Vikilibroj:Diskutejo

El Vikilibroj
(Alidirektita el Vikilibroj:Komunuma portalo)
Iri al: navigado, serĉi

vendredo la 25-a de aprilo, 2014

Bonvenon al la diskutejo de Vikilibroj!

Komentu
Diskutu
Komentu!
Jen loko por babili pri Vikilibroj.

Babilu ĉe #wikipedia-eo ! Babilu ĉe IRC-Kanalo pri Vikipedio #wikipedia-eo Arkivoj Esploru arkivojn de la diskutejo Aliĝu al WikiEO-l ! Aliĝu al la oficiala dissendolisto de Vikipedio: WikiEO-l

Unua diskuto[redakti]

Saluton al ĉiuj (?): mi vidas, ke estas jam libroj.

  1. Kelkaj enhavas kovrilon, kelkaj enhavas resumon de paĝoj, subpaĝoj de kelkaj estas faritaj per /, ... kion ni faras?
  2. Ĉu la libroj pri lingvoj nomiĝus "XXXX-a lingvo" pro formaleco?

Eble mi aldonas alian mesaĝon poste :) --→ Airon 08:16, 12. Aŭg 2010 (UTC)

[redakti]

Eo-logo por Vikilibroj

Karaj, dank'al Jafeluv, Vikilibroj nun havas Esperantan logo-bildon. Ĉu iu malkonsentas ke tiu logobildo estu uzata por la Esperanta Vikilibroj? Ĝi anstataŭigos la anglan logobildon (Wikibooks, supren maldekstren). CasteloBrancodiskuto 04:00, 6. Nov 2010 (UTC)

Peto ĉe Meta: 26171. CasteloBrancodiskuto 12:01, 30. Nov 2010 (UTC)
Farita Farita. CasteloBrancodiskuto 22:40, 30. Nov 2010 (UTC)

Permespeto por roboto: CasteloBot[redakti]

Mi estas administranto en eo.vikipedio, eo.wikinews, kaj pt.vikipedio, kies CasteloBot havas pli ol ses milojn da redaktoj. Ĝi povas helpi korekti artikolojn, ŝanĝi kategoriojn, ŝablonojn, k.t.p (laŭ decido de komunejo). Mi volas plibonigi kaj ampleksigi ĉi tiun projekton, ĉar ĝi estas grave rilataj al aliaj Esperantaj projektoj, kaj ĝi ŝajnas malpli uzata (aŭ granda) ol ĝi eblus. Mi faros kelkajn da redaktoj kiel provo. Dankon, CasteloBrancodiskuto 07:40, 24. Nov 2010 (UTC)

Farita Farita (mi ankaŭ erare -ĉar mi eraris pri projekto- igis Uzanto:Castelobranco adinistranto, kvankam vi ne petis. Ne malbona afero, ĉu ? ArnoLagrange 09:40, 1. Dec 2010 (UTC)

Vikinovaĵoj[redakti]

Wikinews-logo-eo.png
La 13-an de novembro, Vikinovaĵoj akiris propran lokon kaj estas lanĉita je http://eo.wikinews.org. Ĝi estas projekto de la Fondaĵo Vikimedio celanta provizi liberan novaĵretejon. La unua novaĵo en esperantlingva versio estis publikigita la 27-an de februaro 2010, ĉe Kovilo. Dum dek monatoj, la Lingva Komitato de Meta-Vikio diskutis kaj aprobis ke la projekto uzu sian propran subdomajnon.

Ni invitas vin kunlabori ankaŭ en tiu frata projekto de Vikilibroj. Ni invitas vin verki artikolojn por Vikinovaĵoj pri temoj, kiuj gravas al vi, interesas vin, aŭ laŭ via opinio, estas tro malkonataj en aliaj novaĵo-fontoj. Por lerni kiel verki artikolojn en Vikinovaĵoj, legu Vikinovaĵoj bezonas vin. Por babili aŭ opinii pri la projekto, vi povas uzi nian Redaktejon. Se vi serĉas fontojn de aktualaĵoj por helpi vin redakti novaĵojn, vi povas trovi kelkajn en Fontoj de novaĵoj. Vi ankaŭ povas kunlabori aldonante novajn fontojn al tiu paĝo, aŭ simple disvastigante la novaĵojn kun viaj geamikoj el la plejfamaj diskonigaj retpaĝaroj, uzante la butonaron kiu estas en ĉiuj novaĵartikoloj.

