Turka/Nula Ligverbo

El Vikilibroj

La Plej Simpla Frazo[redakti]

La turka lingvo ne havas veran ligverbon kiel 'esti' de Esperanto. Anstataŭ ligverbo, ĝenerale sufiksoj estas uzataj. Sed por la as-formo ('estas') ne ekzistas sufikso (verdire, ekzistas sed malofte uzatas).

Por diri 'A estas B' en la turka, estas sufiĉe diri nur 'A B', sen iu ajn aldono, se A aŭ B ne estas persona pronomo.

  • vetero = hava - /hava/
    varma = sıcak - /sıĝak/
  • La vetero estas varma. = Hava sıcak.

Rimarku, ke la turka ne havas artikolon kiel esperantan 'la'.

  • akvo = su - /su/
    malvarma = soğuk - /so͡uk/
  • La akvo estas malvarma. = Su soğuk.

En la turka, substantivoj (o-vortoj) kaj adjektivoj (a-vortoj) havas saman formon. La vorto 'substantivo' en tiu ĉi kurso signifos 'substantivo aŭ adjektivo', ĉar ambaŭ havas samajn kvalitojn en la turka.

  • domo = ev - /ev/
    nova = yeni - /jeni/
  • La domo estas nova. = Ev yeni.

Ĉu vi povas traduki tiujn frazojn al la turka? (Por vidu solvojn klaku nombrojn.)

  • La vetero estas malvarma. [1]
  • La akvo estas varma. [2]
  • La domo estas malvarma. [3]
  • La akvo estas nova. [4]

Bu[redakti]

Bu - /bu/ estas unu el demonstrativoj de la turka lingvo.

  • (ĉi) tio = bu - /bu/
    skribilo = kalem - /kalem/
  • Tio estas (iu) skribilo. = Bu bir kalem.

En Esperanto, difina artikolo ekzistas (la), sed nedifina artikolo ne ekzistas.
En la turka, difina artikolo ne ekzistas, sed nedifina artikolo ekzistas (bir).

En Esperanto neekzisto de difina artikolo signifas nedifinecon.
En la turka neekzisto de nedifina artikolo normale ne signifas difinecon. Tamen ĝenerale ĝi estas pli-malpli difina.

  • kato = kedi - /kedi/
    hundo = köpek - /köpek/
  • Tio estas kato. = Bu bir kedi. aŭ eble, Bu kedi.
  • Tio estas hundo. = Bu bir köpek. aŭ eble, Bu köpek.

'Bu' povas esti uzata kaj kiel 'tio', kaj kiel 'tiu'. Ekzemple;

  • Bu kedi. = Tio estas (la) kato.
  • Bu kedi .... = Tiu kato estas ....

La unua estas kompleta frazo. La dua ne estas frazo, nur vortogrupo. Ni povas fari frazojn, uzante tiajn vortogrupojn.

  • granda = büyük - /büjük/
    malgranda, eta = küçük - /küĉük/
  • Bu kedi küçük. = Tiu kato estas malgranda (aŭ infana).
  • Bu köpek büyük. = Tiu hundo estas granda (aŭ plenkreska).

Memoru, ke 'bu' kaj vortogrupoj komencantaj kun 'bu' ĉiam estas difinita, kiel en Esperanto.

Traduku :

  • La domo estas malgranda. [5]
  • La hundo estas eta. [6]
  • Ĉi tiu estas domo. [7]
  • Tiu ĉi akvo estas varma. [8]
  • Ĉi tio estas granda. [9]
  • Ĉi tio estas skribilo. [10]
  • Ĉi tiu skribilo estas nova. [11]

Vortogrupoj adjektivaj[redakti]

Supre ni menciis ke substantivoj kaj adjektivoj estas samaj en la turka. Tiu estas strukture vera, sed kelkaj vortoj havas 'pli adjektivecan' signifon. Ekzemple kalem (skribilo) estas pli substantiveca ol genç (juna, junulo), kiu estas malpli adjektiveca ol yeni (nova), nur laŭ signifo.

