Drakulo/Ĉapitro 1

El Vikilibroj

Ĉapitro 1

Taglibro de Jonathan Harper (skribata stenografie)

‎3-a majo. Bistrico. – Eliris Munkeno je 8:35 ptm., je la 1-a de majo, alveninte Vienen frue la sekvan matenon; devis alveni je 6:46, sed la trajno malfruis je unu horo. Budapeŝto ŝajnas mirinda loko, laŭ ekvido el la trajno kaj malgranda ĉirkaŭmarŝo, kiun mi povis fari, inter la stratoj. Mi timis iri tre foren de la stacidomo, ĉar ni estis alvenintaj malfrue kaj foriros tiel proksimume al la ĝusta horo kiel eble. La impreso, kiun mi havis, estis ke ni eliris la Okcidenton kaj eniris la Orienton; la pli okcidenta de la grandiozaj pontoj trans la Danubo, kiu ĉi-tie estas noble larĝa kaj profunda, prenis nin inter la tradicioj de la turka rego.‎

Ni foriris je sufiĉe bona horo, kaj alvenis post la noktiĝo al Klaŭsenburgo1. Tie, mi haltis dum la nokto ĉe la „Hotel Royale“. Kiel posttagmanĝo, aŭ pli ĝuste, vespermanĝo, mi manĝis kokinaĵon kuiritan iel per kajena pipro, kiu estis ege bona sed tre soifiga. (notu: akiru la recepton por Minjo)‎ Mi demandis al la servisto, kaj li diris ke ĝi nomiĝas „paprika hendl”, kaj ĉar ĝi estas nacia plado, mi eblus havi ĝin ie ajn laŭ la Karpata Montaro. Mi trovis mian iometan scion de la germana tre utila, mi ja nescias kiel mi povus klopodi sen ĝi.‎

Estinte havinta iomon da tempo senokupa kiam en Londono, mi estis vizitinta la Britan Muzeon, kaj farinta traserĉon de la libroj kaj mapoj pritraktantaj Transilvanion; estis veninta al mi en la kapo ke iom da scio pri la lando nepre gravos dum trakto kun nobelo de tiu lando.‎Mi trovis la distrikton menciitan de li, en la forega oriento de la lando, ĝuste apud la landlimoj de tri ŝtatoj: Transilvanio, Moldavio, kaj Bukovino, en la mezo de la Karpata Montaro - unu el la pli sovaĝaj kaj malkonataj regionoj de Eŭropo. Mi ne povis ektrovi iun ajn mapon, aŭ verkon, kiu malkaŝas la ekzaktan lokon de la Kastelo Drakula, ĉar ne estas mapo de tiu lando kiun komparu kun nia propra ‎„Armegeografaraj Ekspertizaj Mapoj”; sed mi trovis ke la urbo Bistrico, poŝta urbo menciita de la Grafo, estas sufiĉe bone konata loko.‎ Mi enskribos tie iujn el miaj notoj, ĉar ili eble refreŝigos mian memoron kiam mi priparolos mian vojaĝon kun Minjo.

En la popolo de Transilvanio, estas kvar distingaj naciecoj: la Saksoj, en la suda, kaj miksinte kun ili la Valaĥoj kiu estas la idoj de la Dacianoj; la Madjaroj en la Okcidento,; kaj Ŝekelioj en la oriento kaj nordo. Mi estas iranta ĉe la ĉi-lasta, kiuj pretendas estis la idoj de Atilo kaj la Hunnoj. Tiu ja eblas, ĉar kiam la Madjaroj venkis tiun landon en la ‎11-a jarcento, ili trovas la Hunnojn koloniintajn tie. Mi legis, ke ĉiu konata superstiĉo en la mondo estas kunlokita en la regiono de la Karpataj Montaro, kvazaŭ tie estis la centro de kirlakvo de imagaĵo; se vera, tiu farigus eble mian vojaĝon tre interesa. (notu: me devas demandi al la Grafo tute pri ili.)‎

Mi ne estas dorminta bone, kvankvam mia lito estis sufiĉe komforta, ĉar mi spertis ĉiajn bizarajn sonĝojn. Estis hundo ekster mia fenestro, kiu eble rolis iel en tiu; aŭ eble estis la papriko, ĉar mi devis eltrinki ĉiom da akvo el mia karafo, kaj mi ankoraŭ soifis. Ĝis la mateno mi dormis kaj ekvekis min la daŭra frapado ĉe la pordo, do mi supozas ke mi dormegis tiam.‎Kiel matenmanĝo, mi manĝis pli da papriko, kaj ian kaĉon de maiza faruno, kiun ili diris esti nomata „mamaliga”, kaj melongelon farĉitan, tre bonega plado kiun ili nomas „impletata” (notu: akiru ankaŭ la recepton por ĉi-tiu.)‎Mi devis hastigi la matenmanĝo, ĉar la trajno eliris je iom antaŭ la 8-a, aŭ almenaŭ devis, ĉar post rapidinte al la stacidomo je 7:30 a.t.m. mi devis sidi en la vagono dum pli ol unu horo antaŭ ni komencis movi. Ŝajnas ke, ju pli oni movas orienten, des pli malakurata estas la trajnoj. Kiel devas esti‎ili en Ĥinio?‎

