Saltu al enhavo

Kuirlibro:Pizosupo

El Vikilibroj
(Alidirektita el Kuirlibro: Pizosupo)

Reiru al la kuirlibro-indekso
Reiru al la kuirlibro-ĉefpaĝo

Pizosupo
Energio


Pizosupo

Ingrediencoj:

[redakti]
  • 500 g da sekigitaj rompitaj pizoj
  • 2,5 l da akvo
La sekvaj ingrediencoj laŭbezone varias en kvanto:
  • porkaĵo kiel lardo, kotleto, femuraĵo, ostporkaĵo
  • tubercelerio aŭ celerio
  • fumaĵita kolbaso
  • karotoj
  • terpomoj
  • poreo
  • cepoj
  • salo
  • pipro

Preparado

[redakti]

Lavu la pizojn tre bone, ĝis kiam la akvo restas klara, kaj metu ilin kun akvo kaj viando (escepte de la kolbaso) sur la varmfonton. Kiam ĝi bolas, forigu de tempo al tempo la ŝaŭmon per ŝaŭmkulero. Lasu boleti la supon dum 45 minutoj. Se vi aldonis grandan pecon da viando, vi elprenu ĝin el la supo, dispecigu ĝin kaj eventuale elprenu la oston. Remetu la tranĉitan viandon en la kuirpoton. Krude tranĉu ĉiujn legomojn. Aldonu la tranĉitajn legomojn en la kuirpoton kaj lasu boleti la supon ĝis kiam ĉio estas tre mola, t.e. minimume ankoraŭ 30 minutojn. Gustumu la supon post 15 minutoj kaj aldonu salon kaj pipron laŭguste.

5 minutojn antaŭ kiam la supo estas preta, aldonu tranĉaĵojn de la tuta kolbaso.

Rimarkoj

[redakti]

Ĉi tiu estas la nederlanda pizosupo aŭ "Snert". La supo ankaŭ fareblas sen viando tiam aldonu pliajn legomojn kaj sojakolbason, tofuon k.t.p.

Reiru al la kuirlibro-indekso
Reiru al la kuirlibro-ĉefpaĝo

Pizosupo
Energio