Manlibro pri Vikipedio/Kial verki

El Vikilibroj

Ĝenerale[redakti]

Filozofio de Vikipedio[redakti]

La iniciatinto de Vikipedio, Jimmy Wales, opinias ke la kono de la homaro apartenas al ĉiuj. Gravas do ke tiu scio estu alirebla senpage de ĉiuj. Interreta enciklopedio havas la avantaĝon de senlima amplekso kaj permanenta aktualeco. Tiu kontrastas kun paperaj enciklopedioj, kies granda malavantaĝo estas ke ili estas jam malĝisdataj kiam ili eldoniĝas. Krom tio, eblas rapidege retrovi informojn Vikipedie kompare al papera enciklopedio. Tion signifas "Wiki wiki" en la havaja lingvo: rapide, rapidege :-)

Ideo estas al kiel eble plej multaj homoj doni la eblecon redakti artikolojn, ilin aktualigi kaj kontribui per ilia kono. Kiam Vikipedio iĝis pli populara, pli kaj pli da homoj provis de ĝi profiti kaj/aŭ malbonintence ŝanĝi artikolojn. Pro tia vandalismo ekestis sistemo de administrantoj; homoj kiuj atentas pri la kvalito de la artikoloj. Per speciala programaro oni kontrolas konstante je malbonintencaj ŝanĝoj kaj ekestas pli kaj pli da reguloj. Centoj da artikoloj estas protektataj, tiel ke ne simple iu ajn rajtas ilin redakti; ekzemple artikoloj pri prezidentoj, kontroversaj temoj, ktp. Ĝis nun — escepte de la diskutejon, la ĉefpaĝon kaj iujn tre uzatajn ŝablonojn — ne ekestis bezono protekti paĝojn ene de la esperantlingva Vikipedio.

Dank' al klara hierarkio, reguloj kaj proceduroj, Vikipedio maturiĝis por plu-kreski; por estonte daŭrigi kombini kvaliton kaj aktualecon kun la unikaj ebloj de la interreto.

Vikipedio intertempe iĝis unu el la plej vizitataj retpaĝaroj de la tuta mondo. Estas potenciala minejo por havi enspezojn per reklamoj. Oni kalkulas ke se la multlingva Vikipedio estus komerca, ĝia valoro estus inter duonmiliardo kaj kvin miliardoj da usonaj dolaroj! Tamen, neniam la administrantaro de Vikipedio akceptis aperigi reklamojn. La mono por la serviloj kaj ĝiaj prizorgadoj venas de etaj kontribuoj de multaj individuoj. Por garantii la sendependecon.

Google, sen por tio peti ion ajn, ja favoras la rezultojn en Vikipedio. Oni diras ke la populareco venas pro tio ke Vikipedio koncentriĝas pri la enhavo kaj ke estas multaj ligiloj ene de Vikipedio kaj al Vikipedio de ekstere. La preskaŭ simbiota rilato inter Google kaj Vikipedio multe antaŭenigis kaj plipraktikigis la liberan interretan enciklopedion. Kun pli ol miliono da artikoloj la projekto klare atingis neatenditan sukcesegon kaj nun estas la plej vizitata nekomerca retejo en la tuta mondo.

Vikipedio kiel konservejo de artikoloj kaj fotoj[redakti]

En 2003 okazis Esperanto-renkontiĝo en Namur, Belgio. Aktivulo verkis tiam ampleksan tekston en Esperanto pri la Citadelo de Namur. Se tiun tekston ni ne alŝutas al Vikipedio, kiu poste rememoros pri ĝi? Imagu, post kvin jaroj esperantoparolantojn vizitos la citadelon kaj iu denove devos verki tekston… Ni disponigu niajn kreitaĵojn alŝutante artikolojn kaj fotojn al Vikipedio!

Verki pri via regiono kaj kulturo[redakti]

Verkante pri via regiono kaj kulturo, vi disponigas tiun konon al la esperanto-komunumo. Se estas vizitantoj el aliaj landoj, ili povas legi pri la regiono kie vi loĝas; estas ne nur agrable por tiuj homoj, sed ankaŭ por vi mem, ĉar vi lernas pri la historio de via urbo kaj regiono, ekzercas Esperanton verkante kaj tradukante. Vi lernas ankaŭ pro la fakto ke aliaj kontribuantoj foje aldonas iom da informoj. Tio instigas vin al komparado kaj komunikado pri via elektita temo.

Verki pri via fako[redakti]

Ne ĉiam estas facile trovi eldonejon por broŝuro aŭ libro pri fako en kiu vi spertas kaj pri kiu vi volas informi aliajn. Vikipedio povas esti bona, senpaga alternativo; ebleco strukture prezenti informojn al ekstera mondo.

