Kuirlibro:Humuso: Malsamoj inter versioj

El Vikilibroj
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Marcos (diskuto | kontribuoj)
Marcos (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 2: Linio 2:
[[Kuirlibro|Reiru al la kuirlibro-ĉefpaĝo]]
[[Kuirlibro|Reiru al la kuirlibro-ĉefpaĝo]]


'''Humus'''<br/>
'''Humuso'''<br/>


por 8 ĝis 10 personoj, la prepardaŭro estas 30 minutoj
por 8 ĝis 10 personoj, la prepardaŭro estas 30 minutoj

Kiel registrite je 19:13, 30 maj. 2007

Reiru al la kuirlibro-indekso
Reiru al la kuirlibro-ĉefpaĝo

Humuso

por 8 ĝis 10 personoj, la prepardaŭro estas 30 minutoj

Ingrediencoj

  • 1 ladskatolo (225 gr) da kikeroj
  • 2 krudhakitaj ajleroj
  • 3 supkuleroj da citronsuko
  • 4 supkuleroj da sezamsaŭco (tahini)
  • 3 supkuleroj da olivoleo
  • 1 tekulereto da muelita kumino
  • iom da salo
  • freŝe muelita nigra pipro

Preparo

  • Elgutigu la kikerojn kaj konservu la likvon.
  • Metu la kikerojn en miksilo kaj miksu, kun 1 ĝis 2 supkuleroj de la likvo, ĝis glata pureo.
  • Aldonu la ajlon, citronsukon kaj sezamsaŭcon kaj miksu denove ĝis glata pureo.
  • Aldonu iom post iom la olivoleon.
  • Aldonu la kuminon kaj pipron kaj miksu dum mallonga momento.

Konsilo

  • Konservu en fridujo antaŭ ol uzi.