Ĉiuj formoj de la pasivo

El Vikilibroj

Ĉiuj formoj de la pasivo[redakti]

Analiza provo pri ATA - ITA

el propra vidpunkto

Heinrich Frieß

1967

propra eldono de la aŭtoro

(Adreso: Sudetenstr. 6, 6407 Schlitz, Germana Federacia Respubliko)



"La verbo ne estas ŝanĝata laŭ personoj nek nombroj.

Formoj de la verbo:

la tempo estanta akceptas la finiĝon -as;
la tempo estinta                     -is;
la tempo estonta                     -os;
la modo  kondiĉa                     -us;
la modo  ordona                      -u;
la modo  sendifina                   -i.

Participoj (kun senco adjektiva aŭ adverba) :

aktiva estanta	-ant;
aktiva estinta	-int;
aktiva estonta	-ont;
pasiva estanta	-at;
pasiva estinta	-it;
pasiva estonta	-ot.

Ĉiuj formoj de la pasivo estas formataj per helpo de responda formo de la verbo EST kaj participo pasiva de la bezonata verbo ; la prepozicio ĉe la pasivo estas DE."[1]


Por klarigi al ni la apartan konstruon de la pasivo en Esperanto, kiu ĝin diferencigas de tiu en aliaj lingvoj, ni komparu ĝin kun aliaj gramatikaĵoj, ekzemple la deklinacio.

Laŭ la regulo 2 de la Fundamento, aliaj kazoj ol nominativo kaj akuzativo ne ekzistas; la kvar formoj nominativo, akuzativo, singularo, pluralo - jen la tuta "deklinacio". Malgraŭ tio, Esperanto povas esprimi ĉion, kion aliaj lingvoj esprimas per siaj kazoj. Ĝi faras tion per siaj propraj rimedoj: prepozicio plus nominativo. La kombino "prepozicio plus nominativo" efektive ne estas kazo; ĝi nur anstataŭas tian. (Ni povus ĝin nomi "pseŭdokazo" . )

Io tre simila validas koncerne la pasivon: tion, kion aliaj lingvoj esprimas per sia pasivo, Esperanto esprimas per siaj propraj rimedoj. - Kiuj nome estas tiuj rimedoj?

Esperanto ne posedas pasivajn verboformojn kiel ekzemple Latino aŭ Ido. La latina "amatur" kaj la ida "amesas" estas "veraj verboformoj pasivaj; sed la esperanta "estas amata" estas io alia, kiel ni vidos poste. Tamen Esperanto povas distingi inter aktivo kaj pasivo, pli precize: inter aktiva kaj pasiva dirmanieroj (voĉoj). - Kio estas voĉoj?

Voĉo estas la maniero, gramatike dependigi la agon.

Voĉo aktiva dependigas la agon de la aganto; la aganto estas la subjekto de la frazo.

Voĉo pasiva dependigas la agon de la agobjekto; la agobjekto estas la subjekto de la frazo, dum la aganto aŭ retiriĝas al prepozitiva adjekto, aŭ tute malaperas.

Por efektivigi aktivan dirmanieron, Esperanto uzas, same kiel aliaj lingvoj, aktivajn verboformojn; tiajn ĝi posedas tri, kiuj finiĝas per -as, -is -os.

Por efektivigi pasivan dirmanieron, Esperanto anstataŭigas la pasivan verboformon, kiun ĝi ja ne posedas, per kompleksa predikato konsistanta el normala formo de la verbo EST kaj pasiva participo. -Kio estas participo?

La regulo 6 de la "Plena Gramatiko de Esperanto" de Zamenhof diras, ke la participoj havas sencon adjektivan aŭ adverban. El tio jam evidentiĝas, ke ili ne havas sencon verban, alivorte: ne estas verboformoj. Ili estas io alia.

Laŭ mia opinio, jam la finaĵo -a (la finaĵoj -e kaj -o ne interesas tie ĉi) pruvas, ke en tiu formo ili estas a-vortoj, aŭ, kiel gramatikistoj diras: adjektivoj.

Tiun adjektivecon pruvas krome la eblo ilin uzi laŭbezone epitete ("la amata filo") aŭ predikate ("la filo estas amata"), same kiel ĉiujn adjektivojn ("la blua ĉielo" - "la ĉielo estas blua"). Verboformojn oni ne povas uzi tiel. La du frazoj: "li estas amata" kaj: "li estas aminda" estas konstruitaj egale; en ambaŭ la predikativo estas derivita el verba radiko, sed ne verboformo.

Plie, la unua frazo de la regulo 6: "La verbo ne estas ŝanĝata laŭ personoj nek nombroj" malpermesas rigardi la participojn kiel verboformojn, ĉar ili estas ŝanĝataj laŭ (kazoj kaj) nombroj.

Ankaŭ la aranĝo de la regulo 6 indikas, ke la participoj ne apartenas al la verboformoj. Tiu regulo dismembrigas, sen mikroskopo kaj artifiko, jam per sia interpunkcio, al kvar frazoj, aŭ, laŭ la enhavo pli trafe: al kvar alineoj, el kiuj la unua parolas pri la neŝanĝebleco de la verbo laŭ personoj kaj nombroj, la dua (sole ĝi!) pri la formoj de la verbo, la tria pri la participoj, kaj la kvara pri la pasivo.