Por fari vortogrupon kun substantivoj A kaj B, same al nula ligverba modalo ni diras 'A B'. Ĉi tie, A devas havi adjektivecaj signifo, kaj B estas la substantivo, kiu gajnas kvaliton laŭ A. Ekzemple;

  • libro = kitap - /kitap/
    ruĝa, ruĝo = kırmızı - /kırmızı/
  • Kitap kırmızı. = La libro estas ruĝa.
  • Kırmızı kitap .... = La ruĝa libro ....

Tiu estas same kiel;

  • Bu kitap. = Tio estas la libro.
  • Kitap bu. = La libro estas tio.
  • Bu kitap .... = Tiu libro est....
  • Bu kitap kırmızı. = Tiu libro estas ruĝa.
  • Kırmızı kitap bu. = Ruĝa libro estas tio.
  • Bu kırmızı kitap yeni. = Tiu ruĝa libro estas nova.
  • Bu yeni kitap kırmızı. = Tiu nova libro estas ruĝa.

Tiaj kompleksaj frazoj en nula ligverba modalo, foje havas du signifojn. Por eviti tiun, oni povas uzi komon. Ekzemple,

  • juna, junulo = genç - /genĉ/
    kuracisto, doktoro = doktor - /doktor/
  • Bu genç doktor. = ?
  • Bu, genç doktor. = Tiu estas (la) juna kuracisto.
  • Bu genç, doktor. = Tiu junulo estas kuracisto.

Bonvolu traduki:

  • Ĉi tiu estas ruĝa. [12]
  • La domo estas ruĝa. [13]
  • Tiu ĉi ruĝa domo estas .... [14]
  • Ĉi tiu estas la nova kuracisto. [15]
  • La kuracisto estas juna. [16]
  • La ruĝa domo estas granda. [17]
  • La ruĝa libro estas nova. [18]

O[redakti]

La turka havas 3 singularaj demonstrativaj pronomoj. Bu /bu/, Şu /ŝu/ kaj O /o/.

  • 'Bu' demonstras,
    • proksimajn aĵojn
    • proksimajn abstraktaĵojn (ekz. jam dirita diro, aktuala tago k.t.p.)
  • 'Şu' demonstras,
    • neproksimajn, tamen videblajn aĵojn
    • kelkajn abstraktaĵojn (ekz. tuj dirota diro aŭ informo)
  • 'O' demonstras,
    • nevideblajn (pro la malproksimeco) aĵojn
    • ĝeneralajn abstraktaĵojn

Tute korekta uzo de tiuj tri demonstrativoj ne estas tiom grava, nur sciu, ke uzi 'bu' aŭ 'şu' por homoj estas iom malĝentile. Por demonstri homojn, ĉiam uzu 'o'-on.

'O' ankaŭ estas singulara tria persona pronomo. Ĝi ne havas seksan signifon. Do;

  • O = Li, Ŝi, Ĝi, Tiu, Tio.

Vidu ekzemploj:

  • infano, infanaĝa geknabo = çocuk - /ĉoĝuk/
    studento = öğrenci - /ö:renĝi/
    studema, laborema = çalışkan - /ĉalıŝkan/
    ĉi tie = burada - /burada/
  • O bir çocuk. = Li/Ŝi estas (iu) infano.
  • O bir öğrenci. = Li/Ŝi estas (iu) studento.
  • O çocuk, bir öğrenci. = Tiu infano estas (iu) studento.
  • O, bir çocuk öğrenci. = Li/Ŝi estas (iu) infana studento. (studento, kiu estas infano)
  • O öğrenci çocuk, çalışkan. = Tiu studenta infano estas studema.
  • O çalışkan öğrenci çocuk, burada. = Tiu studema studenta infano estas ĉi-tie.
  • O burada. = Li/Ŝi/Ĝi/Tio estas ĉi-tie.

Daŭrigu la tradukadon:

  • La junulo estas ĉi tie. [19]
  • La infano estas studento. [20]
  • La kuracisto estas ĉi tiu junulo. [21]
  • La granda domo estas ĉi tie. [22]
  • La akvo estas ĉi-tie. [23]
  • Li estas infano. [24]
  • Ĝi estas skribilo. [25]

Metejo de 'Bir'[redakti]

Laste, ni iomete mencios pri 'bir'. Bir estas, kaj nedifinita artikolo, kaj nomo de numeralo 1. Ĝi ĉiam estas antaŭ la vorto, al kiu ĝi ligitas.

