Kuirlibro:Bretona prunkuko
(Alidirektita el Kuirlibro:Bretona prunkuko "Far breton")
Reiru al la kuirlibro-indekso
Reiru al la kuirlibro-ĉefpaĝo
Bretona prunkuko
| |
---|---|
Kvanto da porcioj | 8-12 personoj |
Facileco | tre facila |
Tempo | 60 minutoj |
Energio |
Bretona prunkuko "Far breton"
Ingrediencoj
[redakti]- 4 ovoj
- 250 g da faruno (tritiko)
- 250 g da sukero
- 1 litro da lakto
- 250 g da senkernitaj sekaj prunoj
- butero
Kuirado
[redakti]- Miksu farunon, sukeron, ovojn kaj lakton (aldonu la lakton iom post iom por ke ne estu grumeloj).
- En grasumitan tradicie ovalan terbakujon metu la prunojn kaj kovru ilin per la likva pasto.
- Metu maldikegajn tranĉetojn de butero sur la paston.
- Baku la "Far" en antaŭhejtita bakforno dum ĉirkaŭ 50 minutoj je 220° ĝis ĝi estos belkolora.
Konsiloj
[redakti]- Atendu ke la kuko estu malvarma!