Manlibro pri kreado de Esperantaj subtitoloj

El Vikilibroj
komencita far K. Ŝvedov en jaro 2007a
kun kontribuoj de ĵ. vaŝe
Peto de K. Ŝvedov
Mi tre petas aliajn vikiumantojn ne interveni ĉi tiun paĝon sub preteksto, ke termino "subtekstoj" estas korekta male al "subtitoloj". Unue, termino "subtitolo" ĉeestas en PIV 2005 (p. 1164), do ĝi ne estas evitinda. Kaj, laŭ mia opinio, estas neniuj objektivaj kaŭzoj preferi terminon "subteksto", almenaŭ, mi ne renkontis konvinkajn pruvojn de tio. Mi uzas ambaŭ terminojn depende de stilaj bezonoj.
Krome, estas ne tre respektinde, kiam oni fervore disputas pri korekta terminologio, dume preskaŭ neniu okupiĝas pri reala laboro koncerne kreadon de subtitoloj/subtekstoj. Kaj mi opinias, ke kiel persono posedanta, eble, plej grandan en la mondo sperton pri kreado de subtitoloj en Esperanto kaj verkinta unuan manlibron en ĉi tiu areo, mi havas iom da rajto decidi memstare, kiu termino estas uzenda.

Enkonduko[redakti]

Kreado de Esperantaj subtitoloj por filmoj nuntempe estas forta rimedo por apliki la lingvon, interŝanĝi kulturajn sciojn kaj valoraĵojn kaj por prezenti al ekstera publiko konvinkajn pruvojn de utileco de Esperanto. Tamen, necesas konstati, ke praktiko de subtitoligo hodiaŭ ne okupas tian lokon, kian ĝi meritas. Grandparte tion kaŭzas manko de necesaj scioj. La suba manlibro celas korekti ĉi tiun situacion kaj prezenti sufiĉe kompletan kaj detalan instrukcion pri kreado de Esperantaj subtitoloj, kiu ebligos al multaj Esperantistoj, emaj al ĉi tiu agado, realigi ĝin.

Utilo de subtitoloj[redakti]

Subtitolojn en la lingvo internacia oni probable unuapense imagas kiel celitajn al traduko de diverslingvaj kinofilmoj. Rapida superrigardo pri subtitoloj en la mondo tamen montras, ke ilia uzado tre diversas.

Samlingva subtitolado sufiĉe banalas. Ĝiaj precipaj celpublikoj estas surduloj unuflanke, nelegipovuloj aliflanke. En iuj landoj, ekzemple Barato, popolaj televidelsendoj ricevas samlingvajn subtitolojn, tiel ofertante senpagan rimedon de lego-lernado. Ankaŭ por karaokeo utilas samlingva subtitolo de sontrako aŭ de filmeto, laŭeble kun grafika montro de sinsekvaj silaboj laŭ ilia sonado. Ĉi-lasta ekzemplo povas aplikiĝi al esperantaj poemoj aŭ kanzonoj, kies samtempa sona kaj teksta prezento helpas en lernado de la lingvo.

Alilingva subtitolado kompreneble faciligas la ekkonon de filmoj de diversaj devenoj kaj eventuale la lernadon de la respektivaj lingvoj. Tio ne koncernas nur kinofilmojn. Multaj diverstemaj filmetoj en interreto ricevas subtitolojn. Ekzemplo estas la mallongaj prelegoj de TED, el kiuj volontuloj jam esperante subtitoligis iun nombron.

Temo de ĉi tiu manlibro[redakti]

La klarigoj de ĉi tiu manlibro koncernas kreadon kaj uzadon de subtitoloj en cifereca medio por privatuloj, tio estas en hejmaj aparatoj kun aŭ sen rekta konekto al interreto: komputiloj, poŝlegiloj, lumdisko-legiloj, televidilo. Ili ne koncernas la profesian subtitoladon por kino aŭ televidelsendado, kiu fariĝas per aliaj rimedoj.

Neeviteble post prezento de ĝeneralaj principoj la klarigoj koncernos la uzadon de apartaj programaroj. Laŭeble la elektitaj programaroj estas senpagaj kaj nuntempe (en la 2007a kaj sekvaj jaroj) sufiĉe facile haveblaj. Ili en la nuna stato ne havas esperantan version, pro kio la klarigoj nomas menuojn kaj komandojn en la angla lingvo. Tiuj programaroj cetere rapide evoluas, eldoniĝas aŭ kadukiĝas. Oni do komprenu, ke detaloj bezonos iafoje ĝisdatigojn kaj adaptojn fare de praktikantoj.

Ĝeneralaj principoj de kreado de subtitoloj[redakti]

(La subtitolaj ekzemploj aperas en srt-formo, kursive.)

Ĝenerala labormetodo[redakti]

Jen estas rekomendinda ordo de agoj.

1e – Komence oni spektas la filmon, por ekscii ĝian enhavon, kuntekston de apartaj replikoj k.a. En ĉi tiu etapo oni notas atentindajn lokojn:

  • tradukajn malfacilaĵojn
  • skribaĵojn aperantajn en la bildofluo
  • fremdlingvaĵojn, kantojn, pri kiuj eble ekzistas eksteraj informofontoj
  • nomojn de roluloj, lokoj kaj ceteraj, kiujn oni devos unuece transskribi.

