Helpo:Kiel kontribui

El Vikilibroj
Enhavo de la
Helpo
Paĝoj
  1. Enkonduko
  2. Kio Vikilibroj estas
  3. Kiel kontribui
  4. Ŝablonoj (ĝenerale)
  5. Utilaj ligiloj en Vikilibroj
  6. Lingva angulo
  7. Cetera helpo
Ĉiu el ni havas specialajn sciojn kaj povojn, kiujn aliaj trovus utilaj. Tial ĉiu el ni povas esti grandvalora helpo al Vikilibroj instruante tion, kion li bone scias. Jen gvidlibro pri kiel fari.


La celo de Vikilibroj[redakti]

Dum Vikipedio provas informi kaj Vikilibroj provas instrui. Pere vikilibro prezentas al vi temon en la maniero de kurso. Vi povas lerni paŝon post paŝo paŝ-al-paŝe disvolvi viajn kapablojn. Grava diferenco videblas ankaŭ en la strukturo. Ĉiu vikilibro dispartigas sian temon je pluraj ĉapitroj kaj ĉiu el ili havas propran adreson. La komenca adreso, io kiel /wiki/Germana ekzemple, enhavu enkondukon kaj poste ligiloj al ĉiu unuopa leciono, kiu estas subadreso, ekzemple wiki/Germana/Leciono_1 .

Kurso povas temi pri io ajn. Povas esti kvazaŭ-universitata (aŭ bazlerneja) kurso ekzemple pri Fiziko, lingvo-kurso ekzemple pri la Kataluna, teknika kurso ekzemple pri komputado aŭ elviva kurso kaj "kiel fari"-gvido ekzemple pri .

Ĉe Vikilibroj ankaŭ troviĝas libroj, kiuj ne vere estas kursoj, ekzemple kuirlibroj, terminaretoj kaj adaptita/komentita literaturo. Originala, ne-adaptita literaturo (sen kopirajto!) tamen ne estu ĉe Vikilibroj, ĝi kolektiĝas ĉe Vikifonto ([1]).

Krei kurson[redakti]

Bazaj principoj de instruado[redakti]

  1. Pripensu kiun nivelon havas via legantaro. Ne instruu komplikaĵojn, se ili ankoraŭ ne havas fundamenton. La lecionoj estu bazitaj unu sur la alia, tiel ke la unua leciono estas plej facila, plej baza kaj la lasta leciono estas la plej malfacila kaj plej malbaza.
  2. Re-uzu sciojn kiujn vi instruis dum antaŭaj lecionoj. Tiel homoj revidos konatajn faktojn kaj pli bone memoros ilin.
  3. Evitu malfacilan lingvouzon. La plejparto de legantoj verŝajne ne estas denaskuloj aŭ eĉ spertaj uzantoj de Esperanto. Provu uzi nur bazajn vortojn kaj ne tro longajn frazojn.
  4. Evitu uzi tro da fakaj terminoj, ĉar ili malkomprenebligas la lecionon por homoj kiuj ankoraŭ ne bone komprenas ilin. Se bezonatas faka termino, ekspliku ĝin bone antaŭ uzi ĝin.
  5. Skribu interese. Homoj ne finfaros vian kurson se vi ne eksplikas kial ili lernu tion aŭ tion, aŭ se viaj eksplikoj tro longas / tro malfacilas / tro malinteresas. Bona metodo interesigi lecionon estas donado de amuzaj ekzemploj. Ekzemple, se vi instruis ke oni diras "Wo ist ..." por demandi "Kie estas ..." en la germana, ekzemplo povus esti imago montrante homon kun pistolo kaj ŝtrumpa masko demandante "Wo ist die Bank?" (Kie estas la banko?).
  6. Skribu mallonge. Faru plurajn mallongajn lecionojn anstataŭ du longaj. Pli facilas kaj pli bonsentas lerni se ne estas tro da novaj scioj ĉiu leciono, ekzemple ne tro da novaj vortoj en lingvokurso.
  7. Donu ekzercojn. Post leciono, aŭ eĉ post ĉiu ekspliko, metu demandojn aŭ aliajn ekzercojn per kiuj homoj povas ekscii ĉu ili bone komprenis ĉion. Prefere metu tro multaj ekzercoj anstataŭ tro malmultaj, ĉar se estas tro multaj la lernantoj ja povas ne fari la reston ekde ili sentas ke ili ĉion komprenas. Se estas tro malmultaj, oni ne povas bone lerni. La plejmulto da homoj memstudos per Vikilibroj, ili ne havas instruiston. Tial ankaŭ gravas doni la solvojn de la ekzercoj ie (ekz. la subo de la paĝo) por memkontrolado, se la ekzercoj ne estas tiaj ke oni trovas la respondon re-legante la lecionon.