Verbo ĝenerale montras agon. Se do la participoj ne estas verboformoj, ili ne montras agon, sed ion alian. - Kion?

Adjektivo, aŭ a-vorto, montras econ (kvaliton aŭ staton) de tiu substantivo (aŭ pronomo), al kiu ĝi apartenas de kiu ĝi dependas, kiu ĝin "regas" laŭ nombro kaj kazo (ni nomu ĝin la "reganto"). La participo, estante a-vorto, montras staton. - Kian staton?

Evidente, la aktiva participo montras staton aktivan de sia reganto rilate al tiu ago, kiun signas la verbo, el kiu la participo estas derivita; alivorte: ĝi montras ke la reganto estas la faranto de la ago, la aganto. Analoge, la pasiva participo montras staton pasivan de sia reganto rilate al la ago; alivorte ĝi montras ke la reganto estas la agobjekto. Tion ni nomas: voĉa rilato de la reganto al la ago.

Krom tiu voĉa, la participo havas duan rilaton al la ago. En ambaŭ voĉoj ja ekzistas po tri participoj, kiuj diferencas per la vokaloj (a:i:o) en la sufiksoj. En la finaĵoj de la aktivaj verboformoj (as:is:os) tiuj tri vokaloj signas la tri tempojn estantan, estintan, estontan. - Ĉu estas herezo supozi ke ankaŭ en la participaj sufiksoj tiuj tri vokaloj signas la tri tempojn? Se en la dua alineo de la regulo 6 (" Formoj de la verbo") la epitetoj "estanta, estinta, estonta" signas tempojn, ĉu ili ne faras tion saman ankaŭ en la tria alineo, tiu pri la participoj?

Laŭ ĉio dirita ŝajnas al mi nerefuteble ke, laŭ la regulo 6, la participoj montras ion tempan: tempan rilaton de la reganto al la ago. Alivorte la participoj havas sencon tempan. Atribui (se ne diri: altrudi) al ili anstataŭe iun sencon netempan, tio povas havi sian fonton en naciaj lingvoj, sed ĝi estus rekte kontraŭfundamenta. Kiu pretendas, ke iuj participoj per si mem montras ne tempon, sed finitecon aŭ nefinitecon de la ago, tiu diras ke la citita zamenhofa teksto de la regulo 6 estas falsa; li devas aŭ malatenti tiun falsan tekston, aŭ postuli ĝian ŝanĝon.

Resume : La adjektiva participo montras staton de sia reganto en tempa kaj voĉa rilatoj al la ago.

Da voĉoj ekzistas du: aktiva kaj pasiva. (Almenaŭ ili estas la solaj, kiujn ni devas konsideri tie ĉi.)

Da tempoj ekzistas - unuavide - tri: estanta, estinta, estonta. (Komparu la duan alineon de la regulo 6.) Gramatikistoj parolas pri prezenco, preterito, futuro.

En la participo koincidas voĉo kaj tempo. Ni do devas iomete okupiĝi pri la tempoj.

Ĉar ekzemplo klarigas pli bone ol abstrakta priskribo, ni kiel ekzemplon imagu kamparanon, kiu plugas kvin kampojn A B C D E en kvin sinsekvaj tagoj, ĉiutage po unu kampo. Se hodiaŭ estas la tria tago, ni konstatas ke:

antaŭhieraŭ  li plugis la kampon A, 
hieraŭ       li plugis la kampon B,
hodiaŭ       li plugas la kampon C,
morgaŭ       li plugos la kampon D,
postmorgaŭ   li plugos la kampon E.

Ni vidas ke tiuj verboformoj ne distingas inter pli kaj malpli proksimaj estinteco kaj estonteco, do inter hieraŭ kaj antaŭhieraŭ, inter morgaŭ kaj postmorgaŭ. Kion ni ne senpere vidas, tio estas ke ankaŭ la as-formo, la t.n. prezenco, estas plursenca: ĝi montras ne nur tion, kio okazas ĝuste nun, dum nia raporto, sed ankaŭ tion, kio okazas ĉiam, absolute, sen rilato al difinita tempo. (Ekzemple; "Oni plugas kampon por moligi la grundon", aŭ: "Magneto altiras feron", t.e. ne nur nun, sed ĉiam, en estantaj, estintaj kaj estontaj tempoj. Ankaŭ la koncepto NUN estas etendebla de nuna momento ĝis tempopecoj de tre diversaj longoj: sendube ni rajtas rigardi la tutan hodiaŭan tagon kiel tempon estantan; sed tagmeze ni same rajtas rigardi la hodiaŭan matenon kiel tempon estintan, la vesperon kiel tempon estontan. La "nuna" epoko, tio povas esti jardeko, jarcento, kaj eĉ jarmilo(j).

