Kuirlibro:Makaronioj kun ŝampinjona kremsaŭco

El Vikilibroj

Reiru al la kuirlibro-indekso
Reiru al la kuirlibro-ĉefpaĝo

Makaronioj kun ŝampinjona kremsaŭco
Energio


Makaronioj kun ŝampinjona kremsaŭco
(por du personoj?)

Ingrediencoj[redakti]

  • 200g da ŝampinjonoj
  • 300g kuiritaj makaronioj
  • 60g da butero
  • 2 tomatoj
  • 2 kuleretoj da citronsuko
  • iom da blanka vino
  • 150g da kremo
  • salo
  • nigra pipro el la muelilo
  • 1 kulereto da hakita petroselo
  • 30g da raspita fromaĝo

Kuirado[redakti]

Fandu 20g da butero en pato kaj enmetu la diskigitajn ŝampinjonojn. Surverŝu la citronsukon, iom da blanka vino, salo kaj pipro, tiam stufu kun surmetita kovrilo dum 8 minutoj.

Aldonu dolĉan kremon kaj reboligu la ekestintan saŭcon sur malgranda flamo.

Tranĉu la tomatojn en pecetojn, salu kaj pipru ilin, stufu la tomatojn en alia pato kun 15g da butero dum 5 minutoj. Poste metu ilin en la saŭcon.

Varmigu turnmove la kuiritajn makaroniojn en la cetera butero.

Laste miksu la varmajn makaroniojn kun la saŭco. Garnu per hakita petroselo. Disipu sur ĝin la raspitan fromaĝon.

Konsilo[redakti]

Al tio gustas ruĝa seka vino, aŭ ĉeriza suko por infanoj.

Bonan apetiton deziras Donjo!

Reiru al la kuirlibro-indekso
Reiru al la kuirlibro-ĉefpaĝo

Makaronioj kun ŝampinjona kremsaŭco
Energio