Dum la tuta tago ni ŝajnis pasumi trans lando plena je beleco ĉia. Foje ni vidis etajn‎arbojn aŭ kastelojn sur la pinto de krutaj montetoj, tiel kiel oni vidas en malnovaj meslibroj; foje ni‎kuris laŭ riveroj kaj riveretoj, kiu aspektis pro la larĝaj, ŝtonaj bordoj, kiel ili ofte inundiĝas. Ĉe ĉiu stacidomo, estis grupoj de homoj, foje homamasoj, kaj en ĉiaj vestaĵoj. Iuj estis tute kiel la kamparanoj hejme, aŭ tiuj, kiujn mi vidis transirante Francion kaj Germanion, kun mallongaj ĵaketoj kaj rundaj ĉapeloj, kaj hejmtekstitaj pantalonoj, sed aliaj estis tre pitoreskaj. La virinoj aspektis tre bele, krom se on proksimumus al ili, sed ili estis tre malordema‎ĉirkaŭ la talio. Ili ĉiuj havis plenajn blankajn ĉiajn manikojn, kaj la plimulto havis grandajn zonojn kun multo da stioj de io flugetanta post ili kiel la jupoj en la baleto, sed kompreneble estis subjupoj sub ili.‎La pli strangaj figuroj, kiujn ni vidis, estis la Slovakoj, kiuj estis pli barbaraj ol la aliaj, kun iliaj grandaj ĉapeloj de vakero, grandega malstriktaj, malpurblankaj pantalonoj, blanka ĉemisoj linaĵaj, kaj grandegaj pezaj ledaj zonoj, preskaŭ larĝa unu futon, ĉie najlizita per brasaj najloj. Ili surportis altajn botojn, iliaj pantalonoj enfaldite en ili, kaj ili havis longajn, nigrajn hararojn kaj dikajn lipharojn. Ili estas tre piktureskaj, sed ne aspektas invitaj. Sur sceno on dirus ilin tuj iu malnova bando de Orientaj banditoj. Ili tamen estas, oni diras al mi, tre sendanĝeraj kaj fakte mankante naturan sintrudon.‎

Jam estis malhele, post la noktiĝo, kiam ni ekalvenis al Bistrico, kiu estas interesa malnova loko. Trovante sin preskaŭ sur la landlimo - ĉar la montpasejo de Borgo dukas el tie en Bukovinon - kaj ĝi estas spertinta tre ŝturman eston, kaj certe vidigas la markojn de tiu. Antaŭ kvindek jaroj, okazis serio de egaj incendioj, kiuj faris teruran destruegon en kvin okazoj. En la komenco de la deksepa jarcento, ĝi subiris sieĝo de tri semajnoj ka perdis 13.000 homojn, la viktiman kiomon de milito mem helpis malsatego kaj malsanego.

La Grafo Drakulo instrukciis min iri al la Hotelo „Ora Korono“, kiun me trovis, je mia ravo, ĝisfunde malnovmoda, ĉar kompreneble mi volis vidi ĉion eblan de la manieroj de la lando. Evidentis, ke oni atendis min, ĉar kiam mi alproksimiĝis al la pordo mi renkontis gajaspektan maljunulinon en la kutima kamparana vestaĵo - blanka subvestaĵo kun longa, duobla antaŭtuko preskaŭ tro strikta por modesteco. Kiam mi venis proksimen ŝi riverencis kaj diris, „La Herro Brito?“‎„Jes,“ mi diris. „Johnathan Harker. “Ŝi ridetis, kaj donis iun mesaĝon al maljuna viro en blanka ĉemizo, kiu estis sekvinta ŝin al la pordo. Li foriris, sed tuj revenis kun leteron:‎

‎„Mia amiko. - bonvenon al la Karpatoj. Mi dezire antendas vin. Dormu bone ĉi-nokte. Morgaŭ je la tria diliĝenco ekiros al Bukovino; seĝo por vi estas gardata. Ĉe la montpasejo de Borgo, mia kaleŝo vin atendos kaj vin aldukos al mi. Mi esperas ke via vojaĝo el Londono estis feliĉa; kaj ke vi ĝuos vian viziton en mia bela lando. - via amiko, Drakulo.”‎

‎4-a de Majo. Mi trovis ke mia domproprietanto estis recivinta leteron de la grafo, instrukciante lin havigi por mi la plej bonan lokon en la kaleŝo; sed farinte demandojn pri detaloj li ŝajnis iome hezita, kaj pretekstis ne povi kompreni mian germanan. Tio ne eblis esti vera, ĉar ĝis nun, ĉiam li komprenis ĝin perfekte; almenaŭ, li respondis al miajn demandojn precise kvazaŭ li povas kompreni.‎Li kaj lia edzino, la maljunulino kiu salutis min, rigardis unu la alian per ia timigita maniero. Li murmuris ke la mono estis sendita en letero, kaj tiu estis ĉion, kiun li scias. Kiam mi demandis al li, se li konas Grafon Drakulon, kaj se li povas diri al mi ion pri lia kastelo, kaj li kaj lia edzino krucosignis kaj, dirante ke ili sciis tute nenion, simple rifuzis paroli plu. Estis tiel proksime al la ekira horo ke mi havis nenion tempon por demandi al iu ajn alia, ĉar estis tute tre misteria kaj neniel komfortiga.