Estu bonvena al Vikinovaĵoj, la libera retgazeto! Amike, CasteloBrancodiskuto 00:37, 1. Dec 2010 (UTC)

La Eta Princo[redakti]

Mi ricevis retmesaĝon de Normand Fleury, nome de Kanada Esperanto-Asocio. Li asertas ke la teksto "La Eta Princo", estas kopirajtita. Tial, mi ĝin forigis. La diskuton mi forigos en unu semajno. Ankaŭ, aŭtoraj tekstoj ne taŭgas al Vikilibroj, sed al Vikifontaro, kiu akceptas nur liberajn tekstojn, same kiel Vikilibroj. CasteloBrancodiskuto 01:32, 21 Jun. 2011 (UTC)

Ŝablonoj de Babelo[redakti]

Bonvesperon ! Ĉu iu povus importi kelkajn babelŝablonojn al tiu ĉi projekto? Ni ial ne havas ilin nuntempe. Antaŭe dankon Tempodivalse 01:44, 7 Jul. 2011 (UTC)

Ŝablono:Ŝakdiagramo[redakti]

Saluton,ĉiuj!

Mi volus skribi vikilibron 'Ŝako'. Por tio mi bezonas uzi ŝablono:Ŝakdiagramo, kiu nunmomente ne funkcias. Do mi petas al tiu, kiu povas, aranĝi ĉi-tiun ŝablonon.--Kavalira 15:11, 8 Okt. 2011 (UTC)

Saluton, Kavalira. Mi ĵus riparis la ŝablonon. Ĝia kodigo estis malĝusta. Do vi metis kodon, kiu devus esti en la dokumento, en la ŝablonon. Tio ne povis funkcii. Amike --Tlustulimu 20:26, 20 Jan. 2012 (UTC)

Administranto-kandidatiĝo Kraŭs[redakti]

Saluton. Mi volas plibonigi Vikilibrojn. Mi movus netaŭgajn paĝojn al la ĝusta vikio aŭ foriĝus ilin. Ĉu iu kontraŭas? Kraŭs (diskuto) 02:28, 27 Apr. 2012 (UTC)

Por[redakti]

Kontraŭ[redakti]

Komentoj[redakti]

Vi ne bezonas administrantan statuson por tion fari. Simple metu {{forigu}}-n sur netaŭgajn paĝoj. CasteloBrancodiskuto 18:40, 27 Apr. 2012 (UTC)

Permespeto por roboto KuBOT[redakti]

  • funkciigisto: KuboF (diskuto)
  • laboro: alinomigado de paĝoj, korektado de sintakso, ŝanĝado de ŝablonoj kaj kategorioj, laŭ bezono kaj petoj ankaŭ aliaj
  • programaro: pywikipediabot

Mi jam funkciigas la roboton en la Esperanta Vikipedio, kie ĝi havas super 35 mil redaktoj. La ĉefa tasko por la roboto estos korektado de malnovaj maltaŭgaj nomoj de paĝoj al moderna, en ĉiu funkcianta Vikilibroj uzata, sistemo Nomo de libro/Nomo de ĉapitro. Unufoje mi tion faris permane kaj neniam plu mi tion emas sperti... --KuboF (diskuto) 19:20, 26 Nov. 2012 (UTC)

Nomo-skemo por libroj[redakti]

Mi vidas ĉi tie miksitajn kelkajn nomigajn skemojn, nome:

  1. Nomo de libro/Nomo de ĉapitro
  2. Nomo de libro:Nomo de ĉapitro
  3. Nomo de libro: Nomo de ĉapitro
  4. Nomo de ĉapitro