2e – Ekhavinte superrigardon de la filmo, oni tradukas la replikojn laŭ la tuta sinsekvo. Tamen, se la nombro de replikoj malgrandas inter vastaj senparolaj partoj, oni povas ne spekti la filmon de komenco ĝis fino, sed dum la unua spektado antaŭmarki por si la tempon de ilia apero kaj iri rekte tiuloken.

3e – Tradukinte ĉiujn replikojn kaj skribaĵojn de la filmo, oni atendas iom da tempo, antaŭ ol oni revenas al la preparitaj subtitoloj. Tio necesas, por ke oni rigardu ilin "per freŝaj okuloj" kaj ne estu influata de siaj antaŭaj decidoj.

4e – Reveninte al la dosiero de subtitoloj, oni finredaktas. Tio inkludas eventuale ŝanĝon de iksoj en ĉapelojn korektadon de ortografiaj kaj gramatikaj eraroj per literumilo kaj per atenta tralego, dividon de tro longaj linioj ktp.

5e – Fine oni kontrole spektas la filmon kun pretaj subtitoloj. Tia spektado necesas, ĉar certajn erarojn oni rimarkas nur tiamaniere. Ankaŭ tiam aperas eblaj teĥnikaj problemoj: kolizio de subtitoloj, manko de subtitolo, se ĝi hazarde estis markita kiel "komento", k.a.

Grupa tradukado, en kiu unu redaktanto postkorektas la laboron de la alia, estas bona alternativo al la supre rekomendita relego "per freŝaj okuloj". Okuloj de aliulo ĉiam freŝas.

Laŭtaktigo[redakti]

Plej grava parto de kreado de subtitoloj estas fiksi ilian tempomarkojn, tio estas tempo de apero kaj tempo de malapero de ĉiu subtitolo.

Gravas, ke subtitolo aperu precize samtempe kun la komenco de la repliko, kiun ĝi tradukas. Nur tiel spektanto asocios la tekston de la subtitolo kun la eldirata repliko kaj komprenos, ke ĝi videbligas tiun. Se tia samtempeco forestas, la kompreno de la filmo fariĝas tre malfacila aŭ neebla.

La malapero de la subtitolo okazu ne tuj post fino de la repliko sed kun 1 ĝis 1,5-sekunda prokrasto, ĉar tekston de filmo oni nur partatempe legas, do pli malrapide ol aŭdas parolon. Intertempo inter la malapero de unu subtitolo kaj la apero de la sekva ne estu pli mallonga, ol ĉirkaŭ 0,3 sekundo, por ke spektanto okule distingu ilin. Okaze de rapida dialogo oni foje bezonas pli mallongan intertempon. Tamen oni faru tiel nur okaze de neceso.

Longo de la replikoj[redakti]

La plej bona longo de linioj estas 35 ĝis 40 signoj inklude spacetojn inter vortoj. Se necese, oni faru dulinian subtitolon. Se neeviteble, oni eventuale faru trilinian subtitolon.

Laŭeble al parole mallonga frazo respondu mallonga subtitolo, al longa frazo respondu longa subtitolo, tiel ke spektanto ne sentu, ke oni trotradukas aŭ fortranĉas.

La tradukanto ĉiuokaze trovu solvojn en la disponeblaj spaco kaj tempo, kiuj ne allasas piednotojn aŭ aliajn klarigojn.

Divido de la replikoj[redakti]

La divido ene de unu subtitolo povas okazi inter ajnaj vortoj, la ĝusta longo kaj egaleco de linioj pli gravas, ol la loko de la frazrompo. Ekzemple:

106
00:10:33,003 --> 00:10:37,253
Ĉi tiun parton de la muro portos tri kolonoj:
ĉi tie, tie kaj tie.

prefere estu:

106
00:10:33,003 --> 00:10:37,253
Ĉi tiun parton de la muro portos
tri kolonoj: ĉi tie, tie kaj tie.

Divido en plurajn replikojn[redakti]

Se necesas dividi longan frazon je du sinsekvaj subtitoloj, oni male zorgu pri disigo inter subfrazoj, tiel ke ĉiu duono restu komprenebla.

858
01:03:53,806 --> 01:03:56,900
Tamen mi enkore sentis...
859
01:03:57,200 --> 01:04:01,500
ke nenio estos kiel antaŭe.

Oni ofte uzas tripunkton, kiel ĉi-supre, finante per ĝi la subtitolon kun la unua parto de la frazo kaj eventuale ankaŭ komencante per ĝi la subtitolon kun la dua.

Eblas konsideri malavantaĝo de ĉi tiu metodo tion, ke ĝi "por teĥnika celo" uzas tripunkton, kiu estas interpunkcio signanta certan frazospecon. Por eviti eblan miskomprenon de tripunkto, oni povas ankaŭ fini la subtitolon de la unua frazparto per neniu interpunkcio, kaj tiun kun la dua parto komenci per tripunkto. La reguloj pri tio tamen ne firmas.