Momentoj antaŭ ol foriri, la maljunulino venis al mia ĉambro kaj histerie diris:

„Ĉu vi devas iri? Ho! Juna Herro, ĉu vi devas iri? “ Ŝi estis en tiel ekcitata ŝtato, ke ŝi ŝajne perdis ŝian tenon de tiu germana kiun ŝi konis, kaj tute miksis ĝin kun io alia lingvo, kiun mi tute nesciis. Mi nur povis sekvi ŝin per demandi multon da demandoj. Kiam mi diris, ke mi devas tuj foriri, kaj ke mi estas enterpreninta tre gravan aferon, ŝi demandis denove:‎

‎„Ĉu vi scias, kiu tago hodiaŭ estas?” Mi respondis, ke estas la kvara de majo.‎„Ho, jes! Mi scias tion! Mi scias tion, se ĉu vi scias, kiu tago hodiaŭ estas?“‎Kiam mi diris, ke mi ne komprenas, ŝi daŭris:‎‎„Estas la antaŭvespero de la Tago de Sanktulo Georgo! Ĉu vi nescias ke, ĉi-nokte, kiam sonoras la horloĝo je meznokto, ĉiu malbona aĵo en la mondo havos plenan povon? Ĉu vi scias, kien vi iras, kaj tion, al kiu vi iras?” Ŝi estis evidente tiel mizerigita, ke mi penis komforti ŝin, sed sen efiko. Fine, ŝi genufleksis, kaj petegis min ne iri; almenaŭ atendi unu aŭ du tagoj antaŭ ol ekiri.‎Estis tute tre ridinda sed mi ne sentis min komforta. Tamen, estis negoco farenda, kaj mi povis permesi nenion interefiki.‎

Mi penas levi ŝin, kaj diris, tiel gravaspekte, kiel mi povis, ke mi dankas ŝin, sed mia devo estas imperativa kaj ke mi devas foriri.‎Ŝi tiam leviĝis kaj sekigis ŝiajn okulojn, kaj prenante krucifikson elde ŝia kolo ŝi ofertis ĝin al mi.‎Mi nesciis kiun mi faru, ĉar, kiel Angla Ekleziano mi estas intruita konsideri tiajn aĵon iugrade kiel idolismaĵoj, sed tamen ŝajnis tiel maldankeme rifuzi maljunulinon intenciantan tiel bone kaj en tia mensoŝtato. Ŝi vidis, mi supozas, la dubon en mia vizaĝo, ĉar ŝi metis la rozarion ĉirkaŭ mia kolo, kaj diris, „por via patrino“, kaj eliris la ĉambron. Mi skribas tion sekcion de la taglibro dum mi atendas la kaleŝon, kiu estas, nature, malfrua; kaj la krucifikso estas ankoraŭ ĉirkaŭ mia kolo.

Mi nescias, ĉu estas la timo de la maljunulino, aŭ la multo da fantomaj tradicioj de tiu loko, aŭ la krucifikso mem, sed me ne sentas min en la menso tute tiel ripoza kiel kutime.‎Se tiu libro alvenus al Minjo antaŭ ol mi, ke ĝi alportu mian adiaŭon. Jen la kaleŝo!



‎5-a de majo. La kastelo

La grizo de la mateno estas pasinta kaj la suno estas alta super la malapuda horizonto, kiu ŝajnas akreĝa, ĉu pro arboj aŭ per montetoj, mi nescias ĉar ĝi estas tiel malapuda ke grandaj kaj malgradaj aĵoj estas kunmiksataj. Mi ne estas dormema, kaj, ĉar mi estas ne vokenda ĝis ke mi vekas, nature mi skribas ĝis la veno de dormo. Estas multe da malkutimaj skribindaj okazoj, kaj, por ke iu ajn leganta ne supozu ke mi tro bone vespermanĝis antaŭ ol eliri Bistricon, mi enskribu ekzakte mian vespermanĝon.‎

Mi manĝis tion, kion oni nomas „bifsteko de l’rabisto“ – pecoj de lardo, cebo, kaj bovaĵo, spicita per kajena pipro, kaj enseriigita en bastonetoj, kaj rostita super la fajro, en la simpla maniero de Londona katviando2.‎La vino estis Ora Mediaŝ, kiu produkas strangan pikon sur la lango, kiu tamen estas ne malagrabla. Mi havis nur duopon da trinkujoj da tiu, kaj nenion pli.