  • bir kalem = (iu/unu) libro
  • bir çocuk = (iu/unu) infano

Sed se 'bir' estas ligita al vortogrupo, kiu konsistas el du aŭ pli vortoj, ni povas meti 'bir' antaŭ iu ajn de tiuj vortojn. La signifo ne grave ŝanĝiĝas:

  • (iu/unu) nova skribilo = bir yeni kalem = yeni bir kalem
  • (iu/unu) studema infano = bir çalışkan çocuk = çalışkan bir çocuk

Tamen meti 'bir'-on antaŭ la lasta vorto de vortgrupo (kiel yeni bir kalem) estas pli naturale kaj ordinare. Tradukendaĵoj:

  • Ŝi estas laborema kuracisto. [26]
  • Ĝi estas granda hundo. [27]
  • La eta infano estas studema studento. [28]
  • Tio (mezproksima) estas nova domo. [29]

Resumo[redakti]

  • Nur 'A B' signifas 'A estas B'.
  • Adjektiva vorto estas antaŭ la vorto, kiun ĝi priskribas.
  • 'Bir' estas nedifinilo, kaj ĝenerale staras antaŭ la lasta vorto de vortgrupo, kiun ĝi nedefinas.

Vortoj[redakti]

Türkçe Esperanto
Bu Ĉi Tio/Tiu (proksima)
Burada Ĉi-tie
Büyük Granda
Çalışkan Studema, Laborema
Çocuk Infano, Geknabo
Doktor Kuracisto
Ev Domo
Genç Junulo, Juna
Hava Vetero, Aero, Supro
Kalem Skribilo
Kitap Libro
Kedi Kato
Kırmızı Ruĝa
Köpek Hundo
Küçük Malgranda, Eta
O Li, Ŝi, Ĝi, Tio/Tiu (malproksima)
Öğrenci Studento
Sıcak Varma
Soğuk Malvarma
Su Akvo
Şu Tio/Tiu (mezproksima)
Yeni Nova

Pliaj Ekzercoj[redakti]

  • Traduku el la turka:
    • Su sıcak. [30]
    • O bir öğrenci. [31]
    • Bu öğrenci çalışkan. [32]
    • Bu çalışkan öğrenci bir çocuk. [33]
    • Küçük kırmızı kalem burada. [34]
  • Traduku al la turka:
    • Ĉi tiu estas akvo. [35]
    • Ŝi estas kuracisto. [36]
    • Tiu ĉi libro estas nova. [37]
    • La hundo estas ĉi-tie. [38]
    • La granda domo estas malvarma. [39]
    • Ĝi estas juna kato. [40]

Solvoj[redakti]

  1. Hava soğuk.
  2. Su sıcak.
  3. Ev soğuk.
  4. Su yeni.
  5. Ev küçük.
  6. Köpek küçük.
  7. Bu bir ev. / Bu ev.
  8. Bu su sıcak.
  9. Bu büyük.
  10. Bu bir kalem. / Bu kalem.
  11. Bu kalem yeni.
  12. Bu kırmızı.
  13. Ev kırmızı.
  14. Bu kırmızı ev ....
  15. Bu, yeni doktor.
  16. Doktor genç.
  17. Kırmızı ev büyük.
  18. Kırmızı kitap yeni.
  19. Genç burada.
  20. Çocuk bir öğrenci.
  21. Doktor, bu genç.
  22. Büyük ev burada.
  23. Su burada.
  24. O bir çocuk.
  25. O bir kalem.
  26. O, çalışkan bir doktor.
  27. O, büyük bir köpek.
  28. Küçük çocuk, çalışkan bir öğrenci.
  29. Şu, yeni bir ev.
  30. (La) akvo estas varma.
  31. Li/Ŝi estas studento.
  32. Tiu (ĉi) studento estas studema.
  33. Tiu (ĉi) studema studento estas infano.
  34. Eta ruĝa skribilo estas ĉi-tie.
  35. Bu su.
  36. O (bir) doktor.
  37. Bu kitap yeni.
  38. Köpek burada.
  39. Büyük ev soğuk.
  40. O, genç (bir) kedi.