Kuirlibro:Porkostufaĵo kun kaporoj kaj kukumetoj

El Vikilibroj

Reiru al la kuirlibro-indekso
Reiru al la kuirlibro-ĉefpaĝo

Porkostufaĵo kun kaporoj kaj kukumetoj
Energio


Porkaĵo lante kuiri kun kaporoj kaj kukumetoj laŭ ĵan-ĵak

Ingrediencoj[redakti]

  • 1,5 kg da porkŝultraĵo,
  • 1 granda cepo,
  • 1 celeria branĉo,
  • 1 supkulero da olivoleo,
  • 30 g da butero,
  • 5 salvifolioj,
  • 1 timianero,
  • 2 laŭrfolioj,
  • 2 supkuleroj da faruno,
  • 2 dl da blanka vino,
  • 2 supkuleroj da kaporoj,
  • 2 aŭ 3 kukumetoj,
  • 2 ovoflavaĵoj,
  • salo kaj pipro.

Kuirado[redakti]

  1. – Tranĉu la porkŝultraĵon en grandajn kubojn ( 12/15 pecoj )
  2. –  Senseliĝu kaj haku ( en pecetojn) la cepon. Maldike tranĉu la celerion.
  3. – Varmigu la oleon kaj la buteron en marmito, kaj antaŭkuire subrostu la viandpecojn. Salu, pipru poste aldonu la hakitan cepon, la celerion, la foliojn de salvio, laŭron kaj timianon. Miksu ĉiujn tiujn ingrediencojn per ligna kulero kaj lasu iomete malrapide subrosti. Pulvoru poste kun faruno, denove movu kaj miksu kun la blanka vino ( kaj eventuale kun akvo ).
  4. – Kovru la marmiton kaj lasu ĝin lante kuiri.
  5. – Post 1 h 30 mn, reprenu la viandon, metu ĝin aparte en varma loko.
  6. – En la marmito aldonu la kaporojn kaj la kukumetojn ( eltranĉaĵojn ).
  7. – Ekster la fajro, miksu la saŭcon kun la ovoflavaĵoj. Korektu la spicadon.
  8. – Tegu la viandajn pecojn per saŭco kaj servu varmege.

Konsilo[redakti]

Tiu plado povas esti akompanata kun kuiritaj terpomoj, nudeloj ktp..

Reiru al la kuirlibro-indekso
Reiru al la kuirlibro-ĉefpaĝo

Porkostufaĵo kun kaporoj kaj kukumetoj
Energio