Saltu al enhavo

Arboj de moderaj kaj malvarmaj regionoj/Arboj sen veraj floroj

El Vikilibroj

Ĉapitro C-2: Arboj sen veraj floroj

[redakti]


Superrigardo

[redakti]

Antaŭ pli ol 300 milionoj da jaroj, dum la Karbonio, kiam ankoraŭ la dinosaŭroj ne ekpaŝis sur la Tero, okazis grava revolucio en la mondo de la plantoj: unuafoje ekaperis plantoj kun fruktoj kaj semoj anstataŭ simplaj sporoj.

Fruktoj ordinare estas la produkto de floroj, sed komence la plantoj ne havis verajn florojn; ankaŭ la fruktoj ne estis kiel la nunaj, ĉar ili ne plene envolvis la samon. Post longa evoluado, nuntempe la plimulto de la plantoj havas kompletajn florojn, kaj la fruktoj plene envolvas la samon. Tiaj plantoj estas nomataj Angiospermae (tegita semo; esperante Angiospermoj). La ceteraj plantoj kun samoj nun vivantaj estas nomataj Gymnospermae (nuda semo; esperante Gimnospermoj).

Angiospermoj estas ankaŭ nomataj Magnoliofitoj el la nomo de grava genro inter ili, Magnolia (la magnolioj). Simile, Gimnospermoj estas ankaŭ nomataj Pinofitoj el la nomo de grava genro inter tiuj ĉi, Pinus (la pinoj).

Tipa ekzemplo de frukto de Angiospermo estas la persiko, mola frukto en kiu ĉirkaŭ la samo estas sukoplena karno; aŭ la avelo, malmola frukto en kiu ĉirkaŭ la manĝebla samo estas malmola, ligna ujo. Ofte (ekzemple en la melono) la sama frukto envolvas pli ol unu samo.

Tipa ekzemplo de frukto de Gimnospermo estas la pinkonuso, en kiu la samoj estas kunigitaj kun la skvamoj de la konuso, sed estas videblaj de ekstere.

ATENTU. El tipaj plantoj evoluis malsimplaj formoj, konfuzantaj la malspertulojn. Ekzemple la frago kaj la oranĝo ne estas fruktoj, sed aroj de kunigitaj fruktoj.

(*** NEKOMPLETA ***)

Notoj kaj fontoj

[redakti]