Kuirlibro:Bretona prunkuko: Malsamoj inter versioj
Lvh (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
Ĵeromo (diskuto | kontribuoj) e Kuirlibro:Bretona prunkuko "Far breton" movita al Kuirlibro:Bretona prunkuko: franca nomo en komento kaj en la recepto |
(Neniu diferenco)
|
Kiel registrite je 14:48, 12 jun. 2007
Superrigardo | |
---|---|
Kvanto de recepto: | 8-12 Personoj |
Energio: | ?? kJ (?? kcal) |
Tempo: | 60 minutoj |
Facileco: | tre facila |
Bretona prunkuko "Far breton"
Ingrediencoj
- 4 ovoj
- 250 g da faruno (tritiko)
- 250 g da sukero
- 1 litro da lakto
- 250 g da senkernitaj sekaj prunoj
- butero
Kuirado
- Miksu farunon, sukeron, ovojn kaj lakton (aldonu la lakton iom post iom por ke ne estu grumeloj).
- En grasumitan tradicie ovalan terbakujon metu la prunojn kaj kovru ilin per la likva pasto.
- Metu maldikegajn tranĉetojn de butero sur la paston.
- Baku la "Far" en antaŭhejtita bakforno dum ĉirkaŭ 50 minutoj je 220° ĝis ĝi estos belkolora.
Konsiloj
- Atendu ke la kuko estu malvarma!