Dialogaj markoj[redakti]

Se dulinia subtitolo enhavas replikojn de diversaj parolantoj, antaŭ ĉiu repliko staru streketo kiel signo de rekta parolo, por ke spektanto distingu la replikojn.

477
00:33:42,400 --> 00:33:45,200
- Ĉu vi permesos, ke mi proponu?
- Bonvolu.

Ne necesas tion ĝeneraligi al ĉiuj dialogaj replikoj. La vido de parolanta rolulo kaj samtempa subtitolado sufiĉas por ke spektanto komprenu, kiu diras kion.

Interpunkcio[redakti]

Krom la normala fraza interpunkcio, oni laŭeble distingu:

  • proverbojn, citojn, laŭtlegojn
  • eksterkadrajn komentojn
  • parolojn en fremdaj lingvoj (ne en la ĉefa lingvo de filmo)
  • parolon de televido, radio, anoncilo
  • kantojn kaj versaĵojn
  • replikojn de nevidebla telefona interparolanto
  • skribaĵojn, kiuj utilas al la kompreno de la agado.

Por ĉio ĉi oni ofte uzas oblikvan litertipon. Se oni deziras pli subtile distingi tiujn diversajn klasojn de tekstoj, ankaŭ utilas diversaj specoj de citiloj, kaj eventuale emblemetoj, ekzemple:

  • „...‟ – citaĵo, laŭtlego, eksterkadra komento
  • ‚...‛ – titolo, proverbo
  • «...» – televido, radio kaj ceteraj
  • ‹...› – fremda lingvo
  • ♪ ... ♫ – kanto
  • ☎ ... ☏ – telefona parolo
  • <i>...</i> (oblikvo) skribaĵo.

Tamen oni konsciu, ke tiuj signoj konserviĝos nur en unikoda formo de subtekstoj, kaj ke internacia kaj eĉ nacia nuanca uzo de citiloj ne ekzistas.

Subtitoloj por surduloj[redakti]

Subtitoloj por surduloj kutime enhavas krom paroloj ankaŭ indikojn pri aliaj aŭdeblaĵoj. Tiuj indikoj plejofte aperas interkrampe.

Ili indikas sonojn kaj muzikojn:

2
00:00:09,300 --> 00:00:12,200
(tamburado)

Ili ankaŭ precizigas voĉnuancojn:

268
00:16:41,900 --> 00:16:44,600
(li ploras)
Kara filo, pardonu!

Se la buŝmovoj ne estas videblaj, ili informas pri la parolanto, kiun aŭdantoj scias per la voĉsono:

100
00:06:55,100 --> 00:06:57,200
(ĉiuj samtempe) Ho !

Formoj de subtitoloj[redakti]

La subtitoloj de filmo prezentiĝas en diversaj formoj depende je la medio.

Formoj laŭ medio[redakti]

Subtitoloj por hejma uzo ricevas tri formojn:

  • de eksteraj subtitoloj (angle: soft subtitles)
  • de bildaj subtitoloj (angle: prerended subtitles)
  • de enkodigitaj subtitoloj (angle: hard subtitles).

Eksteraj subtitoloj konsistas en teksta dosiero konservata aparte de la filmo. Ili estas facile ŝalteblaj aŭ malŝalteblaj en komputila filmoludilo. Ili ne rekte taŭgas por kopio en lumdiskon, aŭ – en la nuna stato de teĥniko – surekranigo sur televidilo el ekzemple usb-memoreto.

Ankaŭ bildaj subtitoloj konserviĝas en aparta dosiero, sed ili estas en bilda dosierformo. Ili taŭgas por iuj ludiloj kaj precipe por dvd- kaj bluradiaj diskoj, kiuj akceptas ilin en apartajn trakojn, tiel ke oni povas poste ŝalti kaj malŝalti la subtitolojn dum ludigo de la disko. Malavantaĝo estas, ke ili ne plu modifeblas krom per relego pere de literrekona programo.

Enkodigitaj subtitoloj iĝas parto de la filmobildoj. Ili do vojaĝas kun la filmo, sed ili ne estas forviŝeblaj. Ili taŭgas ekzemple por rekta livero sur televidilo.

Vivociklo de subtitoloj[redakti]

La ordinara ciklo estas:

  1. havigo, redakto aŭ kreo de eksteraj subtitoloj
  2. bildigo: ŝanĝo de eksteraj subtitoloj en bildajn subtitolojn por enskribo en lumdiskon
  3. enkodigo: enmeto de eksteraj subtitoloj en filmon por ekzemple spektado sur televidilo.

Diversaj programoj ebligas la ŝanĝojn: vidu la ĉapitrojn pri bildigo kaj enkodigo.

Dosierformoj de eksteraj subtitoloj[redakti]

La dosierformoj de eksteraj subtitoloj multas, da ili estas pluraj dekoj. Multaj neniam ricevis formalan normigon. Pluraj uzas samajn dosier-sufiksojn (.txt, .xml, .sub), kvankam ili malsamas.

