Gvidlibro por studado de fiziko/Unuoj

El Vikilibroj

La Sistemo Internacia de Unuoj[redakti]

Simplaj unuoj[redakti]

Tempo[redakti]

Tempo estas la daŭro inter du okazoj. En la Sistemo Internacia (SI) de Unuoj, la sekundo (s) estas la simpla unuo de tempo, kaj ĝia difino estas la daŭro de 9.192.631.770 cikloj de la radiado kiun donas la transiro inter la du hiperfajnaj niveloj de la baza stato de atomo de cezio-133. La Tero turnas ĉirkaŭ ĝia akso dum 86.400 sekundoj, kiuj estas unu tago. La 86.400-a parto de unu tago estas sekundo.

Longo[redakti]

En la SI, la metro (m) estas la simpla unuo de longo, kaj ĝia difino estas la longo, kiun lumo trapasas dum unu 299.792.458-ono de sekundo.

Maso[redakti]

En la SI, la kilogramo (kg) estas la simpla unuo de maso, kaj ĝia difino estas la maso de la platena-iridia-aloja cilindro, kiu estas konservata en la Buroo Internacia de Pezoj kaj Mezuroj en Parizo.

Kurento[redakti]

En la SI, la ampero (A) estas la simpla unuo de elektra kurento. Ĝia difino estas la senĉesa kurento, kiu, se konservata en du senfinaj, rektaj, paralelaj konduktiloj, kiuj havas neglekteblan cirkla-transsekco, havas distancon de unu metro inter unu la alian, kaj estas en vakuo, kaŭzus forton de 2×10-7 neŭtonoj (N) po metro inter la du konduktiloj.

Termodinamika temperaturo[redakti]

En la SI, la kelvino (K) estas la simpla unuo de termodinamika temperaturo, kaj ĝia difino estas la frakcio 1/273,16 de la termodinamika temperaturo de la triobla punkto de akvo.

Kvanto de materio[redakti]

En la SI, la molo (mol) estas la simpla unuo de kvanto de materio, kaj ĝia difino estas kiom da rudimentaj partikloj (atomoj) estas en 0,012 kilogramoj (12 gramoj) de karbono-12. Kiam la molo uziĝas, la rudimentaj partikloj devas esti specifataj kaj eblas esti atomoj, molekuloj, jonoj, elektronoj, aliaj partikloj, aŭ specifataj grupoj de tiaj partikloj.

Lumintenso[redakti]

En la SI, la kandelo (cd) estas la simpla unuo de lumintenso, kaj ĝia difino estas la lumintenso, en donata direkto, de lumfonto, kiu disradias unukoloran lumon de frekvenco 540×1012 hercoj (Hz) kaj kiu havas intenson de 1/683 de vato po steradiano.

Derivataj unuoj[redakti]

Elektra ŝarĝo[redakti]

En la SI, la kulombo (C) estas la unuo de elektra ŝarĝo. Unu kulombo egalas al unu ampero multiplikite per unu sekundo:

Forto[redakti]

En la SI, la neŭtono (N) estas la unuo de forto. Unu neŭtono egalas al unu kilogramo multiplikite per unu metro je unu kvadrata sekundo:

Energio[redakti]

En la SI, la ĵulo (J) estas la unuo de energio. Unu ĵulo egalas al unu neŭtono multiplikite per unu metro:

Premo[redakti]

En la SI, la paskalo (Pa) estas la unuo de premo. Unu paskalo egalas al unu neŭtono je unu kvadrata metro:

Derivataj unuoj sen specialaj nomoj[redakti]

Rapido[redakti]

En la SI, metro je sekundo (m/s) estas la unuo de rapido.

Akcelo[redakti]

En la SI, metro je kvadrata sekundo (m/s²) estas la unuo de akcelo.

Prefiksoj de SI[redakti]

Prefikso jota- zeta- eksa- peta- tera- giga- mega- kilo- hekto- deka-   deci- centi- mili- mikro- nano- piko- femto- ato- zepto- jokto-
Mallonge Y Z E P T G M k h da   d c m µ n p f a z y
10n 1024 1021 1018 1015 1012 109 106 103 102 101 100 10-1 10-2 10-3 10-6 10-9 10-12 10-15 10-18 10-21 10-24