Vikiromano
El Vikilibroj
Vikiromano: ĉiu povas kunverki la unuan vikiromanon!
Kunverku, sed respektu tion kion verkis viaj antaŭuloj. Vi rajtas aldoni paragrafojn, sed ne (tro) ŝanĝi pli fruajn aldonojn.
INSPEKTORO KANT FRENEZIĜAS
[redakti] Ĉapitro 1
Estas kvarono antaŭ tagmezo. Inspektoro Kant sidas en sia tro varma laborĉambro kaj batas la klavaron de sia nova komputilo. Ŝvito perlas trans lia frunto. "Ankoraŭ 3 jaroj antaŭ mia emeritiĝo, kaj NUN mi nepre devas lerni labori per tiu frustrilaĉo!" grumblas li. La problemo ne estas ke la inspektoro ne komprenas la komputilon, sed la inverso: la komputilo ne komprenas la inspektoron...
Li denove frapas sian klavaron, sed ĉi foje li dolorigas sian manon. "Damna furz'" Li grunte ekstaras kaj eliras por tagmanĝi en sia kutima trinkejo. Sed... hodiaŭ li ne atingos sian ŝatatan trinkejon: ĉe la pordo lin haltigas la kapitano kun griza vizaĝo. Kaj apud li, la urbestro, sinjoro Kools. "Kant, ni devas interparoli." La kapitano neniam sonis tiel grave. Tuj, Kant forgesis sian ĉagrenon kaj malsaton: se eĉ la urbestro trovis la vojon al la komisarejo...
Triope ili eniris la kapitanan oficejon. Kant diris nenion. Ĝisatende li rigardis la urbestron kaj kapitanon Meduzov. Ambaŭ estis starantaj en iom rigida pozo apud la peza kverkoligna skribotablo de la kapitano. Meduzov mallonge rigardis al la urbestro. Rimarkinte ties malemon komenci la konversacion, la kapitano komprenis ke li devis paroli unua. "Hodiaŭ matene ni ricevis leteron adresitan al la urbestraro" li fine eldiris bruske kaj ŝovis kopion de la teksto al Kant. "Kompreneble sen iu ajn spuro de sendinto" aldonis la kapitano grumble, dum Kant la leteron prenis kaj eklegis. La sperta krimfakulo tuj rimarkis ke la letero konsistis el presliteroj, certe por ne fari donacon al la manuskriptekspertoj. Pli malpli diveninte la observojn de la Kant, la kapitano diris "vi rimarkis ke la skribanto de ĉi tiu epistolo devas esti klera homo". La enhavo de letero klare konfirmas la vortojn de la kapitano. Ĝi estis skribita en senerara esperanto kaj la skribanto uzis multe da kompleksaj vortoj. Oni povus diri ke la kompozicio de la letero estis iamaniere bela. Tiu certe ne estis vera por la semantiko de la letero. Precipe unu frazo frapis la okulojn de la inspektoro. Klinante la kapon jen al unu jen al la alia ŝultro, li relegis ĝin plurajn fojojn: "La ĉeno de la humiligoj ne daŭros sen fino; post jardekoj de debatoj proksimiĝas dek tagoj de rebatoj". Debatoj - rebatoj,Kant ripetis enmense; ĉi logiko atestas pri cerbo ne senluma.
...
[redakti] Ĉapitro 2
La veterprognozo aŭguris nenion agrablan. Jam malpuraj koloroj de nubobuloj malheligis la ĉielon super la urbo. Poiome unue sed poste pli kaj pli rapide ili kolegtiĝis je altaj amasoj el ĉifonoj ... kvazaŭ turoj sen konturoj , dum eta momento Kant silente ekridetis pri la enpense aperinta vortoludo. Post laceta okulumo al la horloĝo li decidis, ke restas tempo por preterpase aĉeti ĵurnalon ĉe kiosko.