Kiam mi envagoniĝis, la kondukisto ne estis jam preninta sian seĝon, kaj mi vidis lin parolantan kun la domproprietantino.‎Evidentis, ke ili parolis pri mi, ĉar fojfoje ili rigardis min kaj iuj el la homoj kiuj estis sidantaj sur la benko ekster la pordo – kiun ili nomas ion, kiu signifas signifantan „portanto de vorto“ - venis kaj aŭskultis, kaj tiam rigardis min, plimulte kompate. Mi povis aŭskulti multon da vortoj ofte redirataj, ĉar estis multaj naciecoj en la homamaso, do mi diskrete eltiris mian poliglotan voratron kaj elserĉis ilin. Mi devas diri, ke ili ne estis gajiga al mi, ĉar intier ilie estis „Ordog“ – Satano; „pokol “ – inferno; „stregoika“ – sorĉistinaĉo; „vroloko“ kaj „vlkoslak“ – ambaŭ signifas same, la unu estante slovaka kaj la alia serba por iu, kiu estas aŭ lupfantomo aŭ vampiro. ‎(notu: mi devas demandi al la grafo pri tiuj superstiĉoj.)‎

Kiam ni ekiris, la homoj amasinte ĉirkaŭ la pordo de la gastejo, jam ŝvelinte al konsiderinda grando, ĉiuj krucosignis kaj celis du fingrojn al mi. Post iom malfacilo, mi dirigis kunvojaĝanton al mi, kion ili signifis. Li ne volis respondi al mi komence, sed lerniĝinte ke mi estas anglo, li klarigis ke tiu estis talismana aŭ ŝirma gesto kontraŭ malbeno de la malbona okulo. Tiu ne estis tre agrabla por mi, ĵus ekalirante al nekonata loko por renkonti nekonantan viron; sed ĉiuj ŝajnis tiel ĝentilkoraj, kaj tiel malĝojaj, kaj tiel kompataj, ke mi ne povis ne senti kortuŝata. Mi neniam forgesos mian lastan ekvidon de la korto de la gastejo kaj ties homamaso de piktureskaj figuroj, ĉiuj krucosignante, starante ĉirkaŭ la larĝa arkado, kun ĝia densa foliaro de oleandro kaj oranĝujoj, en verdaj arbingoj kunamasitaj en la mezo de la korto.‎Tiam, nia kondukisto, kies larĝa, linaĵa, pantalonoj kovris la tutan antaŭon de la skatolseĝo – ili nomas tiujn „goca“ – vipegis lian kvar malgrandaj ĉevalojn, kiuj kuris flankon ĉe flanko, kaj ni ekforiris al nia vojaĝo.‎

Mi baldaŭ perdis la vidon kaj memoron de fantomaj timoj, en la beleco de la scenoj dum ni preteveturis, kvamkvam se mi estus koninta la lingvon, aŭ pli ĝuste, la lingvojn, kiujn parolis miajn kunvojaĝantoj, mi eble ne povus tiel facile forĵeti tiujn. Antaŭ ni estis verda dekliva kamparo plena je arbaregoj kaj arbaretoj, foje kun krutaj montetoj, ĉapelitaj kun amasetoj de arboj aŭ farmodomoj, kies blankaj gabloj frontis la straton. Estis ĉie konfuzega amaso de fruktofloraroj – pomo, pruno, persiko, ĉerizo. Preteveturante, mi povis vidi la verdan herbon sub la arboj asperge kovritan per la falintaj petaloj. Serpante inter tiuj verdaj montetoj, kiujn oni nomas la „Mitel Land“, la ŝoseo perdiĝis kurbante preter herbaj kurboj, aŭ kaŝiĝante en la maldensiĝantaj finoj de pinaj arbaroj, kiuj en iuj lokoj tegis la monetojn kiel langoj de flamoj. La vojo estis malglata, sed ni ŝajne transrapidis per febra hasto. Mi ne povis kompreni, kion signifas tiu hasto, sed la kondukisto evidente nepre volis alveni la Borgo Prund sen perdo de tempo. Oni diris al mi, ke tio ŝoseo en la somero estas bonega, sed oni ne estas riparinta ĝin post la neĝoj de la vintero. Tiurilate, ĝi malsamas de la kutima stato de la vojoj en la Karpatoj, ĉar estas malnova tradicio ke oni ne konservu ilin en tro bona kondicio. Delonge, la Haspardoj rifuzas ripari ilin, por ke la turkoj ne kredu ke ili pretigas envenigi eksterlandajn soldatojn, kaj tiel hastigi la militon, kiu estis, vere, ĉe la punkto de ŝarĝado.