En ĉiuj evoluitaj Vikilibroj oni uzadas nur la unuan sistemon. Ĝi havas kelkajn avantaĝojn: tuj klaras al kiu libro apartenas la ĉapitro; la sistemo aŭtomate kreas ligilon (metitan tuj sub la titolo) al la baza paĝo, ĉi-kaze al la paĝo de libro. Ĉu ni faru iun oficialan rekomendon pri nomigado de ĉapitroj? Ĉu iu kontraŭas alinomigon al la sistemo Nomo de libro/Nomo de ĉapitro? --KuboF (diskuto) 14:32, 18 Dec. 2012 (UTC)

Se estas neniu kontraŭo mi komencos alinomigadi librojn laŭ la skemo Nomo de libro/Nomo de ĉapitro kaj aldonos tiun nomigskemon kiel oficialan rekomendon por Vikilibristoj. --KuboF (diskuto) 17:58, 20 Dec. 2012 (UTC)
Fakte nun mi eksciis ke ekz. Kuirlibro uzas sistemon Nomo de libro:Nomo de ĉapitro kiu multe pli taŭgas por memstara nomspaco. Laŭ komparo kun la angla Vikilibroj tie estas apartaj nomspacoj por kuirlibro kaj porinfanaj libroj. Infanlibroj ĉe ni ne funkcias sed ĉu krei nomspacon Kuirlibro? Estus strangegaĵo krei apartan nomspacon por ĉiu libro do mi preferas ne krei pli ol tri tiajn nomspacojn (nuntempe tio eblas nur por Kuirlibro). --KuboF (diskuto) 18:43, 20 Dec. 2012 (UTC)
Por solvo n° 1 --ArnoLagrange (diskuto) 21:29, 20 Dec. 2012 (UTC)

Peto pri forigo[redakti]

Bonvole forigu la paĝon Terminareto de la Krea Komunaĵo. La tradukado realiĝas enkadre de la retservo Transifex (www.transifex.com) kaj en ĝi ekzistas ankaŭ vortaro, kiu helpas rekte dum la laboro, aperigante helpajn tradukojn de unuopaj vortoj, ekzistantaj en la vortaro. Ĉar dum la laboro oni ofte bezonas la tradukojn en vortaro aktualigi kaj alimaniere adapti, mi decidiĝis transloki la vortaron tien, estus ja tre tempraba afero peni sinkronigi tiujn du vortarojn. Krome, mi pensas ke neniu uzis ĉi-tiean terminaron de la Krea Komunaĵo krom mi dum la tradukado. Antaŭdankante --Petrus Adamus (diskuto) 15:38, 27 Mar. 2013 (UTC)

Universal language selector[redakti]

Saluton,

Universala lingvo-elektilo (ULS) estis malaktivigita en ĉiuj vikioj de la Fondaĵo Vikimedio antaŭnelonge pro problemoj pri rendimento (Bugzilla: 46306). Ĝin nun eblas ŝalti post ensaluto. Vi povas ĝin aktivigi en Specialaĵo:Preferoj, kie vi elektu "Ebligi Universalan Lingvo.elektilon".

Tio signifas:

  • Pluraj vikioj nun estas kun malpli ol optimala subteno por sistem-nivela tiparo
  • la tiparo OpenDyslexic ne estas disponebla (fakte por Esperanto tute ne disponebla, sed ja mestas tio prizorgata (KuboF))
  • Ttt-bazitaj enig-metodaj redaktiloj ne estas disponeblaj (tuŝas ĉiujn uzantojn)
  • La traduka kromprogramo estas rompita por vikioj, kiuj uzas ĝin por tradukado de paĝoj
  • Vikidatumoj ne estas disponebla por ĵavaskripta API de ULS

Mi ne scias kiom rapide ĝi estos solvita, sed la espero estas, ke "frue". Se vi konas homojn aŭ projektojn kiuj estos tuŝitaj de tio ĉi, bonvolu kunhavigi la novaĵon. Whatamidoing (WMF) (diskuto) 19:03, 21 Jan. 2014 (UTC)

(tradukita de KuboF)