Kuirlibro:Ringopanoj

El Vikilibroj
(Alidirektita el Kuirlibro: Ringopanoj)

Reiru al la kuirlibro-indekso
Reiru al la kuirlibro-ĉefpaĝo

Ringopanoj
Kvanto da porcioj 10-12 personoj
Facileco facila
Energio
Deveno
Nordameriko


Ringopanoj, pastoringojringobenjetoj

Ingrediencoj[redakti]

  • 800 g da faruno (tritiko)
  • 2 kuleretoj (aŭ unu paketeto) da sekigita pangisto
  • 540 ml da varmeta akvo
  • 3 kuleroj da mola margarino aŭ butero
  • 2 kuleroj da sukero (aŭ 1 da sukero kaj 1 da mielo)
  • 1 kulero da salo
  • akvo
  • 60 gramoj da sukero
  • 1 kulereto da natrihidrogenokarbonato (NaHCO3)
  • ovoblanko
  • 1 kulereto da akvo
  • laŭplaĉe sezamo, papavero, ...

Antaŭpreparo[redakti]

  • Miksu la farunon kaj la giston.
  • Miksu varmetan akvon, butero, sukero kaj salo kaj aldonu iom post iom la farunon (komence 200 gramojn). Miksu per ligna kulero samdirekten kaj aldonu la ceteron. Kiam la pasto iĝas tro firma daŭrigu per maŝino aŭ mano dum ĉirkaŭ 5 minutoj.
  • Metu en oleitan bovlon, kovru kaj ripozigu por duobligi en varmeta loko dum ĉirkaŭ unu horo.
  • Pugnobatu la paston en la centro kaj knedu. Duonigu kaj metu la paston en du oleitajn bovlojn. Kovru per oleita plasta folio kaj metu en la fridujon. Necesas atendi almenaŭ 4 horojn, sed vi povas konservi la paston prefere dumnokte aŭ eĉ du noktojn en la fridujo.

Kuirado[redakti]

  • Enŝaltu la fornon je temperaturo 250°.
  • Boligu la akvon.
  • Intertempe elprenu la paston el unu de la bovloj, knedu ĝin iomete kaj distranĉu en 5 aŭ 6 grandajn (aŭ 10 ĝis 12 malgrandajn) partojn. Konservi tiujn pasterojn sub farunita tuko.
  • El ĉiu parto knedu buleton, platigu ĝin kaj truu ĝin en la centro per farunita indekso. Pligrandigu la truon turnante la paston ĉirkaŭ la du indeksoj, ĝis diametro de 5 aŭ 6 centimetroj. Remetu la ringon sub la tukon.
  • En la bolantan akvon metu la sukeron kaj la natrihidrogenkarbonaton.
  • Enmetu en la boletantan akvon po 2 aŭ 3 patringojn, lasu ilin de 60 ĝis 90 sekundoj, turnu ilin kaj lasu denove de 60 ĝis 90 sekundoj.
  • Elprenu la ringojn kaj metu ilin sur tukon por sekigo, sed rapide transmetu sur oleitan aŭ per bakpapero kovritan bakpladon.
  • Per peniko kovru la panetojn per ovoblanko miksita kun kulereto de akvo kaj premetu la panetojn en teleron kun diversaj grenoj aŭ aliaj ingrediencoj.

Bakado[redakti]

  • Malaltigu la temperaturon de la forno al 190°.
  • En metu la bakplaton kun la panetoj.
  • Verŝu glason da akvo en la fornon por estigi vaporon.
  • Baku dum 20 ĝis 25 minutoj laŭ la grandeco de la panetoj.
  • Elŝaltu la fornon kaj lasu la panetojn ankoraŭ 5 minutojn.
  • Malfermu la fornon, sed lasu la panetojn ankoraŭ 3 minutojn.
  • Malvarmigu la ringpanojn sur krado kaj gustumu.

Konsiloj[redakti]

  • Preparu la paston vespere, necesos apenaŭ trikvaronoj matene por havi freŝajn varmetajn bongustajn ringpanetojn por la matenmanĝo.
  • Uzu la duan duonon de la pasto la sekvan tagon.