Helpo:Ĉu grekia? Ĉu indoneza?

El Vikilibroj
Enhavo de la
Helpo
Paĝoj
  1. Enkonduko
  2. Kio Vikilibroj estas
  3. Kiel kontribui
  4. Ŝablonoj (ĝenerale)
  5. Utilaj ligiloj en Vikilibroj
  6. Lingva angulo
  7. Cetera helpo
Ĉu vi ne plu memoras la bonan adjektivan formon[1] pri ĉi tiuj, aŭ aliaj, landoj?

La bonaj adjektivoj estas: greka kaj indonezia.
Utiligu la suban tabelon por vidi kiel vi mem povas malkovri la bonan adjektivon de iu landonomo.

La bona adjektivo de landonomo
Landonomo[2] vortfarado radiko adjektivo
Grekujo grek-uj-o grek- greka
Hindujo hind-uj-o hind- hinda
Hispanujo hispan-uj-o hispan- hispana
Rusujo rus-uj-o rus- rusa
Indonezio indonezi-o indonezi- indonezia
Jordanio jordani-o jordani- jordania
Kolombio kolombi-o kolombi- kolombia
Tanzanio tanzani-o tanzani- tanzania

Pri la aliaj landonomoj vidu la preskaŭnormon LANLIN.


Rimarkoj:

  1. Ĉi tiu helpopaĝo estas redaktita laŭ la “Rekomendo de la Akademio pri la uzo de propraj nomoj”. En tiu dokumento la Akademio de Esperanto rekomendas, interalie, “plu flegi kaj subteni la kutimon plene esperantigi ofte uzatajn proprajn nomojn”.
  2. La nomoj estas laŭ Landoj kaj lingvoj de la mondo. La Esperantaj landonomoj tie sekvas la rekomendojn de la Akademio de Esperanto.