Vikilibroj:Pedagogio librobretario
El Vikilibroj
| Metodoj de eduko |
Didaktiko |
[redakti] retlern-moduloj
La kreado de materialoj por la retlernado postulas grandan laborforton, precipe ĉe plurkanale pliriĉigita enhavo. Pro tio konsilindas apliki dum la verkado de tiaj materialoj teknikojn, kiuj ebligas multflankan uzadon kaj senprobleman enigon en diversajn lerngvidaj sistemojn (LMS) Ankaŭ devus esti ebla la interŝanĝo sur diversaj grajnec-niveloj inter german- kaj alilingvaj universitatoj. Krome pli kaj pli ŝajnas necese disponigi teknikan solvon por plurlingva transformado de enhavoj, ĉar ĝuste ĉe internaciaj studprogramoj la porcio de ne-germanlingvaj studentoj estas tre alta.
Estas prezentata teknika koncepto, kiu provas atingi ĉi-tiujn celojn sur la bazo de retlernaj normoj. Dum tio la retlernaj aranĝoj estas tiamaniere konceptitaj, ke ili estas kombineblaj el malgrandaj, reuzeblaj retlern-moduloj. Enhavaj retlern-moduloj estas verkataj surbaze de la XML-marklingvo LMML (LernMaterialMarka Lingvo) de la universitato Passau kaj priskribataj per metadatenoj laŭ LOM (LernObjektaj Metadatenoj). El la moduloj oni kunmetas kursojn kaj bildigas ilin en formo de SCORM-pakaĵoj (Sharable Content Object Reference Model). La prezentado de la enhavo por la lernanto estas realigata per klientflanka XSL-transformo
Estonte la moduloj estos enmemorigataj en datenbankbazita retlernmodul-biblioteko kaj priserĉebla per la LOM-metadatenoj.
http://www.forst.tu-muenchen.de/EXT/PUBL/quednau/Freiburg_092005.pdf