(Supoze pro tiu plursenceco de la prezenco, kelkiuj venis al la ideo, ke ekzistas nur estinta kaj estonta tempoj, kaj ke la NUNO estas nur la sendimensia punkto disiganta tiujn du tempopartojn; do, ke estanteco tute ne ekzistas, almenaŭ ne kiel tempopeco. - Tiu teorio montriĝas taŭga por pravigi – mi tion anticipas - la itismon: se ne ekzistas estanta tempo, tiam ankaŭ ne eblas stato dum tiu tempo; tiam la AT-participo ne povas montri tian staton, do ne povas havi sencon tempan, kaj oni devas eltrovi novan sencon, ekzemple daŭron, ripeton, nefinitecon ktp. - Teorie oni ja povas elpensi ion tian; sed praktike la homoj, parolante en formo prezenca, opinias ĝenerale, se ne diri ĉiam, pli-malpli longan tempopecon, sed preskaŭ neniam sendimensian tempopunkton. - Nia logiko estu tiu de la normala pensmaniero, ne "seke teoria logikeco".)

La tri tempojn; prezenco, preterito, futuro, ni nomas unuagradaj aŭ nedependaj. - La praktiko montras necesa iafoje diferencigi, ĉu iu ago okazas ĝuste en certa tempo estanta, estinta, estonta, aŭ pli frue, aŭ pli malfrue, rilate al tiu tempo; alivorte: ĉu ĝi okazas dum aŭ antaŭ, aŭ post certa tempo estanta, estinta, estonta. Tiel estigas naŭ novaj tempindikoj: duagradaj aŭ dependaj, ĉar ili dependas de tempoj unuagradaj. Ili havu la nomojn:

dumprezenco, dumpreterito, dumfuturo;
antaŭprezenco, antaŭpreterito, antaŭfuturo; 
postprezenco, postpreterito, postfuturo.

Ne ĉiuj naŭ estas egale oftaj, tial ne ĉiuj havas proprajn verboformojn en la naturaj lingvoj. Plej konata eble estas sub la nomo "pluskvamperfekto", nia antaŭpreterito. Sed lingvo laŭplane konstruita devas esprimi ilin ĉiujn laŭ unu sola skemo. Esperanto, danke al sia genia konstruo, eĉ ne bezonas apartajn verboformojn por tiu celo; ĝi esprimas ilin aktive kaj pasive per lingvaj rimedoj; jam ekzistantaj: participoj (ĉiuj ja estas bezonataj ankaŭ kiel epitetoj, adverboj kaj substantivoj) kaj la verbo EST (kiu ja ankaŭ havas kro-majn funkciojn). La sekreto konsistas en tio ke, anstataŭ ago en duagrada tempo, montrata estas stato rilate al tiu ago.

Ni revenu al nia ekzemplo kaj konstatu la naŭ statojn de nia kamparano:

hieraŭ li estis pluginta la kampon A (antaŭpreterito),
                pluganta	   B (dumpreterito),
                plugonta	   C (postpreterito);	
hodiaŭ li estas pluginta la kampon B (antaŭprezenco),
                pluganta	   C (dumprezenco),
                plugonta	   D (postprezenco);
morgaŭ li estos pluginta la kampon C (antaŭfuturo) ,
                pluganta	   D (dumfuturo),
                plugonta	   E (postfuturo).

Mi ripetas: ĉi tiu dirmaniero ne montras agon, sed staton (en duagrada tempo); ĝi respondas la demandon: "Kia estas (estis, estos) la subjekto?" (dum aktiva verboformo respondas la demandon: "Kion faras la subjekto?") . Ĝi do ne prezentas veran aktivon, kiel formoj en la tempoj unuagradaj. Ĉar ĝis nun ĝi ne havis konvenan nomon, mi nomas ĝin provizore "pseŭdoaktivo".

Kiel la aganto alprenas statojn aktivajn, tiel la agobjekto pasivajn. En nia ekzemplo:

hieraŭ la kampo A estis plugita (antaŭpreterito},
                B       plugata (dumpreterito), 
                C       plugota (postpreterito);
hodiaŭ la kampo B estas plugita (antaŭprezenco),
                C       plugata (dumprezenco), 
                D       plugota (postprezenco);
morgaŭ la kampo C estos plugita (antaŭfuturo) ,
                D       plugata (dumfuturo},
                E       plugota (postfuturo).

Ĉi tiu dirmaniero ne prezentas veran pasivon, same kiel la antaŭa ne prezentas veran aktivon, kaj pro la sama kialo; ĝi respondas la demandon: "Kia estas (estis, estos) la subjekto?" Ĝi do ne montras la agon mem sed la staton de la subjekto rilate al la ago. Analoge mi nomas ĝin provizore "pseŭdopasivo".

(Antaŭvideble, iuj ironiemuloj mokos tie ĉi pri "pseŭdogramatiko" aŭ sim. Anstataŭ moki, ili estas ĝentile invitataj ŝtreci sian saĝon kaj proponi esprimojn pli trafajn ol miaj provizoraj. Mi ne insistas pri vortoj sed pri la fakto ke ne ekzistas verboformoj por la dua-gradaj tempoj. Mokado pruvas nenion.)

La "pseŭdovoĉoj" estas tiu propra rimedo, per kiu Esperanto esprimas la naŭ duagradajn tempojn en aktivo kaj pasivo, sen eĉ nur unu speciala verboformo por tiu celo.

