Vikilibroj:Enkonduko

El Vikilibroj
Iri al: navigado, serĉi

Tiu ĉi paĝo provas doni al vi koncize la plej gravajn informojn pri Vikilibroj.

[redakti] Principoj

Vikilibroj estas libera librejo. Libera signifas antaŭ ĉio, ke la tekstoj kaj multaj el la bildoj en ĝi estas liberaj verkoj, t.e. vi rajtas kopii tiajn tekstojn kaj bildojn kaj laŭplaĉe uzi ilin ŝanĝe aŭ senŝanĝe, komerce aŭ ne, kondiĉe ke via uzo estas konforma al la koncerna libera licenco.

Krom tio,

  • vi povas legi ĝin senpage, el la reto;
  • ne ekzistas firma redakcio, sed verkas nur volontuloj;
  • ĝi estas neŭtrala kaj sendependa.

Kiu rajtas kontribui? Ĉiu, kondiĉe, ke li aŭ ŝi respektas niajn regulojn. La plej gravaj reguloj estas:

  • Vikilibro estas librejo, ne forumo por babilado, politika propagandejo, blogo por personaj spertoj ktp.
  • Kondutu al aliaj vikilibristoj kun respekto.
  • Respektu la kopirajtajn leĝojn, ne simple prenu tekstojn de aliloke. (Do reformulu la frazojn por eviti problemojn.)

Vi rajtas kontribui sen registriĝo, tamen ni tre rekomendas registriĝon. Kiel registrita uzanto ("vikilibristo") vi havas pli da ebloj, kaj aliaj vikilibristoj povas pli bone komuniki ion al vi. Vi rajtas registriĝi sub pseŭdonimo, se vi deziras. Por kontribui vi povas laŭplaĉe:

  • korekti lingvajn erarojn aŭ tajperarojn
  • trovi pli bonan vortumon
  • pliampleksigi artikolojn
  • krei novajn artikolojn.

[redakti] Esperantlingva kaj aliaj vikipedioj

La Esperanto-vikipedio estis la 4-a plej granda vikipedio de majo 2002 ĝis januaro 2003. Ĝi poste restis la sesa post la angla, la germana, la franca, la pola kaj la sveda. Fine de 2008 ĝi havis la 22-an lokon inter la diverslingvaj versioj, kio supozeble restos dum iom da tempo. Nun (Majo 2012) ni havas 440 ĉapitrojn. Ankaŭ vidu ĉe la anglalingva listo de Vikilibroj. La Vikipedio estas grava por Esperantujo:

  • Ĝi estas jam nun bone uzebla por krei librojn
  • Ĝi helpas ellabori la fakan lingvon.
  • Ĝi ofte montras al alilingvaj vikipediistoj, ke koncerna libro ekzistas ankaŭ en Esperanto - ja Esperanto troviĝas oportune tuj post English en la listo "aliaj lingvoj".

[redakti] Vidu ankaŭ

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Komunumo
Printi/eksporti
Iloj