Alĝerio
El Vikipedio
| الجمهورية الجزائرية الديمقراطية الشعبية Al-Ĝumhurija al-Ĝazajirija ad-Dimukratija aŝ-Ŝaabija Demokrata Popolrespubliko Alĝerio |
|
| Nacia himno: Kassaman La promeso |
|
| Nacia devizo: من الشعب و للشعب De la homoj kaj por la homoj |
|
| Bazaj informoj | |
|---|---|
| Ĉefurbo | Alĝero |
| Oficiala(j) lingvo(j) | araba |
| Ĉefa(j) lingvo(j) | berbera (nacia lingvo) franca |
| Plej ofta(j) religio(j) | islamo |
| Areo % de akvo |
2.381.741 km² 0% |
| Loĝantaro | 33.333.216 (2007) |
| Loĝdenso | 14/km² |
| Horzono | UTC+1 |
| TTT | .dz |
| Landokodo | DZ |
| Telefona kodo | 213 |
| Politiko | |
| Politika sistemo | prezidenta respubliko |
| Ŝtatestro | Abdelaziz Bouteflika |
| Ĉefministro | Abdelaziz Belkhadem |
| Nacia tago | 1-a de novembro |
| Sendependiĝo disde Francio | 5-a de julio 1962 |
| Ekonomio | |
| Valuto | dinaro |
| MEP - Suma - Pokapa |
laŭ 2006 $253,4 mlrd $ 8.100 |
Alĝerio (arabe: الجزائر [Al-Ĝaza'ir], oficiale: الجمهورية الجزائرية الديمقراطية الشعبية [Al-Ĝumhurija al-Ĝazajirija ad-Dimukratija aŝ-Ŝaabija] - Demokrata Popolrespubliko Alĝerio) estas lando en Norda Afriko, inter Tunizio kaj Maroko. Ĝi estas membro de la ŝtat-asocio Frankofonio.
- Etimologio: "Alĝero" kaj "Alĝerio" devenas de la franca vorto Algiers, francigo de araba vorto al-ĝazajir, kio signifas "insulo". Tian nomon havis unue la urbo, kiu situis sur 4 insuloj, pli poste ĝi disvastiĝis sur la tuta lando.
- Politika sistemo: respubliko kun duonmilita reĝimo.
- Urboj: Alĝero (3.000 mil), Orano (700 mil), Konstantino (600 mil), Anaba (400 mil).
- Adm. divido: 48 provincoj (vilajat) (Adrar, Ain Defla, Ain Temouchent, Alger, Annaba, Batna, Bechar, Bejaia, Biskra, Blida, Bordj Bou Arreridj, Bouira, Boumerdes, Chlef, Constantine, Djelfa, El Bayadh, El Oued, El Tarf, Ghardaia, Guelma, Illizi, Jijel, Khenchela, Laghouat, Mascara, Medea, Mila, Mostaganem, M'Sila, Naama, Oran, Ouargla, Oum el Bouaghi, Relizane, Saida, Setif, Sidi Bel Abbes, Skikda, Souk Ahras, Tamanghasset, Tebessa, Tiaret, Tindouf, Tipaza, Tissemsilt, Tizi Ouzou, Tlemcen)
- Loĝantaro: 32.818 mil (2002), inter ili alĝeriaj araboj 80%, berberoj 20%.
- Parolataj lingvoj: araba kaj berbera estas naciaj lingvoj; estas disvastigita ankaŭ franca.
- Kredantoj: islamanoj (sunaistoj k ibadioj), judoj
- Eksporto: nafto, tergaso, oleo, vino.
- Kapa MEP: 1.600 $.
- Historio: Alĝerio estis haveno por berberaj piratoj sub turka imperio. Fariĝis sendependa en 1962 jaro. De 1989 aperis limigita politika pluralismo. Al la aktiviĝo de Islama Fundamentalista Fronto, sekvis alveno de militistoj en ŝtatpotencon.
- Heredaĵo: Kalat Beni Hammad (urboruinoj, 11-a jarcento), nekropolo de Nepasa, fortikaĵoj de Mzabi-valo, Ĝamila komplekso, islama urbo Kasba.
[redaktu] Esperanto en Alĝerio
La unuaj Esperantistoj estis en 1899 P. DECOR (ankaŭ laŭ UEA 1928) en Alĝero, A. Rivier kaj kapitano A. Capé-Montrosier.
La lasta komencis en 1903 ne-ordinare viglan propagandon per artikoloj kaj paroloj. Kune kun H. TARRY li fondis Esperanto-grupon, kiu dum ses semajnoj varbis 122 anojn, inter ili la prefekton kaj urbestron de Alĝero kaj aliajn altrangulojn; la 8-an de marto 1904 la grupo jam havis 283 anojn. Ili publikis tutan vicon da propagandaj artikoloj en "La Nouvelliste d' Alger", "Les Nouvelles", "La Dépéche Algerienne" kaj "Vigie Alg.". Dank' al la gazetaro Esperanto estis tre favore rigardata en la lando, eĉ en Tunizio. En la plua laboro helpis al li Lemaire en Batna kaj Henri en Oran. Laŭ speciala peto de la kapitano, la milita ministro de Francujo permesis al oficiroj aniĝi en Esperanto-grupoj. En 1904 la kapitano entreprenis propagandan vojaĝon tra l' landoj paroladoj kaj ekinteresigo eĉ de italaj kaj hispanaj kolonianoj. Dume la grupo kreis propagandan gazeton "Turco-Revue" kaj ellaboris bonan propagandan broŝuron.
En 1905 venis en Setifa la itala Esperantisto grafo Albert Gallois kaj eklaboris tie por Esperanto. En 1905 Capé-Montrosier devis reiri Francujon, la prezidanto de la grupo fariĝis Bresson. En aprilo 1905 okazis granda Esperanto-ekspozicio en Alĝero, kiun dum tri tagoj vizitis kelkaj miloj.
En 1906 aperis Esperanto grupo en Caen (prop. Lespesquer) kaj laborista grupo en Alĝero, kiu interrilatis kun anglaj laboristoj pri fondo de gazeto, kiu defendus la internaciajn interesojn de la proletaro.
Poste tiu vigla movado ruiniĝis. Laŭ la statistiko de Dietterle en 1928, Esperantistoj troviĝis en 5 urboj. Laŭ la ICK-raporto 1931 en Alĝerio loĝis izolaj esperantistoj, sed ilia helpo estis ofte dumtempa; estante koloni-oficistoj ili ofte forlasis la landon post unu jaro. Indiĝenoj, kiuj lernis Esperanton, pro politika orientado preferis aliĝi al SAT. Dum kelkaj jaroj klopodis por Esperanto ankaŭ en oficialaj rondoj sinjorino Tiard el Paris. En 1933 UEA-delegitoj estis en Alĝero (ankaŭ Esperanto-societo), Constantine, Philippeville kaj Sétif.
[redaktu] Vidu ankaŭ
|
|
|
|---|---|
|
|
|
|
|
|
|---|---|
|
Alĝerio | Barejno | Egiptio | Ĝibutio | Irako | Jemeno | Jordanio | Kataro | Komoroj | Kuvajto | Libano | Libio | Maroko | Maŭritanio | Omano | Palestino | Saŭda Arabio | Sirio | Somalio | Sudano | Tunizio | UAE |
|