Ĉu ni rajtas alkalkuli la pseŭdovoĉojn al la konjugacio? Mi opinias ke ne. Se la participoj pro la supre menciitaj argumentoj estas rigardendaj kiel nenio alia ol a-vortoj, kaj se la verbo EST konservas sian signifon apud participoj same kiel apud ĉiuj aliaj a-vortoj, tiam iliaj kombinoj ne estas novaj "kompleksaj verboformoj", sekve ne konjugacio. Nia tuta konjugacio ampleksas la ses finaĵojn: -as, -is, -os, -us, -u, -i; nenion pli. Do ĝuste tio, kio malfaciligas la gramatikojn de naturlingvoj: la konjugaciaj kaj deklinaciaj paradigmoj, ŝrumpas en Esperanto al du manplenoj da finaloj, - se ni ne mem komplikigas ĝin, inventante "kompleksajn verboformojn". Kial ne ankaŭ "kompleksajn kazojn", ekzemple: "de la patro" = "genitivo"? - Ĉu la verbo EST kun iu alia a-vorto formas "kompleksan verboformon"? Ne. Kial do ĝi faru tion kun participo? Kaj kion diri pri kombinoj el alia "helpverbo" (ŝajni, aspekti, fariĝi, ktp.) kaj participo?

La t.n. pasivo (nia pseŭdopasivo) estas: kompleksa predikato konsistanta el tempoformo de la verbo EST kiel kopulo kaj adjektiva participo kiel predikativo - jen la tuta magio.

Mi neas la ekziston de "kompleksaj verboformoj", kaj same tiun de "kompleksaj tempoj"; ĉiu tempo, ĉu unua-, ĉu duagrada, estas unu tuto. La t.n. " tempoformoj" estas formoj ne de la tempo, sed de la verbo.

En ĉiu kompleksa predikato de la pseŭdovoĉoj troviĝas du tempindikoj: tiu de la verbo EST kaj tiu de la participo. La verbo EST indikas per sia tempa finaĵo, ĉu la stato de la subjekto ekzistas en tempo estanta, aŭ estinta, aŭ estonta; la participo indikas per sia sufikso, ĉu la stato de la subjekto rilatas al ago okazanta dum, aŭ antaŭ, aŭ post tiu tempo.

Estis eble tiu interkruciĝo de du tempindikoj, kiu kaŭzis la eraran opinion ke unu el la du indikoj ne povas esti tempa, ĉar ankaŭ tempo duagrada ja estas nur unu. Unu el ambaŭ do, oni konkludis, devas indiki ion alian ol tempon, ekzemple finitecon aŭ sim. Oni pretervidis, ke estas aparteco de Esperanto esprimi duagradan tempon ne per unu sola (ankaŭ ne per "kompleksa") verboformo, sed montrante temprilatan staton en tempo unuagrada.

El la vidpunkto de la simetrio oni povus bedaŭri ke Esperanto esprimas la tempojn unuagradajn nur en aktivo, dum en pasivo nur la tempojn duagradajn. Sendube, tiu manko estas certa "truo" en nia gramatiko. Sed la malavantaĝoj de tiu manko estas tiel etaj, ke ili malaperas apud la avantaĝoj. Malavantaĝo estas (krom la malagrabla disputo pri ATA-ITA) nur la neeblo, senpere diferencigi prezencon, preteriton, futuron disde dumprezenco, dumpreterito, dumfuturo. Tiu diferenco estas tiel malgrava, ke la plej multaj el la modernaj lingvoj ĝin neglektas; en kazo de vera bezono ĝi estas facile indikebla per aldona adjekto. En Esperanto oni ordinare anstataŭigas la kompleksajn predikatojn kun "-anta" per la aktivaj verboformoj. Inverse en la pasivo, la tempoj duagradaj devas anstataŭi la similsencajn unuagradajn, kiuj ne ekzistas. Kontraŭ tiu apenaŭ sentebla malavantaĝo, la avantaĝo estas konsiderinda. Ju pli simpla, mallonga, konciza iu formo estas, des pli ĝi estas uzata, preferata; ju pli malsimpla, longa, komplika ĝi estas, des pli ĝi estas evitata. Lingvistoj konstatas, ke jam de jardekoj la emo al pasiva esprimado kreskas en ĉiuj lingvoj (ankaŭ en Esperanto), kaj estas fakto ke trouzado de la pasivo malbeligas la stilon. Se ni havus simplajn, koncizajn verboformojn pasivajn, tio ankoraŭ plifortigus la emon al pasiva esprimado. Niaj iom komplikaj pasivoformoj almenaŭ certagrade bremsas tiun emon, je la bono de nia stilo. El tiu vidpunkto, la "truo" montriĝas kiel pedagogia lertaĵo.

Ankoraŭ unu kuriozaĵo, kiu povas ĵeti lumeron sur nian demandon, estu almenaŭ menciata: Laŭ la kvinlingva UNUA LIBRO, ĉiuj formoj de la pasivo estis formataj "per helpo de responda formo de la verbo EST kaj la participo pasiva prezenca". (Vidu: FUNDAMENTO DE ESPERANTO, 9-a eldono, p. 298/299. En alia loko de la sama 9-a eldono ni ekscias ankaŭ, al kies influo ni dankas la malaperon de la vorto "prezenca".)

Efektive, la aganto estas vere aktiva (kaj la agobjekto vere pasiva) nur dum la ago mem, ne antaŭ nek post ĝi, do nur en sia dumaga stato (-ant-, -at-).