Trans la verdaj, leviĝa montetoj de la Mittel Land, leviĝas fortegaj deklivoj de arbaroj ĝis la altegaj krutegaĵoj de ka Karpataj Montoj mem. Ĉe nia dekstero kaj maldekstero ili staris alte, dum la posttagmeza suno falis plene sur ili kaj videbligis ĉiun gloran koloron de tiu bela montaro, profunda bluo kaj purpuro en la ombroj de la pintoj, verdo kaj bruno kie la herbo kaj la roko miksis, kaj senfina vidaĵo de akreĝaj rokoj, kaj akrapintaj apikaĵoj, ĝis ol ili mem perdiĝas en la malapudo, kie la neĝaj pintoj leviĝis grandioze. Unu el miaj kunuloj tuŝis mian brakon, dum ni ĉirkaŭiris la bazon de monteto, kaj ekvidis la altegan, neĝkovritan pinton de monto, kiu ŝajnis, dum ni procedis en nia serpenta vojo, esti senpere antaŭ ni.

„Rigardu! Isten ŝek!“ – „la seĝo de Dio!“ – kaj li krucosignis sin respektoplene.

Dum ni procedis en nia senfina vojo, kaj la suno subiris pli kaj pli malalten malantaŭ ni, la umbroj de la verspero ekrampis ĉirkaŭ ni. Tiu emfaziĝis pro e la neĝa montopinto ankoraŭ tenis la lumon de la noktiĝo, kaj ŝajnis ardi delikatan, malpezan roson. Fojfoje ni pasis ĉekojn kaj slovakojn, ĉiuj en pitoreskajn vestaĵon, sed mi rimarkis ke strumo estis dolore ĝenerala. Ĉe la flanko de la vojo estis multaj krucoj, kaj dum ni preterpasis, miaj kunuloj ĉiuj krucosignis. Foje estis gekamparano surgenua antaŭ altaro, kiu ne eĉ turnis sin kiam ne alvenis, sed ŝajnis esti tiel en la sincedo de preĝo, kiel li aŭ ŝi ne havis nek okulojn nek orelojn por la ekstera mondo. Estis multe da novaĵoj por mi. Ekzemple, fojnstako en la arboj, kaj foje tre belaj amasoj de pendulaj betuloj, kies blankaj trunketoj brilis kiel arĝento tra la delikata verdo de la folio. Foje ni pasis singvidvagonon – la ordinara ĉaro de la kamparano – kun ĝiaj longaj, serpentoformaj vertebroj, designitaj por taŭgi al la neglatecoj de la vojo. En tiu sidis nepre kia grupo de hejmen irantaj kamparanoj, la ĉekoj en iliaj blankaj, kaj la slovakoj en iliaj koloraj ŝafofeloj, la lasta portanta illian bastonegon kun hakilo ĉe la fino, kiel lanco. Noktiĝante, ekestis tre malvarme, kaj la kreskanta krepusko ŝajnis miksiĝi en unu malhelan nebuleton la malluma melankolio de la arboj, la kverko, betulo, kaj pino, kvamkvam en la valoj kiu kuris profunde inter la pedoj de la montetoj, dum ni supereniris tra la montpasejo, iuj malhelaj abioj elstaris kontraŭ la fondaĵo de malfrue fondinta neĝo. Foje, ĉar la vojo estis kuĉata tra la pina arbaro, kiu ŝajnis en la mallumo ĉirkaŭbari nin, grandaj amasoj de grizo, kiuj iuloke surŝutis la arbojn, produkis aparte strangan kaj solenan efikon, kiu daŭrigis la pensojn kaj minacajn imagojn estigitaj pli frue en la vespero, kiam la falanta suno reliefigis strange la fantomemajn nubojn kiuj inter la Karpataj Montoj ŝajnis serpenti senĉese tra la valoj.

Foje la montetoj estis tiel dekliva, ke malgraŭ la hasto de nia kondukisto, la ĉevaloj nur povis iri malrapide. Mi deziris eliri kaj marŝi trans ili, kiel ni faras hejme, sed la kondukisto ne volis permisi tion. „Ne, ne,“ li diris. „Vi ne devas marŝi ĉi-tie. La hundoj estas tro ferocaj.“ Kaj tiam, li aldone diris, evidente intencante mortteman humuron – ĉar li ĉirkaŭrigardis por ekvidi la aprobajn ridetojn de la aliaj – „Kaj vi eble havos sufiĉan da tiaj aferoj antaŭ ol vi dormas.“ La nura halto, kiun li faris, estis momenta paŭzo por lumigi siajn lampojn.