Estas amuze![redakti]

Por multaj homoj, kontribui al Vikipedio estas amuza ŝatokupo. Oni verkas pri temo kiun oni ŝatas, ekscias pli pri ĝi kaj malkovras mirindaĵojn. Povas esti interesa alternativo al spektado de televido, ekzemple.

Kial Vikipedio en Esperanto?[redakti]

Vikipedio estas multlingva. En ĉiu aparta lingva fako verkadas homoj el la koncerna lingvo. En la esperantlingva Vikipedio kunlaboras redaktantoj el la plej diversaj mondpartoj kiuj lernas iom post iom kunlabori en komuna projekto: tio estas unika spertado por ĉiuj partoprenantoj.

La anglalingva Vikipedio estas la plej ampleksa. Tamen en ĝi vi ne retrovos ĉion kaj — eble plej grave — vi trovos tie nur artikolojn laŭ vidpunkto de anglalingvanoj. Eĉ se vi bone regas la anglan, la vid- aŭ elirpunkto de la esperantistaro pri certa temo povas vere esti utila.

Esperantistoj verkas kutime ne nur en alia stilo, sed ankaŭ pri iom aliaj temoj ol la kutimaj. Vi trovos en la Esperanta versio de Vikipedio, ekzemple, informojn pri Esperanto-renkontiĝoj, pri regionaj lingvoj kaj pri urbaj ĝemeliĝoj. Ne ĉiam en nacilingvaj Vikipedioj oni konsentus ke artikolo estas sufiĉe grava por troviĝi en enciklopedio; gravas ke informoj pri la esperantista kulturo, historio ktp. estu facile akireblaj de ĉiuj esperantistoj.

Ekzerci Esperanton[redakti]

Vi povas verki pri via ŝatata temo kaj peti al amiko / instruisto provlegi vian artikolon aŭ aldoni informojn al ĝi. Se vi ankoraŭ ne bone regas la lingvon, vi povas traduki el ĝi kaj tiel ekkoni Esperanton kaj ĝian kulturon.

Montri al la mondo ke eblas ĉion esprimi per Esperanto[redakti]

Vikipedio estas pli kaj pli uzata. La interreta serĉilo Google favoras rezultojn en la enciklopedio, do ofte montras ilin plej supre inter la diversaj serĉrezultoj.

Se iu, ekzemple, serĉante artikolon pri sia favora kantisto, rimarkas ĉe la artikolo ligilon al versio en Esperanto, ili eble pro scivolo alklakos tiun ligilon kaj ekinteresiĝos. Almenaŭ li aŭ ŝi konstatos ke la internacia lingvo vere ekzistas kaj ke oni per ĝi povas ĉion esprimi.

Vikipedio pli kaj pli estas uzata ankaŭ profesie. Se krom la angla versio ankaŭ ekzistas franca, germana kaj Esperanta, oni rimarkos tion. Gravas aldoni tial informojn pri, ekzemple, teknologiaĵoj. Fakte nia lingvo estas ege videbla ĉar Esperanto plej ofte situas alfabete inter english (la angla) kaj español (la hispana), kiuj estas inter la plej parolataj lingvoj. Uzantoj de Vikipedio tiel vidas oftege la vorton Esperanton!

Normigo de la lingvo[redakti]

Se vi dubas pri vorto, indas kontroli kiun tradukon oni elektis en Vikipedio. Precipe povas esti interese kiam temas pri teknologiaj vortoj. Se mankas vorto, certe indas ĝin aldoni. Eblas diskuti pri artikoloj; pli pri tio vi legos en la ĉapitro pri la Vikipedia komunumo.

Vikipedio kiel informilo pri Esperanto en nacilingvaj versioj[redakti]

En Vikipedio ekzistas Esperanto-portalo en diversaj lingvoj. Tiuj portaloj donas superrigardon de ĉiuj artikoloj ene de Vikipedio, en la koncerna lingvo, pri la internacia lingvo. Estas tie artikoloj ne nur pri la historio de Esperanto kaj pri Zamenhof mem, sed ankaŭ pri Esperanto-literaturo, -renkontiĝoj, -muziko ktp.

De la nederlandlingva portalo ekzistas mallonga plusenda adreso, www.esperanto.be/wiki. Povas esti tre efika varbilo. Fine de la jaro 2006 ekzistas la portalo en la lingvoj angla, Esperanto, franca, nederlanda kaj portugala. Se via gepatra lingvo ne estas inter tiuj ĉi, ne hezitu krei la portalon. Se jes, ja vi ĝin retrovas, ne hezitu kontribui!

Jen ĝi:

Eblas aldoni informojn pri nia lingvo al la portalo Lingvo en via gepatra lingvo. En la nederlanda Vikipedio absolute ne eblas ne informiĝi pri Esperanto se vi iom serĉetas informojn pri lingvoj…

Fragmento de la nederlandlingva Portalo:Lingvo

Sekva paĝo >