Kuirlibro:Acida brasikosalato

El Vikilibroj

Reiru al la kuirlibro-indekso
Reiru al la kuirlibro-ĉefpaĝo

Acida brasikosalato
Energio


Acida brasikosalato
(por tri personoj)

Ingrediencoj[redakti]

  • 25O g da nekuirita acida brasiko
  • 75 g da karotoj, duono de pomo (75 g)
  • 25 g da cepo
  • 1/2 kul. da sukero
  • 1/2 kul. da salo, nigra pipro el la muelilo
  • 1 supkul. da oleo.

Kuirado[redakti]

Kunpremu iom la acidan brasikon, ke ĝi ne plu gutas kaj mildiĝas. Poste distranĉu iomete la fadenojn. Raspu malfajne la pomduonon kaj la karotojn. Distranĉu cepon en kubetojn. Miksu ĉion. Spicu per sukero, salo, kaj pipro kaj lasu guti la oleon sur la salaton. Miksu ĉion per du forkoj.

Konsilo[redakti]

Bonan apetiton deziras Donjo!

Reiru al la kuirlibro-indekso
Reiru al la kuirlibro-ĉefpaĝo

Acida brasikosalato
Energio