Kuirlibro:Barĉo

El Vikilibroj
(Alidirektita el Kuirlibro: Borĉo)

Reiru al la kuirlibro-indekso
Reiru al la kuirlibro-ĉefpaĝo

Barĉo
Kvanto da porcioj 4 personoj
Facileco meza
Tempo 40 minutoj
Energio
Kalorioj ~2000 kcal
Ĵuloj ~500 kJ
Deveno
Rusio


Barĉo (Ruĝbeta supo)

Barĉo estas tradicia kuiraĵo de slavaj popoloj. En diversaj landoj la kuirmanieroj iom diferencas, sed ĉiom alestas ruĝa beto. Ĉi tie estas varianto de rusa barĉo (борщ - "borŝĉ" ruse). Tiu supo estas tiom populara en Rusio, ke eĉ aperiĝis idiomaĵo "pereborŝĉitj" signifa fari ion troe.

Ingrediencoj[redakti]

  • Vianda buljono - 2 litroj
  • Ruĝa beto - 2 pecoj
  • Vinagro (3-6%) aŭ citronsuko - 1 kulero
  • Butero - 1 kulero
  • Brasiko - 300 gramoj (ĉirkaŭ 1/3 peco)
  • Terpomoj - 3 pecoj
  • Cepo - 1 peco
  • Karoto - 1 peco
  • Tomatpasto - 1 kulero
  • Oleo - 2 kuleroj
  • Laŭro - 2 folioj
  • Pipro - 5-10 pizoj
  • Verdaĵo (aneto, petroselo, ŝenoprazo) - 1 kulero
  • Ajlo - 2 pecetoj
  • Salo
  • Muelitaj pipro kaj papriko

Kuirado[redakti]

Metu kaserolon kun bovaĵa, porkaĵa aŭ kokinaĵa buljono sur fornelon. Purigu ĉiujn legomojn. Metu en bolantan buljonon tranĉigitan brasikon. Diserigu beton un fritetu ĝin en aparta poto kun butero kaj vinagro dum 3 minutoj. Aldonu al beto unu tason (ĉerpilon) da buljono kaj lasu ĝin kuiri kun malforta fajro. Aldonu al brasiko distranĉitajn terpomojn. Diserigu cepon kaj karoton. Varmegu olion sur pato. Fritu cepon 3 minutoj, aldonu karoton kaj fritu 3 minutoj, aldonu tomatpaston kaj fritu 3 minutoj. Metu en buljonon beton kaj patan ĉimon. Enigu laŭron kaj pipron, saligu. Diserigu kaj aldonu ajlon. Diserigu kaj aldonu verdaĵon. Bolu 3 minutoj. Gustumu! Barĉo devas esti dolĉacida. Se vi bezonas, korektu saporon per vinagro kaj spicoj. Malfermu kovrilon, estingu fajron kaj lasu barĉon maturiĝi almenaŭ dum duonhoro. Ĝi estos pli gusta post kelkaj horoj.

Konsiloj[redakti]

  • Buljonon por barĉo plej bone ekstrakti el peco de nejuna bovino kun osto - ĉirkaŭe dum 1,5 horoj.
  • Tomatpaston oni povas anstataŭigi per 2 tomatoj. Ilin oni devas boligi, purigi kaj tranĉigi.
  • Oni servas barĉon kun acidkremo kaj sekala pano. Oni drinkas vodkon.

Avertoj[redakti]

  • Historie barĉo nomiĝis peklita beto kaj poste supo el tia beto. DO, oni kuiris ĝin kun beta kvaso
  • Se uzi ne peklitan beto, ĝi bolata sen acidaĵo perdas belan ruĝan koloron. Do prefere komnce baku beton en kulinara staniolo sur rostilo? kaj jan poste kuiru en supo - ĝi estos bonkolora.
  • Oni povas aldoni en barĉon acidaĵon (tomaton, vinagron) nur kiam terpomoj estas preskaŭ pretaj - alie tiuj ne estos molaj.
  • Oni ne devas precize cirkeli kvanton kaj tempon - nur sekvu ordon por pretigi ĉiun legomon.

Eksteraj ligiloj[redakti]