Kuirlibro:Ŝafraguo kun cidonioj

El Vikilibroj

Reiru al la kuirlibro-indekso
Reiru al la kuirlibro-ĉefpaĝo

Ŝafraguo kun cidonioj
Kvanto da porcioj 4 personoj
Facileco meza
Tempo 75 minutoj
Materialo premkaldrono aŭ elektra premkaldrono
Energio


Ŝafraguo kun cidonioj kaj gomboj estas iu el la nordafrikaj raguoj, kiujn oni kelkfoje nomas „taĵinoj“. Tradicie oni kuiras ilin malforte dum pluraj horoj en tera aŭ metala kaldrono. Elektra kaldrono bone taŭgas, sed ĝi kuiras pli rapide, pro kio la gustoj kaj konsistoj ne tiom delikate kunfandiĝas.

Proponas Ĵ. Vaŝe.

Ingrediencoj[redakti]

  • 1 kg da ŝafa kolo aŭ ŝultro kun ostoj en mezgrandaj pecoj
  • 1 kg da cidonioj
  • 500 g da gomboj
  • 1 tekulero da salo
  • 4 ajlobulberoj
  • 1 cepo haketita
  • 1 pinĉaĵo da safrano
  • 1 tekulero da zingibro
  • duonglaseto da olivoleo

Kuirado[redakti]

  • Lavu la viandon kaj enkaldronigu ĝin. Surŝutu la viandopecojn per salo, safrano, zingibro, oleo, haketita cepo kaj premita ajlo. Kuiretu mezvarme dum kelkaj minutoj por blondigo. Kovru per akvo kaj lasu boleti dum 30 minutoj.
  • Dume disduigu la cidoniojn, senŝeligu, forigu la kernan parton kiu entenas semojn. Lasu ilin en pelvo en mezvarma akvo kun tranĉaĵo da citrono.
  • Senĉapigu la gombojn, enmetu en malvarman akvon kaj iom lavu.
  • Kiam vi facile enpikas tranĉilon en la viandon, ĝi pretas. Tiam elakvigu la cidoniojn kaj enkaldronigu ilin. Se necesas, aldonu akvon por ke ĝi atingu duonalton kaj kuirigu 10 minutojn.
  • Almetu la gombojn, lasu kuiri ankoraŭ 5 minutojn.

Konsiloj[redakti]

  • Dolĉa variaĵo: surŝutu la cidoniojn en la kaldrono per du supkuleroj da pulvora sukero kaj unu tekulero da cinamo. Vi povas ankaŭ aparte prepari ilin, tranĉante ilin al kuboj, kuirante en bolanta akvo kun la sukero kaj cinamo, ĝis ili orkoloriĝas.
  • Gombojn oni nur senĉapigas, tio estas forigas la dikaĵon ĉe la pli larĝa ekstremo. Ne estas konsilinde distranĉi ilin, ĉar tiam ili iĝos tro gluaj sub kuirado.