La diferencoj inter tiuj diversaj dosierformoj koncernas precipe:

  • metadatumojn: la informojn pri la filmo, kiel titolo, reĝisor-nomo, eldon-dato kaj aliaj
  • efektojn: la aspektigon de subtitolaj vortoj per tiparoj, koloroj kaj aliaj.

La bona funkciado de subtitoloj grandparte dependas je la uzata filmludilo: ĉu ĝi entute legas ilin, kaj ĉu ĝi bone surekranigas ilin. Ekzemple unikodajn literojn en utf8 aŭ utf16 oni senĝene povas enmeti en srt-dosieron. Sed ĉu ili ĝuste aperos, decidas la kapabloj de la uzata ludilo.

Sekvas du ekzemploj de subtitolaj dosierformoj, kiuj kalkuliĝas inter la plej simplaj kaj plej uzataj.

Subrip (.srt)[redakti]

Subrip estas tre simpla formo konsistanta el numero, tempomarkoj en horo, minuto, sekundo kaj sekundmilonoj, disigitaj de teksta sago (-->), repliko. Sinsekvajn replikojn disigas malplena linio.

Ekzemple:

1
00:00:01,000 --> 00:00:02,000
Kiu vi estas?
2
00:00:02,500 --> 00:00:04,500
Mia nomo estas Bond. <i>Gemz Bond</i>.
Substation alpha (.ssa)[redakti]

http://en.wikipedia.org/wiki/SubStation_Alpha

Substation alpha-dosiero konsistas el tri ĉapitroj:

  • Script Info enhavas metadatumojn pri la filmo kaj la subtitoloj
  • V4 Styles enhavas difinojn de grafikaj stiloj
  • Events enhavas la subtitolojn mem.

Ekzemple:

[Script Info]
 ; This is a Sub Station Alpha v4 script.
Title: ĝemz bond, tiu pozulo...
ScriptType: v4.00
Collisions: Normal
PlayDepth: 0
[V4 Styles]
Format: Name, Fontname, Fontsize, PrimaryColour, SecondaryColour, TertiaryColour, BackColour, Bold, Italic, BorderStyle, Outline, Shadow, Alignment, MarginL, MarginR, MarginV, AlphaLevel, Encoding
Style: Default,Tahoma,18,16777215,65535,65535,-2147483640,-1,0,1,3,0,2,30,30,30,0,0
[Events]
Format: Marked, Start, End, Style, Name, MarginL, MarginR, MarginV, Effect, Text
Dialogue: Marked=0,0:00:01.00,0:00:02.00,Default,NTP,0000,0000,0000,!Effect,Kiu vi estas?
Dialogue: Marked=0,0:00:02.50,0:00:04.50,Default,NTP,0000,0000,0000,!Effect,Mia nomo estas Bond. {\i1}Gemz Bond{\i0}.

Kreado de subtitoloj en retejo[redakti]

En la retejo de la filmo: dotsub[redakti]

Dotsub.com estas ekzemplo de retejo, al kiu oni alŝutas filmon kaj samloke transkribas ĝin. Post la transkribo en la originala lingvo oni povas traduki ĝin al aliaj lingvoj aŭ inviti alilingvanojn, ke ili aliĝu kaj traduku.

Necesaj programoj: neniu.

En ekstera retejo: overstream.net[redakti]

En Overstream.net oni kreas eksterajn subtitolojn por filmetoj de popularaj filmetoservoj, kiel YouTube, Google Video... Kreinte la subtitolojn, oni ricevas kodon de ludilo, kiun oni enmetas en retpaĝon aŭ blogon. La ludilo kaptas la videofluon de la originala filmo kaj surmetas la subtitolojn. Tiel oni subtitoligas filmojn, ilin nek ŝanĝante nek movante de ilia loko.

Necesaj programoj: Super Video Converter aŭ simila, Subtitle Workshop aŭ simila.

Necesa enskribiĝo: ĉe Overstream.

Elŝuto kaj konverto de la filmeto[redakti]

Por krei subtitolojn ĉe Overstream, oni komence elŝutu la filmeton al sia komputilo.

Ricevinte la dosieron de la filmo, oni konvertas ĝin de formo FLV al formo AVI. Por tio servas diversaj programoj, el kiuj rekomendinda estas Super Video Converter – ĝi estas senpaga kaj funkcias pli bone, ol iuj komercaj programoj, konvertante filmetojn el praktike ĉiu formo.

Kreo de la subtitoloj[redakti]

Oni kreu por la filmeto subtitolojn laŭ iu el la aliĉapitre proponitaj metodoj, ekzemple per Subtitle Workshop. Oni konservu ilin en formo SRT kaj elektu aŭ konvertu la literkodon al utf-8.

Ligado de la subtitoloj al la filmo[redakti]

Por aldoni la SRT-dosieron de la subtitoloj al la filmeto, oni post registriĝo ĉe Overstream.net alklaku [Create Overstream]. En menuo "Overstream name" oni elektu New Overstream kaj en la aperintan fenestreton kopiu la retadreson de la paĝo de la originala filmo. La videofluo de la filmo alŝutiĝos kaj estos videbla en la fenestro de la reta redaktilo.

