Kuirlibro:Babaganuŝo
Aspekto
(Alidirektita el Kuirlibro:Baba ganuŝo)
Reiru al la kuirlibro-indekso
Reiru al la kuirlibro-ĉefpaĝo
Ingrediencoj
[redakti]- 1/2 kg da melongeno
- 1/4 kg da tahino (sezama pasto)
- 4 supkuleroj da vinagro aŭ citronsuko.
- 3 cepoj, meza grandeco
- Salo kaj pipro.
- 4 bulberoj da ajlo
- Petroselo.
- 1 tekulero da kumino
- 3 supkuleroj da vegetala oleo.
Preparado
[redakti]- Lavu kaj distranĉu la melongenon kaj cepon.
- En bakado plado, baku la melongenon en forno ĝis bone farita.
- Miksu la melongenon kaj cepon kun tahino kaj suko de citrono aŭ vinagro kaj iom da akvo.
- Kunmiksu ĉion.
- Aldonu ajlon kaj oleon, kunmiksu ĉion.
- Surtabligu en plado kaj ornamu per petroselo.
Rimarko
[redakti]Ĝi estas ankaŭ konata kiel Bavo Ghanouj en Sirio kaj Libano. La signifo estas: "la trodorlotita knabino de paĉjo" aŭ io ajn.