Por plene konvinkiĝi, faru la jenan eksperimenton:

Prenu malpintan krajonon kaj diru: "Ĝi estas pintigota,"
Pintigu ĝin kaj samtempe diru: "Ĝi estas pintigata."
Rigardu la pintan kaj diru: "Ĝi estas pintigita."

Kaj nun pripensu el poste: Kia estis la krajono

a) antaŭ, b) dum, c) post la pintigado?

(Atentu: La ago malvolviĝis ĝis la fino kaj havis rezulton!)
(Atentu; Pintigita krajono estas pinta!)

En kiu el la tri stadioj vi estis fakte aktiva, la krajono fakte pasiva?


Pri la ĝusta uzado de du pasivaj participoj, ATA kaj ITA, jam frue ekestis duboj, supoze pro efiko de nacilingvaj kutimoj. Dum la lastaj proksimume dek jaroj grupiĝis du partioj, kiujn oni ordinare nomas atistoj (aŭ tempuloj) kaj itistoj aŭ aspektuloj). Laŭ mia opinio tiuj nomoj estas erarigaj. (Ankaŭ ĝenerala uzado ne garantias pravecon.) Pli trafe oni dirus "fundamentanoj" kaj "lingvuzanoj", ĉar la unuj apogas sin sur la zamenhofa Fundamento, la aliaj sur la zamenhofa (kaj sia propra) lingvouzado.


Kompreneble oni metis la demandon ankaŭ antaŭ Zamenhof, kaj li respondis tiajn demandojn plurfoje. Eble la plej konciza inter liaj klarigoj estas la jena:

"Uzu -ata, se la ago estas efektiviĝanta rilate al la koncerna tempo.
Uzu -ita, se la ago efektiviĝis pli frue, ol la koncerna tempo." (LINGVAJ RESPONDOJ, 6-a eldono, p. 91; substrekoj de mi)

Ni povas kaj eĉ devas supozi, ke Zamenhof pripensis tiun klarigon tre zorge kaj konscience, ĉar ĝi havis la taskon korekti netrafajn komprenojn kaj evitigi eraran uzadon. Des pli ni rajtas miri pri la RIMARKO, kiun aldonas la ricevinto de la respondo (aŭ la eldoninto?):

"... -ita ĉiam entenas ideon pri nedaŭra ago, ĉe kiu oni atentas nur la plenumitan agon, la rezulton,"

Komparu la cititan zamenhofan regulon kun tiu de la itismo:

"Uzu -ata nur, se vi havas apartan kaŭzon por substreki, ke la koncerna ago ne atingis sian normalan finon."
"Uzu -ita ĉiufoje, kiam estas certe aŭ supozeble, ke la koncerna ago atingis sian normalan finon."[2]

La kontrasto okulfrapas unuavide. Dum ĉe Zamenhof la decida vidpunkto estas la tempo de la ago (en kiu la ago okazas), ĉe la itismo ĝi estas la fino de la ago, ĝia finiteco aŭ nefiniteco, aŭ ĝia rezulto. (Malgraŭ tiu kontrasto, la itistoj aplombe nomas sian sistemon "Zamenhofa Esperanto".) - Ni rajtas supozi, ke, se Zamenhof estus volinta esprimi per participo ion kiel daŭron, (ne)finitecon aŭ rezulton, li estus almenaŭ aludinta tion ie, ekzempie en la citita LINGVA RESPONDO. Sed nek tie, nek en iu alia loko ni renkontas tian aludon.

Se vi trovos pomon el kiu iu formordis pecon, vi certe ne diros, ke "gi estis formanĝata" por substreki, ke la ago formanĝi "ne atingis sian normalan finon".

Kiam iu rakontis: "... oni transportis la akcidentinton en hospitalon, kie li estis tuj operaciata...", ĉeestanta itisto demandis ironie: "Kial oni ne operaciis lin ĝisfine?" Li postulis: "operaciita". Sed poste li konsentis diri: "... la akcidentinto estis operaciata en la sama hospitalo, kie lia frato jam kuŝis operaciita ..." - ĉu en la dua kazo la operacio de la akcidentinto ne atingis sian normalan finon? Ĉu ne mirige, ke en la unua kazo (laŭ la itista varianto) la akcidentinto tuj post sia alveno en la hospitalo jam troviĝis en la stato postoperacia? ("Operaciita" oni estas ne pli frue ol post la operacio.) En aktiva voĉo nia itisto raportis: "... oni transportis lin en hospitalon, kie oni lin tuj operaciis ..." -"... oni lin operaciis en la sama hospitalo ..." - Se do la aktiva voĉo esprimas la saman fakton ambaŭfoje per la sama formo, kial la pasiva voĉo uzu du malsamajn formojn?

