Enkonduko pri xymatrix/Surlinia diagramo

El Vikilibroj

Oni povas meti diagramon sur normala teksta linio, same kiel oni povas, en LaTeX, tajpi matematikaĵojn meze de teksto, kondiĉe ke la matematikaĵoj staru inter $ kaj $.

Por aperigi diagramon sur linio, oni povas ankaŭ tajpi la signojn $ antaŭ \xymatrix{ kaj post la lasta }. Tio ne estas devigata, sed la nivelado kun la linio estas pli bela.
Sed nepre oni devas tajpi la kodon @1 inter \xymatrix kaj la unua {.

Jen simpla ekzemplo :

\paragraph{}
Se vi tajpas $\xymatrix@1{A \ar @/^/ [r] \ar @/_/ [r]& B}$ meze de teksto, la rezulto estas bona

La rezulto estas :

Por pli granda diagramo, ĉar oni estas en la matematika modo, oni rajtas uzi la matematikajn makroojn, ekzemple :

\paragraph{}
La diagramo $\left(\vcenter{\xymatrix@1{A \ar @/^/ [r] \ar @/_/ [r]& B\\C&D}}\right)$ estas sur la linio.

Tio faras :