Kiam malheliĝis, ŝajnis estis iom ekcito inter la pasaĝeroj, kaj ili senĉese parolis al li, unu post la alia, kvazaŭ ili instigis al li pluan rapidecon. Li vipfrapis la ĉevalojn senkompate per sia longa vipo, kaj per furiozaj krioj de instigo, li antaŭenpuŝis ilin ĝis plia ekcerto. Tiam, tra la mallumo mi povis vidi ian makulon de griza lumo antaŭ ni, kvazaŭ estis fendo en la montetoj. La ekcito de la pasaĝero pliiĝis. La freneza kaleŝo balancis en sia grandaj ledaj risortoj, kaj ŝancelis kiel ŝipo skuata en ŝtorma maro. Mi devis tenadi. La ŝoseo pliniveliĝis kaj ni ŝajnis esti flugantaj. Tiam la montoj ŝajnis pliapudiĝi al ni ĉe ambaŭ flanko kaj severe rigardi nin. Ni eniris la Borgan Montpasejon. Unu post unu pluraj el la pasaĝeroj ofertis donacojn al mi, kiujn ili insiste donis al mi, kun dediĉo kiu tolerus nenion malakcepton. Ili certe estis strangaj kaj variaj sed ĉiuj estis donataj en simpla, bona fido, kun ĝentilaj vortoj, kaj beno, kaj la sama kunmeto de timsignifaj movoj, kiujn mi estis vidinta ekster la hotel ĉe Bistrico – la krucosigno kaj la ŝirmo kontraŭ la malbona okulo. Tiam, dum ni rapidis, la kondukisto klinis sin antaŭen, kaj ĉe ambaŭ flanko la pasaĝeroj elmetis la kolon por rigardadi avide en la mallumo. Estis evidente ke io tre ekcitiga aŭ nun okazis aŭ estis atendata, sed kvamkvam mi demandis al ĉiu pasaĝero, neniu volis doni al mi eĉ la pli etan klarigon. Tiu stato de ekcito daŭris dum malgranda tempo; kaj fine, ni vidis la pasejon malkaŝiĝinte ĉe la orienta flanko. Estis malhelaj, ondformaj nuboj supre, kaj en la aero la peza, prema sento de tondro. Ŝajnis ke la montaro estis disiginta du atmosferojn, kaj nun ni estis eniranta tiu, kiu estis tondra. Mi mem nun elserĉis la transporton, kiun prenos min al la grafo. En ĉiu momento, mi atendis vidi la brilegon de lampojn tra la mallumo, sed ĉio estis malhelega. La nura lumo estis la flagretantaj radioj de niaj propraj lampoj, el kiu la vaporo de nia forte laborigataj ĉevaloj leviĝis en blanka nubo. Ni nun povis vidi la sablan ŝoseon, kuŝantan blanke antaŭ ni, sed sur ĝi estis nenio signo de veturilo. La pasaĝero malantaŭen klinis kun suspiro ĝoja, ŝajne mokante mian malkontentiĝo. Mi jam estis pripensanta tion, kion mi faru, kiam la kondukisto rigardante sian brakholoĝon, diris al la aliaj ion, kion mi apenaŭ povis aŭdi; ĝi estis tiel mallaŭta kaj malalta je tono, ke mi pensis ke li diras, „unu horo pli frue ol la tempo“. Tiam turninte al mi, li diris en germana pli malbona ol la mia:

„Estas nenio kaleŝo ĉi-tie. Oni ne atendas la Herron malgraŭ ĉio. Li nun trairos al Bukovino, kaj revenos morgaŭ, aŭ la tagon postan, pli bone, la tagon postan.“ Dum li parolis, la ĉevaloj ekis heni kaj snufegi. Kaj, inter ĥoro de kriegoj el la kamparanoj, ĉiu krucosignante, kaleŝo kun kvar ĉevaloj, ĝisveturis malantaŭ ni, preterpasis nin, kaj haltis apud ni. Mi povis vidi, per la ekbrilo de niaj lampoj kiam la radioj falis sur ili, ke la ĉevaloj estis karbonigrakoloraj kaj belegaj animaloj. Ili estis kondukata de alta viro, kun longa, bruna barbo kaj nigra ĉapelego, kiuj ŝajnis kaŝi lian vizaĝon. Mi nur povis vidi la brileto de duopo de tre helaj okuloj, kiuj aspektis ruĝaj en la lamplumo, dum li turnis al ni. Li diris al la kondukisto:

„Vi estas tre frua ĉi-nokta, mia amiko.“ La viro balbutis responde, „La angla Herro havis haston.“ Al kiu la nekonata replikis,

„Tial, mi supozas, vi deziris sendi lin al Bukovino. Vi ne povas trompi min, mia amiko. Mi scias tro, kaj miaj ĉevaloj estas rapidaj.“

Parolante li ridetis, kaj la lamplumo falis sur malmolaspekta buŝo, kun tre ruĝaj lipoj kaj akraspektaj dentoj, tiel blanka kiel eburo. Unu el miaj kunulo flustris al alia verso el „Lenore“ de Bürger:

„Denn die Todten reiten Schnell.“

(„Ĉar la mortintaj vojaĝas rapide“)



La strange kondukisto evidente aŭdis tiujn vortoj, ĉar li superenrigardis kun brileta rideto. La pasaĝero forturnis sian vizaĝon, samptempe elmetante siajn du fingrojn kaj krucosignante. „Donu al mi la pakaĵon de la Herro“ diris la kondukisto, kaj kun treega rapideco miaj valizoj estis tradonataj kaj metataj en la kaleŝo. Tiam mi deiris el la flanko de la diliĝenco, ĉar la kaleŝo estis proksime apuda, kun la helpo de la kondukisto, kies mano kaptis mian brakon en ŝtala teno. Li devis havi monstran forton.

