Lernolibro pri Rubeno/Unuaj paŝoj

El Vikilibroj

Unuaj paŝoj[redakti]

Ni komencas studi Rubenon per Interaga Rubena ŝelo (irb). Startigu terminalon (konzolon) kaj klavu:

  • Por Linukso: irb --simple-prompt
  • Por Vindozo: C:\vojo\al\rubeno\ruby.exe irb --simple-prompt

Certiĝu, ke *irb* funkcias.

Rubeno kiel kalkulilo[redakti]

En la plej simpla nivelo vi povas uzi Rubenon kiel kalkulilon. Provu tion:

irb --simple-prompt
>> 1 + 2
=> 3
>> 4 - 3
=> 1

Rubeno komprenas ĉiujn bazajn aritmetikajn operatorojn:

SimboloSenco
+ adicio
- subtraho
* multipliko
/ divido

Por eliri el irb, tajpu exit.

Ludu tiel dum iom da tempo. Provu tion:

>> 3 * 2
=> 6
>> 4 / 2
=> 2
>> 3 - 5
=> -2
>> 3 / 2

Atentu la dividon 3 / 2. Kio okazis? Rubeno konas du nombrajn klasojn:

Entjeroj (ekzemple: 55; -13; 7; sen punkto). Glitpunktaj nombroj (ekzemple: 2.3; 2.0; 13.1307; punkto ĉeestas).

Nombroj en Rubeno[redakti]

Entjeroj[redakti]

Entjeroj (angle:integer) estas numeroj kiel 1, 2, -5, k.t.p.

3/2 estas 1.5, sed tiu nombro ne estas entjero, tial Rubeno eligis 1.

Glitpunktaj nombroj[redakti]

Glitpunktaj nombroj (angle:float) estas nombroj kun decimalaj frakcioj: 3.14, 1.5, 3.0, ktp. Se vi operacias per glitpunktaj nombroj - Rubeno eligas la glitpunktajn rezultojn:

>> 3.0 / 2.0
=> 1.5

Aliaj operatoroj[redakti]

Antaŭ ol ni finos tiun ĉi ĉapitron, ni rigardu du aliajn operatorojn:

SimboloSenco
** Potencigo
 % Resto (de divido)

>> 3 ** 2
=> 9
>> 5 % 2
=> 1
>> 5.1 % 2
=> 1.1

Vidu, kiel resto '%' kondutas kun glitpunktaj nombroj. En ĉi tiu ekzemplo, dividi 5.1 per 2 rezultigas 2, kaj la resto estos 1.1.

Tre grandaj kaj tre malgrandaj nombroj[redakti]

Rubeno estas bona ilo por laboro kun tre grandaj kaj tre malgrandaj nombroj. Supozu, ke vi volas konservi nombron 192349562563447.

Tiu nombro estas malfacile legebla. En Esperanto vi povas skribi tiel: "192'349'562'563'447". Rubeno uzas similajn disigilojn:

>> 192_349_562_563_447
=> 192349562563447

Kaj se vi volas skribi 17_000_000_000_000_000_000 aŭ 0.000_000_000_000_321? Kutime oni skribas tion tiel: 1.7 x 1019 kaj 3.21 x 10-13. Ankaŭ ĉi tie Rubeno provizas vin per alternativo:

>> granda = 1.7e19
=> 1.7e+19
>> malgranda = 3.21e-13
=> 3.21e-13

Ekzercoj[redakti]

  • Kiom da horoj enhavas jaro?
  • Kiom da sekundoj enhavas monato?
  • Kiom da sekundoj vi travivis?
  • Kiom estas 3.24 * ((34/2) - 54)/33.4 * 3.4?

Memoru, ke vi povas uzi krampojn.

Kiel vi pensas, kio okazos se vi kombinos entjerajn nombrojn kaj glitpunktajn nombrojn en unu esprimo? Provu kalkuli tion:

  • 3.0 / 2
  • 3 / 2.0
  • 4 ** 2.0
  • 4.1 % 2

Ĉu la rezulto estas entjera nombro aŭ glitpunkta nombro?

Sekvanta paĝo: Ĉenoj