Kuirlibro:Petatuo: Malsamoj inter versioj

El Vikilibroj
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 42: Linio 42:
#Faru per ringoformilo 4 rondetojn el la terpommiksaĵo en fornobovlo.
#Faru per ringoformilo 4 rondetojn el la terpommiksaĵo en fornobovlo.
#Metu sur ĉiu rondeto porcion da kaprina fromaĝo.
#Metu sur ĉiu rondeto porcion da kaprina fromaĝo.
#Surmetu 1 supkuleron de la aparte tenitan kremmiksaĵo sur ĉiu “medaliono”.
#Surmetu 1 supkuleron de la apartigita kremomiksaĵo sur ĉiu “medaliono”.
#Metu la bovlon sub la rostilo kaj varmigu ĝis la glazuro fariĝis bele bruna.
#Metu la bovlon sub la rostilo kaj varmigu ĝis la glazuro fariĝis bele bruna.
#Ŝovelu la medalionojn singarde kan spatelo el la bovlo kaj metu ilin sur individuaj platetoj.
#Ŝovelu la medalionojn singarde per spatelo el la bovlo kaj metu ilin sur individuaj platetoj.
#Verŝu iom da petrosel-oleon sur ili kaj surtabligu.
#Verŝu iom da petrosel-oleon sur ili kaj surtabligu.

Kiel registrite je 18:29, 5 nov. 2005

Reiru al la kuirlibro-indekso
Reiru al la kuirlibro-ĉefpaĝo

Petatuo
(france: Petatou)

Ingrediencoj

  • 900 g. da terpomoj kun ruĝaj ŝeloj, nesenŝeligitaj kaj duonogitaj
  • iom da salo
  • 225 g da verdaj olivoj, senkernigitaj kaj ethakitaj
  • 15 g (supkulero) da freŝa timiano
  • 60 ml tre virga olivoleo
  • 30 ml tre virga olivoleo
  • 30 supkuleroj da balzama vinagro (aceito balsamico)
  • 225 ml batita kremo
  • iom da pipro
  • 1 ovoflavaĵo
  • 30 g plataj petroselofolioj
  • 115 g mola kaprina fromaĝo en 4 porcioj

Preparado

  1. Metu la terpomojn en mezgranda kuirpoto kaj inundu per akvo.
  2. Aldonu proksimume 2 supkulerojn da salo kaj ekboligu la tuton.
  3. Kuiru ilin dum 20 minutoj, prenu la poton de la fajro kaj senakvigu la terpomojn.
  4. Malvarmigu la terpomojn sub malvarma akvofluo.
  5. Senŝeligu (permane) kiam ili sufiĉe malvarmiĝis por preni en la manoj, sed ne tute malvarma.
  6. Tranĉu la terpomoj en kubetoj kaj metu ilin en bovlo por miksi.
  7. Aldonu la olivojn, 60 ml olivoleon kaj balzaman vinagron.
  8. Gustigu la miksaĵon per salo kaj pipro kaj leĝere miksu ĉion.
  9. Ne faru pureon el ĝi!
  10. Apartigu la miksaĵon.
  11. Boletigu, en alia malgranda kuirpoto, la kremon.
  12. Lasu boleti ĝis restas la duonon de la kremo kaj atentu ke ĝi ne transrandiĝas aŭ brulgluiĝas.
  13. Metu la ovoflavaĵon en alia miksbovlo kaj batŝaŭmigu leĝere per kirlilo.
  14. Prenu la kremo de la fajro tuj post ĝi estas densigita kaj batmiksu ĝin tra la ovoflavaĵo.
  15. Tenu proksimume 4 supkulerojn de la miksaĵo aparte.
  16. Miksu, en alia bovlo, la petroselon kaj 30 ml da olivoleo kaj gustigu per salo kaj pipro.
  17. Metu ĉi tiun bovlon aparte.
  18. Ekfunkciigu la rostilon.
  19. Faru per ringoformilo 4 rondetojn el la terpommiksaĵo en fornobovlo.
  20. Metu sur ĉiu rondeto porcion da kaprina fromaĝo.
  21. Surmetu 1 supkuleron de la apartigita kremomiksaĵo sur ĉiu “medaliono”.
  22. Metu la bovlon sub la rostilo kaj varmigu ĝis la glazuro fariĝis bele bruna.
  23. Ŝovelu la medalionojn singarde per spatelo el la bovlo kaj metu ilin sur individuaj platetoj.
  24. Verŝu iom da petrosel-oleon sur ili kaj surtabligu.