Sen vorto, li skuis la bridojn, la ĉevaloj turnis, kaj ni rapidis en la mallumon de la pasejo. Antaŭenrigardante mi vidis la vaporon de la ĉevaloj de la diliĝenco per la lumo de la lampoj, kaj projekciataj kontraŭ ĝi la figurojn de miaj eksaj kunuloj krucosignante. Tiam, la kondukisto vipumis kaj vokis al la ĉevaloj kaj ili forrapidis Bukovinen. Dum ili malaperis en la malumon, mi sentis malvarmon, kaj sento de soleco venis super mi. Sed mantelo estis ĵetata super mia ŝultro, kaj tapiŝo super miaj genuoj, kaj la kondukisto diris en bonega german –

„La nokto estas malvarma, kaj mia mastro ordonis min zorgi pri ci. Estas flakono de ŝlivovico (la prunbrando de la lando) sub la seĝo, se ve bezonus ĝin.“ Mi ne prenis iom, sed estis komfortiga, scii ke estas tie. Mi sentis iome strange, kaj ne malmulte timigita. Mi pensas ke, se estus iu ajna alternativa, mi estus preninte ĝin anstataŭ daŭrigi tiun malkonatan noktan vojaĝon. La kaleŝo procedis je hasta veturrapido, kaj tiam ni turnis plene kaj laŭiris alian rektan vojon. Ŝajnis al mi ke ni simple reiris super la sama tereno denove kaj denove, do mi notis ion elstaran punkton kaj trovis ke ja estis tiel. Mi volis demandi al al kondukisto, kion tio intencis, sed mi vere timis fari tion, ĉar mi pensis ke, en la pozicio en kiu mi estis, io ajn protesto havus nenion efikon kaze ke estas intenco de prokrasto. Tamen, ĉar mi estis baldaŭ sciovola pri kiom da tempo estas pasinta, mi lumigis alumeton, kaj per ĝia flamo mi rigardis mian brakholoĝon. Estis nur kellkaj minutoj antaŭ meznokto. Tio estis por mi ia ŝoko, ĉar mi supozas ke la ĝenerala superstiĉo pri meznokto estis pliigita de miaj lastatempaj spertoj. Mi atendis, kun malsana sento de necerteco.

Tiam, hundo ekhurlis ie en farmdomo pli for laŭ la ŝoseo, longa, angoriga kriegado, tiel, kiel de timo. Aŭdante la unuan kriegon, la ĉevaloj ekekzercis sin kaj ekbaŭmis, sed la kondukisto parolis al ili mildige, kaj ili kvietigis, sed ili tremis kaj ŝvitis, kiel en forfugo post ektimigo. Tiam, malapude en la malproksimo, el la montoj en ĉiu flanko de ni, komencis pli laŭta kaj pli akra hurloado, tio de lupoj, kiu afektis kaj la ĉevalojn kaj min sammaniere. Ĉar mi pretis elsalti de la kaleŝo kaj forkuri, dum ili rebaŭmis kaj subenrevenis tiel freneze, ke la kondukisto devis uzi lian tutan fortegecon por neebligi ke ili forkuregu. Post nemultaj minutoj, miaj propraj oreloj kutimiĝis al la sono, kaj la ĉevaloj ĝis tiam kvietiĝis, kaj la kondukisto povis eliri kaj stari antaŭ ili.Li karesis kaj kvietigis ilin, kaj flustris en iliaj oreloj, kiel la ĉevalkvietigistoj, pri kiu mi estas aŭdinte, faras, kaj per eksterordinara efiko, ĉar karesite de li, ili denove direktebliĝis, kvamkvam ili ankoraŭ tremetis. Denove la kondukisto sidis kaj, skuante la bridojn, ekiris rapide. Tiufoje, irinte al la malapuda flanko de la pasejo, li subite turnis laŭ mallarĝa vojo kiu laŭiris akre dekstren.

Baldaŭ, ni estis orlata de arboj, kiu iuloke tiel arkis super la vojo, ke estis kiel pasante tra tunelo. Kaj denove, grandaj, malĝojaj rokoj gardis nin kuraĝe ambaŭflanke. Kvamkam ni estis en ŝirmejo, ni povis aŭdi la kreskantan venton, ĉar ĝi ĝemis kaj fajfis tra la rokoj, kaj la branĉoj de arboj kunkrakegis, dum ni laŭrapidis. Fariĝis pli kaj eĉ pli malvarme, kaj subtila, polvora neĝo ekfalis, tiom ke ni, kaj ĉio ĉirkaŭ ni, estis kovrata de blanka kovrilo. La fervora vento ankoraŭ portis la hurladon de la hundoj, kvamkvam ili plimalfortiĝis dum ni laŭiris nian vojon. La bojado de la lupoj ŝajnis pli kaj pli apuda, kvazaŭ ili ĉirkaŭproksimiĝis el ĉiu flanko. Mi iĝis terure tima, kaj la ĉevaloj partoprenis en mia timo. La kondukisto, tamen, estis tute ne perturbata. Li daŭre turnis lian kapon maldeksteren kaj deksteren, sed mi ne povis vidi ion ajn en en la mallumo.

