Kuirlibro:Humuso: Malsamoj inter versioj
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Verdulo (diskuto | kontribuoj) eNeniu resumo de redakto |
Verdulo (diskuto | kontribuoj) eNeniu resumo de redakto |
||
Linio 3: | Linio 3: | ||
| nomo = Humuso |
| nomo = Humuso |
||
| dosiero = Hummus.jpg |
| dosiero = Hummus.jpg |
||
| porcioj = |
| porcioj = 8 - 10 |
||
| facileco = |
| facileco = facila |
||
| tempo = |
| tempo = 30 |
||
| materialo = |
| materialo = |
||
| energio-kcal = |
| energio-kcal = |
Kiel registrite je 14:03, 28 sep. 2017
Reiru al la kuirlibro-indekso
Reiru al la kuirlibro-ĉefpaĝo
Humuso
por 8 ĝis 10 personoj, la prepardaŭro estas 30 minutoj
Ingrediencoj
- 1 ladskatolo (225 gr) da kikeroj
- 2 krudhakitaj ajleroj
- 3 supkuleroj da citronsuko
- 4 supkuleroj da sezamsaŭco (tahini)
- 3 supkuleroj da olivoleo
- 1 tekulereto da muelita kumino
- iom da salo
- freŝe muelita nigra pipro
Preparo
- Elgutigu la kikerojn kaj konservu la likvon.
- Metu la kikerojn en miksilo kaj miksu, kun 1 ĝis 2 supkuleroj de la likvo, ĝis glata pureo.
- Aldonu la ajlon, citronsukon kaj sezamsaŭcon kaj miksu denove ĝis glata pureo.
- Aldonu iom post iom la olivoleon.
- Aldonu la kuminon kaj pipron kaj miksu dum mallonga momento.
Konsilo
- Konservu en fridujo antaŭ ol uzi.