Gordia nodo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La gordia nodo estas la nomo de malligebla nodo. La nodo ligis la jugon kun la timono de antikva batalĉaro. La orakolo diris pri ĉi tiu nodo: "kiu malligas ĉi tiun nodon tiu fariĝos mastro super la tuta mondo."

Aleksandro trahakas la Gordian Nodon , Jean-Simon Berthélemy (1743–1811)
Aleksandro tranĉas la gordan nodon" (1767) per Jean-François Godefroy
Aleksandro tranĉas la gordan nodon per André Castaigne (1898-1899)

Oni konservis la nodon kaj la batalĉaron en la templo de Zeŭso en la urbo Gordio, ĉefurbo de Frigio. Gordio, kiu estis fondita de la frigia reĝo Gordio, estis konsiderata kiel la centro de la mondo.

Post kiam Aleksandro la Granda por la unua fojo venkis Darion je la rivero Graniko, li transpasis kun sia armeo la Helesponton (Dardanelojn) kaj penetris la reĝolandon de Dario. Laŭ legendo lia armeo konsistis el 10 000 rajdistoj kaj 30 000 infanterianoj. En Gordio Aleksandro aŭdis pri la antaŭdiro de la orakolo. Sub interesiĝo de multaj makedonoj kaj frigoj li ankaŭ longtempe klopodis malligi la nodon. Post kiam la makedonoj jam perdis la kuraĝon, Aleksandro rimarkis: "Pri la maniero de malligado la orakolo diris nenion" kaj per unu frapo de la glavo li trahakis la nodon. La legendo diras ke Zeŭso tondris kaj fulmis la tutan nokton por doni sian aprobon.

Kiam iu senprokraste aŭ perforte solvas tre malfacilan problemon tiam por tio oni uzas la esprimon: trahaki la (gordian) nodon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]