Simile aŭ eĉ pli kontraŭsenca montriĝas la aspekto de finiteco en recenzista raporto: "Hieraŭ en nia urbo estis prezentita la opero X." La aŭtoro aldonas:

"Kial do prezentita? Nu, kio interesas miajn legantojn? Ĉu ekscii ke oni komencis kaj plu okupiĝis prezenti la operon, aŭ - ke tiu prezentado estis kompleta kaj atingis sian normalan finon? Evidente la dua informo. Mi do prave skribis: 'estis prezentita, t.e. 'troviĝis hieraŭ en tiu stato kiu sekvas kompletan prezentiĝon'." [3]

Liaj legantoj do interesiĝas unuavice pri la lasta tono, aŭ, laŭ la teksto ("sekvas") pri tiu tempo, kiam la operejo malpleniĝas, mallumiĝas, resilentas, kaj nur duavice (laŭ la teksto oni povus konkludi eĉ: tute ne) pri ĉio cetera de la prezentado. - Jes ja, laŭ tiu premiso li pravas per sia "prezentita". Sed ĝuste tiun premison mi kontestas. Miaj legantoj, same kiel mi mem, en tia kazo interesiĝas unuavice pri la prezentado, kaj kun ĝi subkomprenas ankaŭ ĝian normalan finon.

Ĉar:

ĉiu tempe limita ago implicas siajn komencon kaj finon,

same kiel ĉiu libro siajn unuan kaj lastan foliojn, ĉiu simfonio siajn unuan kaj lastan tonojn. El la raporto: "oni prezentis" ĉiu leganto komprenas, ke oni komencis, efektivigis kaj finis la prezentadon. Se pro iu kaŭzo la prezento ne estus atinginta sian normalan finon, la raporto "oni prezentis" estus nekompleta, do erariga. Sen normala fino la prezento ne estas prezento, sed fragmento; tio estas la senco de la vorto "normala". La aŭtoro mem konfesas, ke lia "estis prezentita" signifas: "troviĝis en tiu stato kiu sekvas kompletan prezentiĝon". Sed fakte la opero troviĝis hieraŭ en tri statoj: antaŭ la prezentado ĝi estis prezentota, dum la prezentado ĝi estis prezentata, kaj nur ekde la lasta tono ĝi estis prezentita. Se hieraŭ ĝi estus troviĝinta nur en la tria stato (kaj la recenzisto ja ne skribis ion alian), tiam ni devus konkludi ke la prezentado mem okazis pli frue ol hieraŭ. — Kaj - kiel raportus la recenzisto de nia aŭtoro, se la prezentado estus okazinta hieraŭ kaj finiĝinta precize je noktomezo? -

Pluraj itistoj aperigis sub la titolo "SIMPOZIO PRI ATA-ITA" kolekton da traktaĵoj pri la esperanta pasivo. Kiel moton ili antaŭmetis la rekomendon el la Bulonja Deklaracio, "imiti kiel eble plej multe tiun stilon, kiu troviĝas en la verkoj de la kreinto de Esperanto", sed tiu moto ne estas sur la ĝusta loko tie ĉi, ĉar la demando pri la formo de la pasivo estas afero pure gramatika, ne stila. Afero pristila estus la aplikado de la pasivo, ĉar la interŝanĝo de la voĉoj rimarkeble modifas la stilon. Sed pri tiu demando la dirita SIMPOZIO tute silentas, ĝi okupiĝas nur pri gramatikaj formoj, plurajn fojojn eksplicite. Stilo povas esti klara aŭ neklara, simpla aŭ komplika, modesta aŭ bombasta, triviala aŭ patosa, eleganta, ironia, sprita, ktp, ktp.; gramatikaj formoj estas aŭ ĝustaj aŭ malĝustaj.

En la traktaĵoj de la SIMPOZIO troviĝas, anstataŭ la vorto "stilo" de la moto, la ĵonglebla vorto "lingvouzo" (kiu povas koncerni laŭplaĉe stilon, gramatikon, sintakson, aŭ kelkion alian). Fakte ili parolas pri nur unu lingvouzo zamenhofa: tiu de la sufiksoj ATA kaj ITA. Kaj ili asertas, ke Zamenhof ilin uzadis nur en la senco itisma.

Unue, tiu aserto ne akordas kun la faktoj. Zamenhof uzis la participojn ne tute konsekvence, kio estas pruvebla per multaj ekzemploj; mi citos nur unu el ili:

"... la tuta poŝto ... tie estas ŝarĝata sur la vaporŝipojn, por esti transveturigita tra la Atlantan Oceanon." [4]

La du agoj (ŝarĝi kaj transveturigi) estas absolute egalaspektaj, ambaŭ atingas, unu post la alia, sian normalan finon kaj havas rezulton, la dua ne povus okazi, se la unua ne estus finita; do, laŭ tio, en ambaŭ participoj devus esti ITA. Sed en ambaŭ kazoj estas parolo pri la efektivigo de la ago, do pri du sinsekvaj statoj dumagaj; laŭ tio, do, en ambaŭ participoj devus esti ATA. La eldonintoj piednotis: "Legu TRANSVETURIGATA TRANS". (Atentu ankaŭ la korekton de la zamenhofa TRA al TRANS.)

