Arboj de moderaj kaj malvarmaj regionoj/Arboj kun amentoj/Karpenoj
Subleciono B-6/1: Karpenoj[redakti] |
Karpenoj
[redakti]
La genro Carpinus, t.e. la karpenoj, entenas arbojn komunajn sub la moderaj kaj mezvarmaj klimatoj en Nordameriko, Eŭropo kaj Azio.
En multaj arbaroj karpenoj ne nur ĉeestas, sed estas inter la plej oftaj arboj. Pluraj naturaj arbaraj plantokomunumoj prenas sian nomon de la karpeno, ekzemple Tilio-Carpinetum (arbaro kie la plej oftaj arboj estas tilioj kaj karpenoj, ofte kun abundo ankaŭ de kverkoj).

Kiel rekoni karpenojn
[redakti]Folioj
[redakti]La folioj helpas en la rekono de karpenoj, sed ofte ne sufiĉas, sen floroj aŭ fruktoj.

Karpenoj havas simplajn, ovoformajn foliojn kun la sekvaj ecoj:
- malkontraŭaj folioj
- fina pinto
- rando kun malgrandaj dentoj
- maldikaj, molaj, senharaj folioj
Kutime la folioj estas grandaj aŭ mezgrandaj sed kelkaj specoj havas malgrandajn foliojn.
En kelkaj specoj la folioj estas nur malprecize ovoformaj, fakte mezvoje inter ovoformaj kaj korformaj aŭ triangulaj.
Ni montras ĉi sube la foliojn de kelkaj karpenoj kaj poste komparos ilin kun la ovoformaj folioj de aliaj genroj.
KARPENOJ
-
Japana karpeno (C.japonica)
-
Eŭropa karpeno (C.betulus)
-
Usona karpeno (C.caroliniana)
-
Orienta karpeno (C.orientalis), kun malgrandaj folioj (3-5 cm)
-
Korea karpeno (C.coreana)
NE KARPENOJ
-
La folioj de ulmoj (ĉi tie Ulmus laevis) estas ĉiam iomete nesimetriaj: la du duonoj ne estas egalaj.
-
La folioj de lauracoj (ĉi tie la ĉina kamforarbo, Camphora septentrionalis) estas malmolaj kaj ne havas dentojn ĉe la rando
-
La kaŝtanarboj (ĉi tie la nana kaŝtanarbo de orienta Usono, Castanea pumila) havas foliojn pli grandajn ol la karpenoj, eĉ en malgrandaj arboj
-
La folioj de kelkaj rosacoj (ĉi tie siberia pomarbo, Malus baccata) similas al la karpenoj, kvankam atenta observado montras etajn malsamojn.
-
La folioj de la oleacoj (inter kiuj siringoj, ĉi tie Syringa reticulata) estas kontraŭaj, kaj aldone ne havas dentojn ĉe la rando
-
La folioj de la multaj salikoj (ĉi tie Salix alba, la blanka saliko) estas mallarĝaj kaj longaj
-
La folioj de multaj alnoj (ĉi tie Alnus rubra, la ruĝa alno) havas randajn dentojn pli grandajn ol en la karpenoj
-
La folirandoj de fagoj (ĉi tie Fagus japonica, la japana fago) entenas ondojn, ne dentojn
-
La folioj de la sambukoj (ĉi tie Sambucus canadensis) estas kunmetitaj folioj! Ne konfuzu simplajn foliojn kun kunmetitaj.
PRESKAŬ KARPENOJ
Estas tri genroj tre proksimaj al la karpenoj (ne nur en la sama familio, sed ankaŭ en la sama subfamilio), kiuj tamen ne estas karpenoj. Ĉiuj havas folioj similaj al la karpenoj, foje pli rondaj aŭ kun pli grandaj dentoj, foje preskaŭ ne disigeblaj.
-
La folioj de la ostrioj (Ostrya) estas tre similaj al tiuj de la karpenoj, tiel ke en kelkaj lingvoj la ostrioj estas nomataj "nigraj karpenoj" (ĉar la trunko estas pli malhela). Ofte nur la fruktoj ebligas certan disigon. En la foto, la usona ostrio (Ostrya virginiana).
-
La folioj de la avelarboj (ankaŭ koriloj; science Corylus) havas la saman formon ol la karpenoj, sed estas pli rondaj kaj havas pli grandaj dentojn. En la foto, la mongola avelarbo (Corylus heterophylla).
-
La folioj de Ostryopsis (ŝajnostrio, kreskanta nur en Ĉinio), kiel tiuj de la avelarboj, estas pli larĝaj ol en la karpenoj. La ĝenerala formo, tamen, estas la sama.
Fruktoj
[redakti]La fruktoj de karpenoj aspektas kiel apartaj folioj, sub kiuj etaj sekaj fruktoj estas preskaŭ kaŝitaj. Ili kreskas kune, en fruktaroj.
La nekutimaj fruktoj multe helpas rekoni karpenojn, en la taŭga sezono, kondiĉe ke oni ne konfuzu ilin kun veraj folioj.
-
Fruktoj de eŭropa karpeno (Carpinus betulus)
-
Fruktoj de usona karpeno (Carpinus caroliniana)
-
Fruktaroj de japana karpeno (Carpinus japonica)
Floroj
[redakti]Karpenoj naskas florojn en floraroj, nomataj "amentoj".
La floroj estas ĉu inaj ĉu malinaj, sed ambaŭ kreskas sur la samaj arboj (la arbo mem estas ambaŭseksa, nur la floroj estas unuseksaj). Science, oni difinas la karpenojn monoikaj.
(...)