Nun oni povas aldoni la subtitolojn al la filmo. Por tio oni alklaku Tools (en la dekstra malsupra angulo) kaj en la aperinta fenestreto elektu Import New Subtitles from SRT. Aperas nova fenestreto, en kiu oni alklaku Open SRT file, trovu la dosieron de la subtitoloj, kaj elektu ĝin. La teksto de la SRT-dosiero aperos en la fenestreto, kaj oni alklaku Import.

Postredakto[redakti]

La teksto de la subtitoloj aperas en la redaktilo, kaj oni povas redakti ĝin kaj antaŭrigardi la rezulton. Necesas memori, ke la skalo de la subtitoloj relative la ekranon estas alia en la ekraneto de la redaktilo, ol en la Overstream-ludilo. En preta filmo la literoj estos malpli grandaj. Tial oni ne maltrankvilu, se dum provrigardo iuj linioj ŝajnas tro longaj.

Oni ankaŭ konsideru, ke malsimile al la formo ASS, la formo SRT dependas je la ordo de linioj. Tio signifas, ke en formo ASS linio de pli frua subtitolo povas esti sub linio de malpli frua, ĉar ili ludiĝos laŭ tempomarkoj. Sed en formo SRT ĉiu repliko havas numeron, kaj se la ordo de la replikoj ne kongruas kun la ordo de iliaj tempoj, alkorektaj linioj ne vidiĝos, ĉar ili aldoniĝas en la fino sendepende je siaj apertempoj. Por korekti tion, oni alklaku ekzemple la lastan linion kaj premu butonon add sube. Malplena linio aldoniĝas, kaj oni premu remove por forigi ĝin. Rezulte de ĉi tiuj manipuladoj la linioj de la subtitoloj aŭtomate reordiĝas laŭ siaj tempoj kaj la problemo malaperas.

Disponigo de la subtitoligita filmo[redakti]

Por konservi la rezulton oni premu la butonon Save supre, en la aperinta fenestreto tajpu la nomon de la filmo kaj premu OK. Paĝo kun la filmo aldoniĝas al onia konto ĉe Overstream. Irinte ĝin, oni ricevas kodon de ludilo, kiun oni enmetas en ajnan retpaĝon por vidigi la subtitoligitan filmon.

Kreado de subtitoloj subaze de alilingva dosiero[redakti]

Per ĉi tiu metodo oni parte reuzas la laboron de homoj, kiuj jam subtekstigis alilingve la saman filmon.

Necesaj programoj: subtekstilo, eventuale tradukilo.

Avantaĝoj kaj malavantaĝoj[redakti]

Ekzistanta subtitoldosiero ŝparas la laboron de taktigo. Ĝi provizas la jam registritajn tempojn kaj replikojn, kiujn oni nur traduku. Ideale ĝi estu en la originala lingvo de la filmo, sed malgraŭ la reala bezono por surduloj, tiaj disponigoj de la filmotesktoj malabundas.

Manke de originala teksto oni do elektu ekzistantajn subtitolojn en alia lingvo, kiun oni iom scias. La laboro konsistas en anstataŭigo de la fremdaj replikoj per la esperantaj, do en tradukado.

Malavantaĝo de ĉi metodo estas, ke oni ricevas la dividon de replikoj elektitan por alia lingvo kun foje pli longaj, foje pli mallongaj enhavoj ol la cellingvo. Oni do kalkulu kun la neceso retuŝi iujn tempomarkojn kaj dividi aŭ krei kelkajn replikojn.

Metodo[redakti]

1e - Oni elŝutas la fremdlingvan subtitol-dosieron.

2e - Oni kontrolas, ĉu la elektita dosiero ne estas tro neglekte farita, kun forgeso de iuj replikoj, de skribitaj tekstoj, de kantoj, aŭ kun malĝustaj tempoj; ofte en grandaj interretaj subtitol-kolektejoj pluraj samlingvaj subtitoldosieroj por sama filmo estas troveblaj, kio lasas ŝancon, ke oni trovos iun pli kompletan.

3e - Se la formo de la subtitoloj simplas (precipe SRT) oni eventuale uzas aŭtomatan tradukilon por ricevi krudan tradukon.

4e - Oni tradukas aŭ poluras la krudan tradukon, ne zorgante pri la filmo, lasante atentigojn ĉe replikoj, kiuj ne kompreneblas sen la bildoj.

5e - Oni kompletigas kaj korektas la tradukon, uzante subtekstilon kaj spektante la filmon.

Rekta traduko aŭ aŭtomata traduko?[redakti]

La ĝis nun malalta kvalito de aŭtomata traduko ne tro ĝenas, ĉar filmodialogoj ĝenerale konsistas el mallongaj, gramatike simplaj frazoj. La rompo de unu frazo en plurajn replikojn tamen konfuzas la tradukilojn, kiuj tiam rigardas ilin apartaj frazoj kaj ne bone analizas la gramatikajn fraz-rolojn.

