Kuirlibro:Magia fulmsupo

El Vikilibroj
(Alidirektita el Kuirlibro: Magia fulmsupo)

Reiru al la kuirlibro-indekso
Reiru al la kuirlibro-ĉefpaĝo

Magia fulmsupo
Energio


Magia fulmsupo
(Ĉu la nova dietmiraklo?)

Sveltigaj piloloj aŭ trinkaĵoj? Disiga manĝo? Malsatado? Komplikaj manĝoplanoj? Forgesu ĉion tion! Vi perdos tamen ok kilogramojn en dekkvar tagoj- kaj por ĉiam!

Madonna, Tom Hanks, kaj nun ankaŭ eŭropaj steluloj, estas tute konvinkitaj de la nova dietmiraklo- la magia "fulmsupo". Ju pli de tiu supo vi manĝas despli foriĝas via graso, precipe je la problemzonoj koksoj, femuroj, ventro kaj postaĵo!

Eĉ pli bone: la supo ankaŭ sanigas, ĉar ĝi fortigas vian imunan sistemon, pro la sekretoj de la brasiko: ĝi havas nur tre malmultajn kaloriojn, ĝi bruligas grason per la vitamino C, ĝi senvenenigas la korpon pro la kalio kaj akcelas la energikonsumon.

Sed plej bone: Por transformi la brasikon, la korpo bezonas pli da energio, ol ĝi povas gajni. La rezulto: Ĝi degelas la grason en freneze mallonga tempo!

Kiel tio funkcias? Simple kuiru la supon en granda poto laŭ la suba recepto, fridete konservu ĝin kaj ĉe malsato tuj ekmanĝu! Al tio ĉiutage trinku tri litrojn da minerala akvo kaj manĝu diversajn fruktojn, kaj jam vi komencas perdi funtojn.

La miraklo ĉe tiu dieto estas, ke ĝi efektive okazas!

Ingrediencoj[redakti]

  • 2 verdaj paprikoj
  • 1 kg da karotoj
  • 6 grandaj junaj (printempaj)cepoj
  • 1 fasko da ripocelerio (folicelerio)
  • 1-2 kuleretoj da legomsauĉa grajnekstrakto
  • 1-2 konservujoj kun tomatoj

Kuirado[redakti]

Purigu kaj tranĉu la legomojn en pecetojn.

Metu ilin en grandan poton kaj plenigu ĝin per akvo.

Kuiru unue per granda flamo ĝis boliĝo.

Kuiru plu sur meza flamo ĝis moliĝo.

Spicu laŭplaĉe, sed ne salu!

Konsilo[redakti]

  • diversajn fruktojn (krom bananoj)
  • selaktan trinkaĵon
  • multajn teojn el drogherboj kaj el fruktoj
  • vespere 1 terpomon kun iom da butero
  • naturan rizon
  • verdan salaton
  • senkreman lakton 

  Dorothea Kaiser, Altenburg, Germanio Proponita al "Komencanto"

Reiru al la kuirlibro-indekso
Reiru al la kuirlibro-ĉefpaĝo

Magia fulmsupo
Energio