Subite, fore ĉe nia maldekstro mi vidis palan, bluan, flamon. La kondukisto vidis ĝin sammomente. Li tuj haltigis la ĉevalojn, kaj, saltinte al la tero, li malaperis en la mallumon. Mi nesciis, kion mi faru, des malpli, ju pli la hurlado de la lupoj proksimiĝis. Sed dum mi scivolis, la kondukisto subite reaperis kaj senvorte residis, kaj ni rekomencis nian vojaĝon. Mi pensas, ke mi devis esti ekdormiĝinta, kaj daŭre revante pri la incidento, ĉar ŝajnis reokazi senĉese, kaj repripensante ĝin, ĝi estas kiel terura inkubsonĝo. Unufoje, la flamo aperis tiel promksime al la vojo, ke eĉ en la mallumo ĉirkaŭ ni mi povis rigardi la agojn de la kondukisto. Li rapide iris tien, kie la flamo leviĝis – ĝi devis esti tre pala ĉar ĝi ne ŝajnis lumigi la ĉirkaŭan lokon – kaj kunmetinte malmulton da ŝtonoj, li formigis per ili ian devizon. Unufoje, aperis stranga efiko. Kiam li staris inter mi kaj la flamo, li ne obstrukcis ĝin, ĉar mi povis vidi ĝian fantoman flagreton malgraŭ tio. Tiu konsternis min, sed ĉar la ekfiko estis nur dumtempa, mi decidis ke miaj oreloj trompis min pro la mallumo. Tiam, dumtempe estis neniuj bluaj flamoj, kaj ni trarapidis tra la mallumo kun la hurlado de la lupoj ĉirkaŭ ni kiel ili sekvus nin en movanta cirklo.

Fine, venis tempo kiam la kondukisto foriris pli malproksimume ol iam ajn ĝis nun, kaj dum lia foresto, la ĉevaloj ektremetis pli terure ol iam ajn, kaj snufegis kaj kriis per timego. Mi ne povis vidi kialo, ĉar la hurlado de la lupoj estis tute ĉesinta. Sed ĝuste tiam, la luno, traflugante la nigraj nuboj, aperis post la akreĝa pinto de superelstaranta, pin-vestata roko, kaj per ĝia lumo mi vidis ĉirkaŭ nin ringon de lupoj kun longa, tendena membroj kaj vila hararo. Ili estis centoble pli terura en la minaca silento kiu tenis ilin eĉ kiam ili hurlis. Koncerne mi, mi sentis ian timparalizon. Nur kiam homo sentas sin fronte al tiaj hororaĵoj, li povas kompreni ilian veran gravecon.

Ĉiuj samtempe, la lupoj komencis hurli, kvazaŭ la lunlumo havis ian strangan efikon super ili. La ĉevaloj saltis kaj baŭmis, kaj senpove ĉirkaŭrigardis kun okuloj antaŭruliĝinte en maniero, kiun estis dolore rigardi. Sed la viva ringo de teruro ĉirkaŭis ilin ĉe ĉiu flanko, kaj ili estis devigitaj resti ene de ĝi. Mi elvokis al la kondukisto, ke li venu, ĉar ŝajnis al mi, ke nia nura ebleco estis peni elrompi tra la ringo kaj por helpi lian alvenon, mi kriegis kaj batis la flankon de la kaleŝon, esperante timigi la lupoj for de la flanko, por doni al li eblon de alveni al la kaleŝo. Kiel li venis tien, mi nescias, sed mi aŭdis lian voĉon laŭtigata en tono de imperia ordono, kaj rigardante al la sono, mi vidis lin starantan en la vojo. Dum li svingis liajn longajn brakojn, kiel forbrosanta iun nepalpeblan obstaklon, la lupoj retiriĝis, foren kaj ankoraŭ pli foren. Ĵus tiam, densa nubo pasis fronte de la luno kaj ne estis denove en mallumo.

Kiam mi repovis vidi, la kondukisto reeniris la kaleŝon kaj la lupoj malaperis. Tio estis tute tiel stranga kaj mistera ke terura timo venis super mi, kaj mi timis movi aŭ paroli. La tempo ŝajnis senfina dum ni rapidis laŭ la vojo, nun en preskaŭ tuta mallumo, ĉar la ondformaj nuboj kaŝis la lunon. Ni

Daŭre alteniris, kun fojaj, rapidaj, subeniroj, sed ĉefe ĉiam altenirante. Subite, mi konstatis ke la kondukisto estis dukante la ĉevalojn en la korton de egan, ruinita kastelon, el kies altaj, nigraj fenestroj venis nenio radio de lumo, kaj kies rompitaj kreneloj montris akreĝan linion kontraŭ la ĉielo.