Ĉiuokaze la krudan tradukon oni devas poluri, sed oni povas kalkuli kun gajno de tempo.

Redakto-programoj[redakti]

Subtitolojn en simpla formo, ekzemple en SRT, oni teorie povas redakti per ordinara redaktilo, prefere tiam kun kapablo por Unikodo (do ĉapelaj literoj) kaj esperanta literumilo. Tamen la eventuala korekto de tempomarkoj, la disigo aŭ kunigo de replikoj montriĝos pezaj. Tial subtekstiloj helpas eĉ kiam oni reuzas alilingvan dosieron.

Kreado de subtitoloj rekte laŭ filmo[redakti]

Per ĉi tiu metodo oni oni kreas subtitolojn, disponante nur pri la filmo, kiu prezentiĝu en formatoj AVI, MPG, VMW aŭ ASF.

Necesaj programoj: VirtualDub, Medusa Subtitling Station kaj UniRed (vidu la ligilojn).

Apartigi la sontrakon per VirtualDub[redakti]

Dekomence necesas eligi sonotrakon el filmo, al kiu oni intencas krei subtitolon, kaj konservi ĝin kiel apartan dosieron. Por tio oni malfermu la dosieron de filmo en VirtualDub kaj elektu opcion Audio >> Full processing mode. Poste oni elektu Audio >> Conversion. En la aperinta fenestreto oni povas ŝanĝi karakterizojn de la eligota sonotrako, speciale, igi ĝin malpli granda. Tamen, ne estas rekomendinde fari tion, ĉar tiuokaze mallaŭtaj replikoj povas fariĝi neaŭdeblaj. Se la sonotrako estas multkanala, oni marku opcion Mono. Por eligi la sonotrakon oni elektu File >> Save WAW kaj konservu la sonotrakon en ajnan dosierujon.

Malfermi per Medusa kaj agordi[redakti]

Post kiam la sonotrako estas eligita, oni malfermu ĝin en programo Medusa Subtitling Station (Audio >> Open.....), fermu la aperintan fenestreton kaj atendu ĝis kiam la sonotrako alŝutiĝos. Se oni elektis opcion Mono dum eligado, do necesas marki Audio >> Visualization >> Both channels por ke la sonotrako estiĝu videbla en ĝia fenestro.

Post tio oni elektu karakterizojn por la kreotaj subtitoloj. Programo Medusa Subtitling Station kreas subtitolojn en formato ASS (Advanced Subtitle Standard). Ĉi tiu formato estas tre oportuna, ĉar ĝi havas multajn opciojn, kiuj ebligas ŝanĝi litertipon kaj grandon de subtitoloj, ilian pozicion sur ekrano k.t.p. Por agordi karakterizojn oni iru Manage >> Styles... Malfermiĝos fenestreto "Styles Manager", disigita je du partoj. En la maldekstra parto ("Local Styles") troviĝas biblioteko de stiloj por subtitoloj. En la dekstra parto ("Current Script Styles") troviĝas stiloj, aplikeblaj al la kreataj ĉi-momente subtitoloj. Oni povas movi la stilojn el unu parto en alian, kopii kaj forigi ilin.

Ĉiu dosiero de subtitoloj, kiu estas kreota en la programo, havas stilon nomatan "Default". Estas preferinde, ke ĉefa stilo de kreataj subtitoloj nomiĝu "Default", ĉar alikaze povas aperi problemoj en funkciado de la programo. Tial oni povas sekvi du vojojn: aŭ krei stilon sub nomo "Default" en la biblioteko de stiloj kaj anstataŭigi per ĝi la antaŭan stilon, komencante krei novan subtitol-dosieron, aŭ simple redakti jam ekzistantan stilon "Default" por ĝi havu bezonatajn karakterizojn.

Por redakti karakterizojn de stilo oni musklaku ĝin dufoje - malfermiĝos fenestreto "Style Editor". Ĉefaj karakterizoj de stilo estas: Font (litertipo), grando, Bold (dika litertipo), Italic (obkliva litertipo), Margins (distancoj de la randoj de ekrano) - Left (Maldekstra), Right (Dekstra) kaj Vert (Vertikala). El karakterizoj de koloroj pleje gravas "Primary" (koloro de literoj). Karakterizo "Screen Aligment" ebligas elekti pozicion de subtitoloj sur ekrano. Karakterizo "Border Style" ebligas krei nigran fonon por subtitoloj (opcio "Opaque Box"). Tio estas utila se, ekzemple, la subtitoligata filmo jam enhavas internajn subtitolojn kaj necesas montri la Esperantajn super ili.

La aŭtoro uzas jenajn karakterizojn por subtitoloj: litertipo Arial, grando 28, dika litertipo, vertikala distanco 50, la maldekstra kaj la dekstra distancoj estas 30. Preferinda koloro por literoj estas helflava, ĉar ĝi estas malpli kontrasta kaj pli facile legebla sur hela fono.

