Benakio
Aspekto
(Alidirektita el Benakasememio)
Benakio (en la benakia lingvo: Benakii) estas interregiona normigita lingvo. Ĝi (en kontraŭo al Esperanto) ĝenerale baziĝas sur lingvoj de diversaj kontinentoj, kutime aziaj (ne eŭropaj, kvankam la lingvo havas multajn vortojn de eŭropaj lingvoj kiel finna kaj hispana kaj kelkajn vortojn de afrikaj lingvoj kiel svahila kaj de amerikaj lingvoj kiel ajmara). En la lingvo ekzistas tiom azia-devenaj vortoj, ĉar super duono de la homaro loĝas ĝuste en Azio. La benakia lingvo havas ankaŭ tre multajn radikojn de vortoj, kies ĝuste konstruo sur bazo de parolsonoj baziĝas sur sonsimbolado, kiu okazas plej ĝenerale en la indonezia, la malaja kaj la finna lingvoj.