Turka/Alfabeto

El Vikilibroj
Iri al: navigado, serĉi

Kiel Esperanto, la turka lingvo uzas variaĵon de latina alfabeto kun kelkaj 'ĉapelitaj' literoj. Estas 29 literoj en la alfabeto. Krom ğ, ı, ö kaj ü, ĉiuj sonoj de lingvo troviĝas ankaŭ en Esperanto.

[redakti] Alfabeto

La turka aboco havas 29 literojn:

a b c ç d e f g ğ h ı i j k l m n o ö p r s ş t u ü v y z

Literoj estas klakeblaj, sed ĉar la sonoj estis surbendigitaj por IPA, ili (precipe a, e, h, ı, l, o, ö, u, ü) ne estas tute samaj, sed proksimaj je la veraj turkaj sonoj.

c: kiel ĝ

ç: kiel ĉ

ğ: (yumuşak g): akcento-plilongiga voĉo

ı: tre mallonga, malakra i, proksima je ŝvao aŭ je simila rusa/ĉina/japana sono

j: kiel ĵ

r: estas pli mola ol esperanta r

ş: kiel ŝ

y: kiel esperanta j

ö: kiel en la angla sir

ü: kiel ĝermana ü

Aliaj literoj estas elparolataj same kiel en Esperanto. Tamen, la prononco de la turka litero v ofte pli similas al ŭ ol al v.

q, w, kaj x ne uziĝas en la turka alfabeto; j (=ĵ) uziĝas nur en fremdaj vortoj.

[redakti] Notoj

  • Turkaj literoj preskaŭ ĉiam kaj ĉie same elparolatas. Do maljena informaĵo estos sufiĉe por legi turkajn vortojn. Tamen, se vi havas problemon pri elparolo, provu uzi turkajn TTS-ojn, aŭ aŭskultu ĉe elparol-helpanta paĝaroj kiel FORVO.
  • La majuskla formo de ı estas I, de i estas İ. Do, majuskla I kaj minuskla i estas tute diversaj literoj en la turka.
  • Por trovi veraj sonoj de vokaloj vi povas provi tiun:
    • a-e, ı-i, o-ö, u-ü estas paroj ligitaj en simila maniero. (T.e. kiel vi igas e al a, tiel vi povas igi i al ı, kiel a iĝas e, tiel o iĝas ö, k.t.p.)
    • a-ı, e-i, o-u, ö-ü estas paroj ligitaj en simila maniero.
    • a-o, e-ö, ı-u, i-ü estas paroj ligitaj en simila maniero.
  • Por komencantoj, ĝenerale la plej problema litero estas ğ. Sed ĝi ne estas problemo, ĉar ĝi ne havas veran sonon. Ğ estas helpanta litero. Uzade, ĝi iom similas al esperanta ŭ, ekzemple ĝi neniam estas la unua litero de vorto kaj ĉiam sekvas iun vokalon.
    • Se Ğ estas lasta litero de vorto, iomete longigu antaŭan vokalon. Ekzemple;
      • dağ = da: ( a: signifas longan a )
      • sığ = sı:
    • Se post Ğ estas konsonanto, iomete longigu antaŭan vokalon:
      • dağda = da:da
      • değdi = de:di aŭ deydi
      • sığdı = sı:dı
      • Niğde = ni:de aŭ niyde
      • doğmak = do:mak
      • öğle = ö:le aŭ öyle
      • muğlak = mu:lak
    • Se post Ğ estas vokalo, elparolu Ğ kiel treege malforta ɣ, y, h, ĥ aŭ v. Aŭ simple, ne elparolu ĝin.
      • değil = de͡il aŭ deyil
      • sağol = sa͡ol
      • dağa = da͡a
      • düğüm = dü͡üm aŭ düyüm
      • boğa = bo͡a
      • oğul = o͡ul
    • Historie, la voĉo de Ğ estis ɣ (laŭ Internacia Fonetika Alfabeto). T.e, en Esperanto kiel similas k kaj ĥ, en la turka tiel similis g kaj ğ. Sed de tempo al tempo tiu voĉo estis forigita el la lingvo. Tamen ĝi ankoraŭ ĝuste ekzistas en iuj aliaj tjurkaj lingvoj.
  • La turka alfabeto tute ĝuste skribas nur origine-turkan vortojn. Malmultaj (sed ne tre malmultaj) pruntovortoj (anglaj, francaj, arabaj, persaj k.t.p devenaj) povas havi longan vokalojn, aŭ palatalan konsonanton ĉe vasta vokalo (a, ı, o, u). Ofte tiuj nuancoj ne estas indikata en teksto aŭ oni uzas ekstrajn simbolojn â, î, û. Se en la kurso, ni renkontas tian vorton, ni aldonos noton pri ĝia elparolo.
  • Nuntempe ne zorgu pri akcento. Komence, ĝi ne estas tre grava. Poste, vi povas facile lerni veran akcenton aŭskultante ion ajn en la turka..

[redakti] Nomoj de Literoj

  • Nomoj de a, e, ı, i, o, ö, u, ü estas nur iliaj sonoj, kiel esperanta nomoj de a, e, i, o, u.
  • Nomoj de aliaj literoj, krom ğ, estas iliaj sonoj kaj longa e (kiel en Esperanto sonoj + o).
  • Oni nomas ğ kiel "yumuşak ge" (mola go).

Do nomoj de literoj estas:
a, be, ce, çe, de, e, fe, ge, yumuşak ge, he, ı, i, je, ke, le, me, ne, o, ö, pe, re, se, şe, te, u, ü, ve, ye, ze.

Mi ne scias la kialon, sed oni ĝenerale nomas k kiel "ka" (ne "ke"). Ankaŭ eblas aŭdi "ha" aŭ eĉ "haş", anstataŭ "he". Krome inter matematikistoj "em", "en" "ef" kaj "ji" anstataŭ "me", "ne", "fe" kaj "je" aŭdeblas.

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Komunumo
Printi/eksporti
Iloj