Vendisto
El Vikilibroj
Vendisto
Poemo de Matos Maja, ĝin tradukis mastro Jano
Kiel vendist' plenkreskule ellitiĝos mi tre frue, valoraĵojn surbretigi, klientaron kontentigi.
Kuŝu buter' sur bretaro alte, do sen unu haro! Ĝin vorleki ĝis la sato, ne atingu lerta kato!
Venu spinac' al la fronto! Ĝin aĉetu aĉetonto! Marmeladon mi mem lekos, kovre do ĝin mi surmetos.
Antaŭtukon mi surprenos, la bakisto baldaŭ venos. Freŝa kraken' kaj panetoj bongustas al infanetoj.
Ŝajnas vico jam senfina de spicaĵ' al Katerina. Ŝi kuiros ankaŭ supon por manĝigi sian pupon.
Vend-laboro jam sufiĉas, malfacila ĝi troviĝas. Ĝin mi finas lacon sente. Atendu min pacience!