Finu la strofojn!

El Vikilibroj

Finu la strofojn! fare de Mastro Jano

Vinbermonto pluvon sorbas,
akvo en ĝi ion solvas
kaj aperas sur deklivo,
ĝin enhavas frukto, vino.
Gustumu do tiun vinon,
divenu la solvon, finon!
Tio estas lastajn rimojn,
la sekvantajn strofo-finojn.
          1.
Ne estas ĝi apropatrin',
ĝi favoras al la mastrin’;
travivas ĝi duonjarojn,
konsumante nur herbaĉojn,
ne forgesu oni fakton,
ke produktas dolĉan lakton,
dume ankaau idojn nutras,
bonan sterkon plus produktas.
Se malvarmas la sezono,
malpliiĝas la favoro;
ĝi konsumas kolektaĵon,
formanĝas la fojnostakon,
salon, grenon ĝi bezonas,
dume lakton, malpli donas.
Kurta estus apropatrin’,
do ĝi estas …
      2.
Aĉeteblas multaj tipoj,
vokas per ĝi la amikoj.
Se funkcias ĝi sen drato,
vi kunportas ĝin, sur strato, 
havas lokon en manplato,
vibre, au nur per sonoj,
signas vokon de personoj.
Ili estas …

         3.
La rondformaj estas eroj,
la pli grandaj jam paperoj. 
Falsa estas la rekono,
ke ĝi estas mem la bono,
ĝenerale uzas homo,
je ricevo kaj je dono,
mankas al vi ĝi, la ... 


   Mankas al ĝi la  rekono,              
   ne estas ĝi telefono.     
   Ne funkcias  ĝi per plako,
   ja ni havas ĝin en kapo.
   Tamen portas ĝi mesaĝojn,
   espereble ankau saĝojn.
   Ke aperu ĝi belsone,
   nun atentas mi persone.
Por parigi kun la mono;
same estas en ĝi bono,		                                
ju pli uzas ĝin la homo,             
des pli kreskas la valoro.                      
El la mensoj pensojn peras,
sur papero ĝi aperas.
Sonu gaje nia kanto,           
vivu lingvo Esperanto!
      4.  
Ĝian nomon misdisigas,
la du vortojn mi difinas:
Ĉu ĝi estus kruda fi’so,
eble dungas ĝin ofico,
havas taskon, serĉi fiŝon
kaj aresti la banditon?
Ne surhavas mildan ŝercon,
ĝi reklamas  pelon, serĉon.
Eble fiŝo,sed ne kruda fiŝo,
estas tia ...      


            5.
   Ĝia vosto estas rata,
   la hararo purigata,
   ĉar sin bani ĝi tre ŝatas,
   poste harojn zorge gratas.
   Kion havas tranĉi kanon,
   tio signas sian sanon.
   Ne toleras ĝi muzikon,
   tamen ludas harmonikon,
   kiam manĝas maizingojn,
   tiam uzas siajn fingrojn.
   Dion idoj gloras danke,
   ĉar mampintojn trovas flanke. 
   Akvo, se ne havas ondojn,
   ne kovras la lakto-fontojn.
   Certe ĝi ne estas lojto,
   tia besto estas...      
        6. 
Ĝia hauto estas skvama,
la koloro ŝajnas svaga.
Ĝi la mondon vidas ronda.
Ĝia lango estas longa.
Se etendas ĝi la langon, 
ne supozu moka vangon! 
Ĝi ne mokas, ne provokas,
nur la predon kapti volas.
Tiel ĝia nom’ naskiĝis,
nom’ de bestoj kunfandiĝis,
unu estas ŝip’ dezerta,
la alia reĝo besta.
Ne kukurbo kaj ne melono,
ja ĝi estas ...      
        7.
Ĝi signifas kur-persiston,
granda, kadras gajon, triston,
travidebla, bremsas vidon
kaj sen truoj, kovras ion:
internon de ĉambro,
kaŝindan sur strando.
Rulu ĝin, ĝi ne kurtino, 
tio estas ja ... 
      8.
    Ĝin rigardu tra lupeo,
    malkaŝiĝos ties belo,
    ĉe vango, ĝi froste pikas,
    sunbrilo ĝin malamikas,
    vintra vent' ĝin ofte pelas,
    de manpren'  ĝi malaperas.
    Tia ero en aero
    velas blinde kaj sen celo,
    pro pezeto iom sinkas,
    post degelo tero trinkas.
    Rimas  nom' al reĝa floto,
    ĝi estas la  ...
         9.
Eco de la ar' de eroj,
estas reĝa la konkeroj,
ne novigas landokartojn, 
sed konkeras landopartojn.    
Ankau la tut' de maro
estas vere guto-aro.
Do ne estas  jam eraro,
simple nomi ĝin er-aro.
Ne estas li blanka reĝo,
ĝia nomo estas ...   
        10.
Tasko estas, Esperanta
kaj mi estas esperanta,
mi ĝin solvos kelk-procente,
de ĝia grav’ sendepende.
Logas al si pezajn kapojn,
plenskribigi la kvadratojn,
sencon havus ĝi egale,
normale kaj vertikale,
sed mi lasis, kun rezigno,
-malfacila . . .
        11.
Ilin havas kelkaj kluboj,
ne la verajn, nur el fumoj.
Uzu vian fantazion,
ili povas formi ĉion:
mildan gregon, - blankaj ŝafoj,
ardan tegon, - varmaj   lafoj!
La koleraj fulme pafas
kaj kunulojn ofte trafas.
La vundito, se tre larmas,
la sturnaro ne plu svarmas.
Ili estas do ne ruboj,
povas esti nur la ……
        12.
Ĉie estas sur la tero,
sub la fundo, en aero.
Sen ĝi, ni ne povus vivi,
en tre granda povus drivi.
Estas grava la demando,
kiel uzas ĝin la lando.
Ne estas ĝi alergio,
ĝi estas la  ….
        13.
Ĝenerale loĝas alte,
pro danĝero krias rajte.
Ĝi vokas al manĝo-rito,
gratulas al sunzenito.
En kion vin ĝi atendas,
en tio ĝi supre pendas,
kiam sole por vi sonos,
tiam vin jam ne konsolos,
ne estos la sono rido,
ĝi estas la  …..
        14.
Interese fabrikiĝis,
per mergado ĝi dikiĝis,
al romano iam helpis,
dum legado tute velkis.
Povas esti ornamaĵo,
precipe per flagretado,
ĝi gradigas emocion,
ronde, ankau empation, 
sed ne estas ĝi rondelo,
ja ĝi estas la  …
       
