoj estas uzataj malantaŭ -ıyor-
  • En la turka neniu verbo estas stativa.
  • Oni uzas '~mı' kaj ', değil mi' similmaniere kiel en frazoj, kiuj ne havas verbon kaj pri kiuj ni lernis antaŭe.

Vortoj[redakti]

Türkçe Esperanto
Ne Kio, Kion
Yap ! Faru
De ! Diru ke
Söyle ! Diru
Bil ! Sciu
Oku ! Legu
Anla ! Komprenu
Et ! Farigu, Umu
Yet ! Sufiĉu
Aç ! Malfermu
Sat ! Vendu
Çalış ! Laboru, Studu
Kahve Kafo
Çevirmen Tradukisto
  • Et- estas asimilebla.

Utilaj Frazoj[redakti]

Ne yapıyorsun(uz)?

Ekzercoj[redakti]

Solvoj[redakti]

Notoj[redakti]

Ni neigis substantivajn frazojn uzante değil. Sed değil ne bone funkcias je verbaj frazoj. Ni uzas değil preskaŭ-nur en substantivaj frazoj kaj ni normale neigis verbaj frazoj kun la sufikso -ma, kiun ni lernos en venonta leciono.