Lingvokurso[redakti]

Bonaj lingvokursoj ne facile kreeblas, ĉar por ili gravegas ke vi ne nekonscie uzu novajn vortojn aŭ gramatikaĵojn kiuj ankoraŭ ne estis instruitaj. Tio tre malfacilas speciale por denaskaj parolantoj de lingvo, sed denaskaj parolantoj certe bezonatas dum kreado de lingvokurso. Ankaŭ malfacilas decidi en kiu ordo instrui gramatikaĵojn. Ĉe Vikilibroj, estas speciale malfacile, ĉar multegaj diversaj homoj (plejparte sen instruspertoj) kontribuas al kursoj kaj kelkfoje eĉ ne rigardas aŭ ignoras planon kaj la antaŭajn lecionojn.

Tial mi ĉi tie rekomendas du tipojn da lingvokursoj, kiuj bezonas malpli da planado kaj spertoj ol aliaj tipoj da kursoj. Tamen kreu lecionplanon, tiel ke homoj ne evoluigas vian kurson en neplanita direkto. Vi povas trovi sugestojn por lecionplanoj sube.


Rapida strukturmetodo

Oni ĉefe instruas frazpartojn, kiuj gravegas por turistoj, kaj utilegaj vortoj (ekz. iri, manĝi, vidi, helpi, hodiaŭ, nun, kun mi...). Da gramatiko oni nur instruas tion, kiu vere necesas por tiuj frazpartoj. Homoj poste povas krei multege da utilaj frazoj per kombinado. Ekzemple: post instruado de "mi volas", lernantoj povas diri "mi volas panon", "mi ne volas iri for", "hodiaŭ mi volas vidi la urbocentron", kaj tiel plu.

Se vi volas verki tian kurson, vi povus uzi similan lecionplanon ol tiu:

  1. Jen X / Tio estas X. / X estas ...-a. / X estas tro ...-a.
  2. Mi estas... / Ĉu vi estas ...? / Jes, ... / Ne, ...
  3. Ĉu ekzistas ... ĉi tie? / Jes, ... / Ne, ...
  4. (nur se malkompleksas en via lingvo:) Hodiaŭ mi ...as. (eble ankaŭ aliaj tempoj, se estas tiel facilaj kiel en Esperanto)
  5. Mi volas/deziras ... . Mi ne volas/deziras ... . Ĉu vi volas/deziras ... ? ktp
  6. Mi necesas/devas ... . Necesas ... . Ĉu vi necesas/devas ... ? ktp
  7. Mi povas ...(ekz. paroli Esperanton). Ĉu vi povas ... ? Ĉu vi povus ... bonvole? ktp
  8. Mi ŝatas ... . Ĉu vi ŝatas ... ? Kion vi ŝatas? ktp
  9. -u! Ne -u! (imperativo)
  10. Kial ...? Ĉar ... .
  11. Mi scias ... . Ĉu vi scias kie/kiam estas .... ? Ĉu vi scias ... ? ktp
  12. Pli bonas ... . Mi preferas ... .


Asimiliga metodo

Oni verkas dialogojn kaj tekstojn (laŭeble plej facilaj) kaj poste nur kreas laŭvortan tradukon kaj normalan tradukon, tiel ke homoj povas mem vidi la gramatikon. Pli bonas certe se aldone ekzistas mallongaj gramatikeksplikoj kaj kelkaj ekzercoj, sed eĉ tio ne necesegas. Ekzemple:

Wie heisst du und woher kommst du?
kiel nomiĝas-2sg vi kaj de-kie venas-2sg vi?
Kiel vi nomiĝas kaj de kie vi venas?

Se vi volas verki tian kurson, vi povus uzi similan lecionplanon ol tiu:

  1. Salutoj
  2. Sinprezenti
  3. Paroli pri la vetero
  4. Demandi pri la vojo
  5. Paroli pri la tempo
  6. Paroli pri siaj hobioj kaj ĉiutagaj faroj
  7. Paroli pri la familio
  8. Paroli pri tio, kion oni faras nun
  9. Aĉetumi
  10. Paroli pri lingvokapabloj
  11. Fari planojn (futuro)
  12. Rakonti eventon (pasinteco)

Ajna denaska parolanto (aŭ ankaŭ bonega nedenaska parolanto) povas verki la dialogojn, tiam la aliaj povas krei la tradukojn.