Enkonduko pri xymatrix/Preterpasanta sago

El Vikilibroj

Sagoj : Preterpasanta sago[redakti]

Per speciale komandita kurbiĝo estas eble konduki sagon inter kaj preter la elementoj de l'tabelo.

Baza sintakso[redakti]

Simpla ekzemplo[redakti]

\xymatrix{
A \ar `r[d] [d]\\
E
}

Tiu kodo produktas :

Klarigoj de tiu ekzemplo[redakti]
1. La kurbigado : `r[d][redakti]

1. 1. Oni unue tajpu la kurbigan komandon :

  • ĝi estas la malapostrofo (‘) laŭ la manlibro (Unikode : 8216 laŭ la dekuma nombrosistemo, 2018 laŭ la deksesuma nombrosistemo ; akirebla per ALT+0145 per Vindozo) : sed, strange, tiu signo ne funkcias kiel komando sur la Vindozaj komputiloj ;
  • sur la Vindozaj komputiloj, ĝi estas la signo ` (en Unikodo kaj ANSI : 96 laŭ la dekuma nombrosistemo, 60 laŭ la deksesuma nombrosistemo ; nome : liva korno), kiu normale servas kiel supersigno (à, è, ì, ktp.).

Tiu komando produktas kurbiĝon kun radio de 10pt (10 TeXaj punktoj).

1. 2. Poste oni indiku la deiran direkton de la kurbo. La deira direkto povas esti u, d, l, r, ul, dl, ur, dr, laŭ la skemo :

La kurbo konsistas el tri partoj : unu rekta streko, kiu iras laŭ tiu deira direkto, unu kvarona cirklo, unu rekta streko, kiu iras al la celo (laŭ direkto, kiun ni povas nomi la elira direkto de la kurbo).

1. 3. Fine oni indiku la celon laŭ la kutima maniero. Ĉiuj celindikaj manieroj estas eblaj.

2. La fina parto de la sago : [d][redakti]

Oni ĉiam devas aldoni la finan parton de la sago kvazaŭ temus pri normala sago pafita el la deira elemento.

Klarigaj skemoj :[redakti]
1 2 3
Kodo \xymatrix{
A \ar @{-} `ur[d] [d]\\
B
}
\xymatrix{
A \ar @{-} `r[d] [d]\\
B
}
\xymatrix{
A \ar @{-} `dr[d] [d]\\
B
}
Rezulto
Skemo

Rimarku, ke en la 3a kurbo la programo aŭtomate plilongigas la deiran kaj eliran strekojn, por ke la kvarona cirklo adaptiĝu al la donitaj direktoj. Tio povas esti fonto de surprizaj rezultoj !

Dua ekzemplo[redakti]

\xymatrix{
A \ar @{-} `r[d] `[dd] [dd]\\
B\\
C
}

Tiu kodo produktas :

En tiu ekzemplo ni aldonis la duan kurbigan komandon `[dd] por desegni duan kurbon. Por tiu dua kurbo ne necesas precizigi la deiran direkton, ĉar la programo aŭtomate kalkulas ĝin lŭ la elira direkto de la antaŭa kurbo.
Rimarku, kaj ne forgesu, la lastan celindikon, kiu utilas por konduki la sagon al la dezirata celo.

Tria ekzemplo[redakti]

\xymatrix{
A \ar @{-} `r[d] `dl[dd] [dd]\\
B\\
C
}

Tiu kodo produktas :

En tiu ekzemplo ni aldonis la deiran direkton dl al la dua kurbiga komando. La programo kalkulis la ĝustan lokon por meti inter la tabelelementoj A kaj C duan kvaronan cirklon, kies deira streko iru laŭ la direkto dl, kaj kies elira streko iru al C.

Ŝanĝo de radio[redakti]

Per la komando /4pt oni difinas la radion de la kurboj je 4 LaTeXaj punktoj. Kompreneble oni rajtas uzi iun ajn valoron kaj iun ajn mezurunuon de LaTeX.
Oni tajpu tiun komandon ĝuste post la kurbiga komando (aŭ post la deira direkto).
Tiu komando influas al ĉiuj postaj kurbiĝoj de la sago.

Ekzemplo :

\xymatrix{
A \ar @{-} `r/4pt[d] `[dd] [dd]\\
B\\
C
}

La rezulto estas :

Jen espereble klariga skemo :

Devigo de elira direkto[redakti]

Oni povas devigi la sagon atingi la celon laŭ donita direkto. Sed por fari tion, oni ankaŭ devas precizigi la sencon de la ĝiro.
Atentu : en tia situacio, la programo kalkulas mem la formon de la kurbiĝo, ne plu temas pri kvaronaj cirkloj.

Unua ekzemplo[redakti]

La sago venas de supre, dekstre el mia vidpunkto (maldekstre el la vidpunkto de la deira elemento), kaj mi volas, ke ĝi kurbiĝu dekstren (el sia vidpunkto) laŭ la elira direkto dl (ur laŭ la vidpunkto de la celata elemento).

Skeme :

La kodo estas :

\xymatrix{
A \ar @{-} `r/4pt[d] `_dl[dd] [dd]\\
B\\
C
}

Kaj la rezulto estas :

La komando _ signifas : kurbiĝu dekstren (laŭ via vidpunkto).
Poste, la indiko dl signifas, ke la kurbiĝo devas finiĝi laŭ la direkto dl.

Dua ekzemplo[redakti]

Ni faros nur unu ŝanĝeton : anstataŭ dekstren, la sago devos kurbiĝi maldekstren. La komando por tio estas ^ anstataŭ _.

La kodo estas :

\xymatrix{
A \ar @{-} `r/4pt[d] `^dl[dd] [dd]\\
B\\
C
}

Kaj la surpriza, sed tute logika, rezulto estas :

Etikedoj[redakti]

Oni povas aldoni etikedon apud ĉiu kurbiĝo.

Ekzemplo :

\xymatrix{
&&&&\\
A \ar @{-} `r/5pt[ur]^1 `[urrr]^2 `[rrr]^3 `[rrrr]^4 [rrrr]^5&&B&&C\\
}

Rezulte :

Antaŭa paĝo: Sagoj : Trapasanta sago Enhavtabelo Posta paĝo: Etikedoj