Ankaŭ gravas menuo Script >>> Word Wrapping. Ĝi ebligas elekti metodon, laŭ kiu subtitoloj estos dividataj je linioj dum montrado. Plej preferindas uzi opcion 2:No Wrapping, \n \N both breaks. Ĝi ŝaltas permanan dividon de subtitoloj. Por marki finon de linio servas kombino \n aŭ \N. Se oni uzas permanan dividon de linioj, do oni povos certi, ke la kreataj subtitoloj aspektos ĉiam same dum spektado en diversaj programoj.

Redakti per Medusa[redakti]

Por komenci krei subtitolojn oni klaku butonon [=> ("Play to end"). La indikilo ekmoviĝos laŭ la sonotrako. Kiam oni aŭdos replikon, oni haltigu la indikilon (butono II - "Stop playing"), marku komencon de la repliko per maldekstra musklako kaj finon de ĝi per dekstra musklako. Por precizigi limojn de la markita interspaco oni povas aŭskulti ĝin (pere butono [>] - "Play audio waveform selection") kaj movi la limojn per la kursoro (kun la premita maldekstra butono sur la muso). Poste oni tajpas tradukon de la repliko en la teksta fenestro kaj konservas ĝin per butono "Enter". Post tio aŭtomate markiĝos interspaco, kiu sekvas la konservitan replikon kaj estas samlonga al ĝi. Tio povas esti oportuna, se temas pri dialogo, en kiu replikoj sekvas unu la alian seninterrompe kaj estas pli-malpli egalaj. Tamen en praktiko tio realiĝas preskaŭ neniam. Tial post konservi la replikon oni denove klakas butonon [=> kaj aŭskultas la sonotrakon ĝis la sekva repliko k.t.p.

En malsupra parto de fenestro de la programo Medusa Subtitling Station ("Script") oni povas vidi kelk kolumnojn. Necesas speciale atentigi kolumnojn "Collisions" ("Kolizioj") kaj "Layer" ("Tavolo"). La unua indikas ĉu estas kolizioj de subtitoloj, t.e. okazoj, kiam subtitolo komenciĝas pli frue, ol finiĝas la antaŭa. Se tia kolizio estas, do en la kolumno aperas cifero "1" kaj la koliziinta subtitolo estiĝas ruĝa. Oni redaktu tempon de ĝi (elektinte ĝin kaj ŝanĝinte la tempon en fenestretoj en la dekstra parto de la programa fenestro). Kolumno "Tavolo" ebligas situigi subtitolojn sur diversaj tavoloj por ke ili estu demonstrataj samtempe sen kolizioj. Tio estas bezonata, ekzemple, en dokumentaj filmoj, kiam oni montras parolantan homon kaj samtempe sur la ekrano aperas subtitolo kun liaj nomo kaj posteno. Tiuokaze oni tajpas "1" en fenestreto "Layer" (ĝi situas en maldekstra parto de la programa fenestro). La koncernata subtitolo situos sur alia tavolo kaj ne estos efikata de la subtitoloj de replikoj. Kompreneble, ankaŭ necesas krei apartan stilon pro tiaj subtitoloj, por ke ili situu pli alte, ol tiuj de replikoj.

Post krei subtitolojn por replikoj, oni devas krei subtitolojn por komencaj kaj finaj titoloj de la filmo, kaj por ĉiuj skribaĵoj, kiuj aperas en ĝi. Por tio oni alŝutu en programon Medusa la videodosieron de la filmo (Video >>> Open...) kaj premu butonon Video Mode. Post tiam oni komencu spekti la filmon en la filma fenestreto de la programo.

Kiam aperas skribaĵo, oni haltigu la filmon kaj trovu precizan tempon de ĝia apero. Por tio servas butonetoj < kaj > ĉe ambaŭ finaĵoj de la indikila bendo sub la filma fenestreto. Musklakante ilin, oni moviĝas po-bilde antaŭen kaj reen. Trovinte aperon de skribaĵo, oni musklaku butonon [<, markante komencon de subtitolo, tajpu tradukon de ĝi, trovu ĝian finon, markinte ĝin per butono >], kaj konservu la subtitolon.

Ĉapeligi literojn per Unired[redakti]

Programo Medusa kapablas krei subtitolojn nur en ANSI kodo, kio signifas, ke oni devas uzi surogatan sistemon por ili kaj poste transformi ilin en ĉapelitajn literojn. Por fari tion, oni tajpu subtitolojn en la x-skribo. Post kiam la subtitol-dosiero estos preparita, oni malfermu ĝin en Bloknoto kaj konservu en formato Unikodo sub sama titolo.

Post konservi ĝin en Unikodo, oni malfermu ĝin en UniRed kaj iru Dosiero >>> Atribuoj.... En aperinta fenestreto oni elektu opcion X-skribo en menuo "Surogato". La literoj kun iksoj estos aŭtomate transformitaj en ĉapelitajn literojn. Post tio oni iru Dosiero >>> Konservi kiel..., en la aperinta fenestreto elektu - (streketon) en menuo "Surogato" kaj konservu la dosieron. En ĝia dosierujo ankaŭ aperos samnoma dosiero kun finaĵo .-as. Ĝi ne estas bezonata kaj oni tuj forigu ĝin.