Due, neniu povas nei, ankaŭ la itistoj ne neas, ke Zamenhof eraris en kelkaj aliaj punktoj dé sia lingvouzo. (Ĉu li ne rajtis erari? ĉu li ne estis homo?) Ekzemple, kvankam laŭ la Fundamento "nedifinita artikolo ne ekzistas", li skribis:

"Unu vidvino havis du filinojn ..." [5]

Kvankam la prepozicio AL montras direkton, li skribis:

"... Ŝi detiris al li la galoŝojn de la piedoj ..." [6]

Li skribis "miljaro" anstataŭ "jarmilo", "ne devas" anstataŭ "devas ne", kaj multajn pliajn erarojn, kiujn citi mi ne volas nek povas tie ĉi. La PLENA VORTARO, inter kies verkintoj laŭ mia scio estas itistoj, korektas kaj malrekomendas kelkajn el ili. Ankaŭ la PLENA GRAMATIKO, verkita de du itistoj, enhavas tiajn malrekomendojn de zamenhofaj lingvouzoj. Aparta trovejo en tiu koncerno estas la 17-a eldono de la FUNDAMENTA KRESTOMATIO, kiu sur siaj 297 paĝoj enhavas 883 piednotojn plejparte korektantajn ("Legu ..."), 14 el ili pri ATA-ITA. La eldonintoj do sendube opiniis, ke la "tabua" lingvouzo de Zamenhof enhavas ne malmultajn erarojn, ankaŭ koncerne la participojn.

Tial mi proponas ke, kiam ankaŭ la alia partio konstatas tiajn erarojn, oni ne indignu:

"Se tiel estus, nia majstro estus ne plu geniulo,
sed - maksimume - nur simpatia fuŝulo."

Ĉu genio konsistas en tio ke geniulo ne kapablas erari? Ĉu ne povas esti, ke Zamenhof ankoraŭ ne tiel klare kiel liaj posteuloj travidis la neprajn konsekvencojn de kelkaj lingvaj detaloj? Ĉu ne estas pruvite ke nacilingvaj kutimoj influis lian lingvouzadon? La Bulonja Deklaracio rekomendas imiti la zamenhofan stilon, sed ne ordonas sklave ripeti ĝiajn neperfektaĵojn.

Trie, eĉ se la zamenhofa participuzado estus tute konsekvenca laŭ la sistemo itista (ĝi ne estas tia!), tio ankoraŭ ne devigus nin apliki tiun sistemon, ĉar logikaj konkludoj surbaze de la Fundamento nepre postulas la tempan komprenon. Zamenhof mem ja skribis:

"... en lingvo artefarita ĉiu havas la rajton uzi formon pli logikan kvankam neniu ĝis nun ĝin uzis ..." [7]
(substrekoj de mi)

Tiun rajton ni postulas koncerne la pasivon. Ĉar kvankam la citita RESPONDO eliras de la vortoj "eksidi" kaj "sidiĝi", lia konsilo havas formon tiel ĝeneralan, ke ĝi certe rilatas ne nur al tiuj du vortoj, kiel oni volas nin kredigi, sed al ĉiaj formoj, vortaraj kaj gramatikaj.

En la jam pli supre citita traktaĵo ni legas:

"Kiam, ĉirkaŭ 1891 (jam!) Ludwig Emil Meier publikigis gramatikon por germanlingvanoj, en kiu li prezentis la pasivajn participojn laŭ la vidpunkto de la germana konjugacio (hodiaŭa atismo), Zamenhof skribis al A. Dombrowski: 'La regulo de Meier pri la participo estas efektive malbona ...'" [8]
(substrekoj de mi)

Kompreneble, la leganto nun avidas ekscii tiun "malbonan regulon" de Meier; sed en la tuta 48-paĝa broŝuro la aŭtoro ne malkaŝas ĝian tekston. Nur en privata letero li turnis mian atenton al la jam citita SIMPOZIO, paĝo 297[9]. Tie skribas G. Waringhien:

"Mi ne povis disponi tiun unuan eldonon de la Gramatiko de Ludwig Emil Meier; sed en la dua "verbesserte" (plibonigita!) eldono de 1903 ... floras ĝuste la sama dukolumna misprezentado, kiel ĉe C. Aymonier:

mi estas amata  ich werde (bin) geliebt 
mi estis amata  ich wurde geliebt 
mi estas amita  ich bin geliebt worden 
mi estis amita  ich war geliebt worden ktp. ktp." 

Atentu bone: "la sama misprezentado kiel ĉe Aymonier"!

Kaj kion pri Aymonier? La sama aŭtoro G.W. skribas:

"... mi do kontrolis en mia franca gramatiko, GRAMMAIRE COMPLÈTE de C. Aymonier, la plej bona kaj plej kompleta en tiu tempo; kaj mi retrovis, sur la paĝo 79a, en bela tabelo, kie ĉiuj francaj konjugaciaj formoj estis zorge aranĝitaj en du kolumnoj kaj tradukitaj, mian modelon:

il a été aimé   li estas amita." 

(substrekoj de mi)[10]

Ne miregu, ke la franco Aymonier alvenis al la germana "kompreno de la konjugacio" de Meier! Ambaŭ prezentis nek la germanan nek la francan "komprenon" kaj ambaŭ ne prezentis la "hodiaŭan atismon", sed ambaŭ imitis - tre verŝajne - la mezepokan latinan gramatikon de Donatus, verkitan en la kvara (!) jarcento de nia erao kaj uzatan ĝis la 19-a jarcento. Kaj kiu konas tiun DONATUS, tiu konsentos la zamenhofan juĝon, ke ĝia apliko al Esperanto estas "efektive malbona".

