Latina/K Resumo

El Vikilibroj

Tria deklinacio (substantivoj)[redakti]

  • Triadeklinaciaj substantivoj havas en singularo plej diversajn nominativajn finiĝojn; la genitiva finaĵo estas -is.
  • Ofte ne estas ia tema vokalo kaj kiel ligilo uziĝas mallonga e; sed iuj vortoj estas t.n. i-temaj kaj havas iuloke iom ŝanĝitajn finaĵojn.

Tria deklinacio (adjektivoj kaj adverboj)[redakti]

  • Triadeklinaciaj adjektivoj plej ofte deklinaciiĝas kiel i-temaj substantivoj.
  • Ili dividiĝas je unufinaĵaj, dufinaĵaj kaj trifinaĵaj – laŭ tio, ĉu la diversaj genroj havas singularnominative ĉiu sian finiĝon aŭ pluraj havas unu komunan.
  • Adverboj kreiĝas ĝenerale per la sufikso -iter, nur tiuj finiĝantaj je -nt havas simplan -er.