Angla/Alfabeto kaj elparolo

El Vikilibroj

La angla alfabeto havas 26 literojn. Tiuj estas:

Aa, Bb, Cc, Dd, Ee, Ff, Gg, Hh, Ii, Jj, Kk, Ll, Mm, Nn, Oo, Pp, Qq, Rr, Ss, Tt, Uu, Vv, Xx, Yy, Zz.

Malsame al Esperanto, anglaj literoj ne ĉiam estas parolataj, kiel skribataj. La elparolo ofte ŝanĝas kiam kelkaj literoj metigis proksime aliaj. Tial ĉi, tiu ĉi lingvo estas ioma malfacila por lernantoj. Sed ne timu! Vi povas lerni la anglan elparolon per kelkaj reguloj.

Jen estas la proksimuma elparolo de individua literoj aŭ de komunaj grupoj de leteroj (angla litero kaj esperanta ekvivalenta interne citiloj):

  • A = "a", "ej", aŭ obskura vokalo ie inter "a" kaj "e"
  • B = "b"
  • C = "s" aŭ "k" (plej ofte "s" antaŭ "e" aŭ "i" kaj "k" antaŭ aliaj vokaloj, simile al ekzemple la Hispana aŭ la Franca)
  • Ch = "ĉ" (ankaŭ "k" en kelkaj vortoj, plejparte hebre- aŭ grekdevenaj, kaj preskaŭ ĉiam "k" se vorto komenciĝas per "sch")
  • D = "d"
  • E = "e", "i"
  • Ee = preskaŭ ĉiam "i"
  • F = "f"
  • G = "g", aŭ malofta "ĝ" (kiun sonon ĝi reprezentas dependas parte laŭ la vokalo, kiu sekvas, sed malpli facile konjekteble ol ĉe C)
  • H = "h"
  • I = "i", "aj"
  • J = "ĝ"
  • K = "k"
  • L = "l"
  • M = "m"
  • N = "n"
  • O = "o", "a"
  • P = "p"
  • Q = "k" aŭ "kŭ (kiam la 'Q' estas kun 'U')"
  • R = "r" (silenta post vokaloj en norma lingvo de Anglio, kaj ankaŭ en iuj dialektoj de Usono. Notu ankaŭ, ke ĝi iom malsimilas al kutima Esperanta "r"-sono, ke ĝi estas malpli frapa kaj pli glata.)
  • S = "s"
  • Sh = "ŝ"
  • T = "t"
  • Th = ne havas ekvivalenton esperantan; la elparolo estas inter "t" kaj "ĥ". Ĉi tiu elparolo estas kelkfoje konata kiel "interdenta elparolo", tio estas, oni prononcas ĝin per meti la langon inter la dentojn. La sama literkombino 'th' montras aŭ senvoĉan (kiel t) aŭ voĉan (kiel d) sonon, sed duopoj de vortoj, kiuj distingiĝas nur per tiu sondistingo maloftegas.
  • U = "u" aŭ "ju", aŭ en iuj vortoj vokalo ie inter "o" kaj "a"
  • V = "v"
  • W = "ŭ"
  • X = "ks", ("z" komence de vortoj, ekzemple "xylophone", prononce "zájlofon", signife "ksilofono")
  • Y = "j", aŭ "i" aŭ "aj" kiel vokalo
  • Z = "z"
  • Zh = "ĵ"

Ekzempla teksto en angla:

Angla: Hello! You will soon learn to read and speak a little English if you study this Wikibook. Good luck!

Elparolo proksimuma: Helo! Ju ŭil sun lern tu rid end spik a litel Ingliŝ if ju stadi dis Ŭíkibuk. Gud lak!

Traduko esperanta: Saluton! Vi baldaŭ lernos iomete legi kaj paroli angle se vi studos tiun ĉi Vikilibron. Bonŝancon!