La veran opinion de Zamenhof pri la "germana kompreno" de la participoj ni povas ekscii el lia Lingva Respondo n-ro 110:

"... Ĉu ni devas uzi en tiu esprimo[11] la pasivon nuntempan aŭ pasintan, pri tio la lingvoj franca kaj angla ne povas doni al ni respondon, ĉar ili ne havas apartajn formojn por tiuj ambaŭ pasivoj; sed la lingvoj slavaj kaj germana uzas en la dirita okazo la pasivon pasintan, sekve ĉi tio estas jam sufiĉe grava motivo por ke ankaŭ en Esperanto ni tiel agu. Sed eble la formo estas kontraŭlogika? Ne. Se iu ion okupas (en la senco 'prenas en posedon'), tiam en tiu momento la io estas okupata de la iu; ekzemple kiam la malamikoj okupas nian urbon, ĝi estas en tiu momento- okupata de ili ..." [12] (substrekoj de mi)

La dufoja EN TIU MOMENTO estas la decida punkto en la tuta afero. Momento estas io tempa; ĝi neniel koncernas finitecon aŭ nefinitecon. En la momento de la ago, la aganto kaj la agobjekto troviĝas en sia dumaga stato (-ant, -at).

Estas nur domaĝe ke Zamenhof ne mem transformis ĝuste ĉi tiun modelon en pli ĝeneralan formon kaj en la tri tempojn, por ke videbla estu la dumaga stato ankaŭ en la tempoj estinta kaj estonta:

"Kiam iu ion faras (faris, faros), tiam EN TIU MOMENTO,
t. e . en la momento de la faro, la io estas (estis, estos)
farata de la iu."

En sia praktiko li ne ĉiam severe sekvis tiun normon, pro nekontroleblaj influoj; sed ĝi prezentas tiun formon, kiun li konscie intencis doni al la pasivo.


Por "solvi" la problemon kaj fini la disputon pri ATA -ITA, kelkiuj proponis enkonduki pasivan sufikson (ekzemple -ES aŭ -UR). Tiam ni havus pasivajn verboformojn por la unuagradaj tempoj. Sed tio kolizius kun la regulo 6 ( "Ĉiuj formoj de la pasivo ...").

Aliaj parolas pri "grava danĝero de skismo" kaj pri la "urĝa devo de ĉiuj esperantistoj retrovi kiel eble plej "baldaŭ la lingvan unuecon" , - unuecon, kiu laŭ la konstato de la samaj urĝuloj jam de la jaro 1891 ne plu ekzistas; kaj ili postulas ke la Akademio de Esperanto aŭtoritate (legu: diktatore) decidu per voĉdonado, kiu el la du komprenoj estas "ĝusta" kaj sole aplikenda, kaj kiu estas "nepre evitenda". - Kontraŭ tiu urĝemo de la itistoj staras la atendemo de la atistoj, kiuj opinias: Se la dueco de la sistemoj ekzistis dum tiom da jardekoj, ne malhelpante nian movadon interne nek ekstere, tiam ne estas ekkoneble, kial nun subite la afero estas tiel "urĝa".

Mi opinias, ke unu el la du sistemoj estas pli logika ol la alia, kaj ke, laŭ la internaj leĝoj de nia lingvo (logikeco, reguleco, simpleco, klareco), same kiel ĉe aliaj lingvaj detaloj, la pli logika iom post iom - eble nur post jardekoj - elpuŝos la malpli logikan, ..... se ĝi ne estos perforte malhelpata !!

Diktatora decido de la Akademio surbaze de voĉdono (eventuale kun malgranda plimulto): tio povus esti tia perforta malhelpo. Ankaŭ akademianoj povas erari, ankaŭ ili estas homoj, eĉ la prezidanto estas homo. (Ĉu blasfemo?) Kaj estus nepardoninde, se pro nura "favoro al la (hazarda? - aŭ manipulita?) plimulto" nia lingvo suferus neripareblan difekton.

Noto kaj cititaj libroj[redakti]

  1. Zamenhof, L.L.. FUNDAMENTA KRESTOMATIO, 17a eldono, paĝo 240. "Plena Gramatiko de Esperanto, regulo 6"
  2. Schwartz, Raymond. NE KIEL MEIER, paĝo 34.
  3. Waringhien, Gaston. LINGVO KAJ VIVO, paĝo 202.
  4. Zamenhof, L.L.. FUNDAMENTA KRESTOMATIO, 17a eldono, paĝo 205.
  5. Zamenhof, L.L.. “§11”, FUNDAMENTA EKZERCARO.
  6. Zamenhof, L.L.. FABELOJ I, paĝo 145.
  7. Zamenhof, L.L.. LINGVAJ RESPONDOJ, 6-a eldono, paĝo 12.
  8. Schwartz, Raymond. NE KIEL MEIER, paĝo 13.
  9. SIMPOZIO PRI ATA-ITA, p. 297.
  10. SIMPOZIO PRI ATA-ITA, p. 295.
  11. La esprimo: "Mi estas okupita".
  12. Zamenhof, L.L.. LINGVAJ RESPONDOJ, 6-a eldono, paĝo 91/92.