Rezulte de ĉi tiuj operacioj oni havos dosieron de subtitoloj kun ĉapeloj.

Kiel enkodigi subtitolojn en AVI-dosieron[redakti]

(redaktota)

Spektado de filmo kun eksteraj subtitoloj[redakti]

Kelkaj programoj montras eksterajn subtitolojn dum spektado de filmo.

Per Media Player Classic[redakti]

Media Player Classic estas senpaga. En ĝi oni ludigu la filmon, iru al File >>> Load Subtitle aŭ uzu klavkombinon Ctrl+L, trovu la dosierujon, kiu enhavas la subtitolan dosieron kaj malfermu ĝin.

Per VLC media player[redakti]

VLC media player estas senpaga. Ĝi akceptas subtitolojn tra Video >>> Subtitles track. Oni ankaŭ povas ludigi la filmon kaj surglitigi la subtitolan dosieron. La trovo de la subtitola dosiero iĝas aŭtomata, se ĉi tiu havas nomon similan al la nomo de la film-dosiero kaj estas en la sama dosierujo.

VLC media player akceptas subtitolajn dosierojn kun ĉapelaj literoj en utf8 kaj utf16.

Kiel enmeti subtitolojn en lumdiskon[redakti]

(redaktota)

Taskoj kaj rimedoj: utilaj ligiloj[redakti]

Spekto de filmoj en esperanto[redakti]

Spekto de enretaj filmetoj esperantaj aŭ subtitoligitaj[redakti]
Spekto de filmoj: filmludiloj[redakti]
Elŝuto de esperantaj subtitoloj[redakti]

El esperantaj retejoj:

El ĉiulingvaj retejoj:

Kreo de subtitoloj[redakti]

Kreo de subtitoloj rekte en la reto[redakti]
Elŝuto de filmetoj: elŝutiloj[redakti]

Elŝuto de interreta filmeto el ekzemple VimeoYoutube eblas per:

Al elŝuta retejo oni donas la retadreson de la filmeto kaj ĝi proponas la elŝuton. Retumilaj kromprogramoj post instalo aldonas vinjeton en la paĝo de la filmeto aŭ havas propran butonon en la retumilo, per kiu oni lanĉas la elŝuton.

Film-retejoj penas bari la funkciadon de elŝutiloj. Elŝutiloj penas superponti la barojn de filmretejoj. Tial oni konstatas laŭ la tempo, ke la efiko de iu aŭ alia elŝutilo rilate al iu aŭ alia retejo varias.

Redakto de subtitoloj: subtekstiloj[redakti]

Ekzistas komercaj subtekstiloj kaj multaj projektoj de liberaj programaroj. La sekva tabelo listigas kelkajn senpagajn erojn.

linuksa makintoŝa vindoza en Esperanto unikod-pova kondiĉoj
Aegisub Debian/Ubuntu OS X jes ne jes libera
Medusa - subtitling solutions ne ne win32 ne ne GPL2
SubtitleEdit ne ne jes ne jes libera
Subtitle Editor en GTK ? ne ne ? GPL3
Subtitle Workshop ? ? ? ne ? libera
Traduko de fremdaj subtitoloj: tradukiloj[redakti]

Enretaj tradukiloj kun libera uzo estas:

Se oni uzas la SRT-formon de subtitoloj, oni povas ĝin rekte alglui en la tekstujon de iu el tiuj tradukiloj, kaj oni ricevas krudan tradukon. Apertium forigas la kursivigojn (<i>...</i>), Guglo mallongigas la sagojn de SRT (--> iĝas ->), kion oni devas postkorekti.

Ankaŭ ekzistas:

  • Gramtrans kiu efikas sed liberan uzon limigas al kelkaj frazoj
  • Traduku.net kiu tradukas iom laŭvorte.
Unikoda redakto kaj literumkontrolo[redakti]

Unired provizas la kutiman uzon de iks-klavo (x) por ĉapelaj literoj: cx --> ĉ, ktp. Ĝi plie estas agordebla por unikodaj signoj ĝenerale. En la taŭga ĉapitro de Opcioj >>> subst.ini oni povas ekzemple enmeti la klavkombinojn:

  • ‚* = „
  • ‛* = ‟
  • ,* = ‚
  • '* = ‛
  • <* = ‹
  • >* = ›
  • ‹* = «
  • ›* = »
  • (* = ♪
  • )* = ♫
  • {* = ☎
  • }* = ☏

kaj tiel oni simple klavos malsuper-signon kaj steleton (<*) kaj aŭtomate ricevos unuopan pintan citilon (‹), malsuper-signon kaj du steletojn kaj aŭtomate ricevos duoblan pintan citilon («), kaj simile pri ceteraj signoj.

Unired enhavas ankaŭ esperantan literumilon. En la ilbreto sub la vinjeto "abc" oni elektu EsperantonEsperanton striktan kaj oni klavu F7.

Transkodado de filmoj: transkodiloj[redakti]
Prilaboro de filmoj: filmprilaboriloj[redakti]

Enkodigo de subtitoloj: enkodigiloj[redakti]

Terminaroj de kino kaj de subtitoloj[redakti]