        15.
Oni uzas ĝin multflanke
kaj facile ĝin  havante;
-ĝiaj paroj, -ĝiaj eroj,
tie estas en morteroj,
-tria, por la miraj vidoj,
ĝin enhavas piramidoj,
-ankau havas muropartoj,
-prilaboras certaj artoj,
-vojofundo eble kuba,
-vojorando eble gruza,
ambau estas do pavimoj,
-signe staras ĉe landlimoj,
-povas esti ankau guto,
-staras baze ĝi angulo,
-povas flui kiel lafo,
-ankau flugas ĝi en pafo
kaj ne temas nun pri trafo,
-estas lok’ de epitafo,
-ĝi damaĝas en la galo,
-konstruiĝas al koralo,
-suplementas ĝi fajrilon,
-pli valora havas brilon,
-ekzistas jam famaj, -sankta,
- ankau grenojn muelanta,
-ĝi nomiĝas jam infera,
-ĉu aera,  la ĉiela?,
falas kiel meteoro,
-staras ies je memoro,
-vaga ulo strate kriis,
per ĝi ilojn li akrigis,
-el ĝi ilojn tajlis homo,
-roka groto, estis domo,
-venas plus en vorto-rondon,
kiuj signas vojo-longon
-kaj nun estu antaulasta,
kiam rolo nur balasta,
-akvo multajn longe rulas,
 la apudaj ĝin poluras,
ĝi troviĝas en betono,
nomo estas simple . . .
       16.
Ĝian vojon io baras,
ĝi kolorojn tiam faras,
incidas dum ok minutoj,
disiĝas en rosogutoj,
gutoj grizas en krepusko,
nun irizas herba lustro.
Spegulas sen zumo, luno,
faskegon de …                   
       17.

-Material’ el naturo, 
-nomo estas de kulturo,
-por la skribo estas gipsa,
la kulturo antau Krista,
-ankau estas ĝi epoko,
tion scias geologo,
spuron lasas sur tabulo,
-estas nomo de insulo,
-oni signas plus per vaksa,
kiel estu aĵ' ampleksa,
ke fariĝu aĵ'  ĝis preto,
ĝia nomo estas …
      18.
Ĉu vi konas laborulon,
kiu semas neĝborulon?
Oni povas scii tion;
alte taksas ĝi socion,
estingas per ŝpruc' fajreton,
ne teksas por ĉaso reton.
Ne estas tem’ de Kroniko
diligento de … 
     19.
Lau supozo, sed science
ĝi ekzistas grandprocente,
kauzas ĝi ekspansion,
rapidige kauzas tion.
Nur tiu ĉi fenomeno
atestas pri ĝia vero,
sed malvera eble tio
ĝi malhela  . . .
     20.
Malgraŭ, ke havas poŝon,
tage uzas ĝi la buŝon.
Se heltage regas varmo,
predoj pretas jam je svarmo,
iradi jam vigle povas,
ĝi la langon kribre movas,
havas dentojn superflue ,
kaptas predojn lang-alglue. 
Ĝia lang' ne estas fluto,
predojn portas ĝi al gluto,
Estu mi nun kroniko-tranĉulo,
ĝi 'stas poŝa  . . .