Perfektiga Esperanto-Kurso

El Vikilibroj
(Alidirektita el Perfektiga Esperanto-kurso)

Perfektiga Esperanto-Kurso (PEK) estas, kiel diras la nomo, kurso por plibonigi/perfektigi la scion de Esperanto. Ĝi celas precipe bon(et)e parolantajn Esperantistojn, kiuj ne tute kontentas pri sia nivelo de Esperanto.

La ideo estas ke la uzantoj mem faru almenaŭ la ĉefan parton de la laboro. Ili scias kio mankas al ili, kaj pri kio ili ne certas, pri kio ili eraras. Sed kompreneble ankaŭ la helpo kaj apogo de spertuloj en la movado tre bonvenatas kaj necesas.

La projekto estas ankoraŭ nur en sia eka fazo, sed kun via agado kaj intereso, ĝi certe estos tre utila ilo por ĉiuj uzontoj.

Ĉar multaj kontribuantoj bezonas perfektigan kurson, ilia lingvaĵo povas esti iom fuŝoplena. Kaj ankaŭ ĉar tie ĉi la ĝusteco de la lingvaĵo pli ol aliloke gravas, indas ke aliaj personoj korektu la enhavon kaj la lingvaĵon. Pro tio, ni havas sistemon por diri ke paĝo estas korektita/validigita, laŭ la opinio de iu, kiu opinias sin mem taŭga por tiu tasko! Kompreneble, ĉiuj rajtas korekti, aldoni ktp, sed ni petas ke vi nur indiku viajn korektigajn ŝanĝojn de iu paĝo se vi vere opinias ĝin tute senerara.

Ĉiuj paĝoj havu la vorton "(ne-korektita)" tuj sub la titolo. Kiam iu estos korektinta eventualajn korektindaĵojn, tiu persono tutsimple forigu "ne-"! Sed se vi poste aldonas/ŝanĝas la paĝon sufiĉe multe, bv. reskribi "ne-", krom se vi tute fidas je via korekteco en E-o!

Eroj de PEK[redakti]

Aldonigu punktojn[redakti]

Se vi volas aldoni/scii ion, sed ne mem kapablas verki pri tio, metu ĉi tie viajn demandojn

Utilaj Vikipediaj paĝoj[redakti]

Eksteraj ligoj[redakti]