Klingona/Leciono1

El Vikilibroj

La plimulto da sonoj en la klingona similas al tiuj de Esperanto, sed menciindaj esceptoj ekzistas. Multakaze la parolanto pli levas aŭ pli reentiras sian langon; por produkti la klingonan Q, ekzemple, la parolanto devas maksimume reentiri la langon. Novaj parolantoj eble trovus iujn sonojn malfacile paroli, precipe komplikajn sonojn kiel tlh kaj precipe en kunteksto.

La klingona desegniĝis por esti akra, elgorĝa lingvo, sonante laŭ eble malplej familiara al parolantoj de la angla. Eĉ la plimulto da esperantistoj verŝajne trovos iujn sonojn strangaj kaj malfacile paroli, dependante de la nacia lingvo. En la klingona oni uzas majusklajn literojn tre malsame ol en iu alia lingvo; ekzemple, oni neniam skribas I kiel it kiel T. La ortografio tre strangas, sed temas pri ekstertera lingvo.

Jen la sonoj.

Konsonantoj[redakti]

b, l, m, n, kaj v tute samas kiel en Esperanto.

p kaj t similas al la Esperantaj sonoj, sed oni parolas ilin kun forta ekblovo de aero (aspiracio).

ch egalas al la Esperanta ĉ, j egalas al la Esperanta ĝ, kaj y egalas al la Esperanta j. H egalas al la Esperanta ĥ.

r ĉiam estas trilo, kiel en la norm-araba ر aŭ en la hispana perro.

Por la sono D oni tuŝas la tegmenton de sia buŝo per la lango, kiel en la hindia sono ड, la norvega rd en varde, aŭ la java ꦣ.

La sono S estas kvazaŭ ŝ sed elparolata en la sama pozicio kiel D, kiel en la la rusa ш, la hindia ष, aŭ la mandarina 石 (shí).

La sono gh estas kunvoĉa versio de ĥ, kiel g en konservemaj nederlandaj dialektoj, aŭ kiel la norm-araba غ‎, vjetnama gh, aŭ moderngreka γ.

q similas al la Esperanta k, sed oni elparolas ĝin pli malalte en la gorĝo, per la postaĵo de la lango. Ĝi preskaŭ samas al la norm-araba ق‎, sed oni aldonas fortan ekblovon de aero (aspiracio) kaj certe ne prononcu ĝin kiel glota halto aŭ kiel g-sono, kiel en iuj arabaj dialektoj.

Q estas kombinaĵo de q kaj H.

tlh ne similas al iu Esperanta sono. Ĝi estas la tl ĉe la fino de la naŭatla vorto Nahuatl, kaj ekzistas ankaŭ en la ĉeroka lingvo en la literoj Ꮭ, Ꮮ, Ꮯ, Ꮰ, Ꮱ, kaj Ꮲ. Por diri ĝin oni metas la langon en la pozicio de la sono t kaj faras la t-sonon, sed aldonas ambaŭflankan de la lango blovon de aero.

Ankaŭ ' estas propra litero, glota halto. Ĝi samas kiel la araba hamza (ء), aŭ la havaja litero ', aŭ la gvarania ʼ. Ĝi ankaŭ estas la sono en la mezo de la angla interjekcio uh-oh. Iuj esperantistoj prononcas ĝin intervokale, ekzemple en sci-i.

Vokaloj[redakti]

a similas al la Esperanta sono, sed oni parolas ĝin de pli poste en la buŝo, same poste kiel por la sono o. Ĝi samas kun la angla a en father, la normnederlanda a en bad, kaj la turka a.

e similas al la Esperanta sono, sed oni parolas ĝin kun la buŝo pli malferma. Ĝi samas kun la angla e en bet, la germana e en Bett, la nederlanda e en bed, la kataluna e en mel, la itala e en bene, kaj la vortofina turka e en ülke.

I similas al la Esperanta sono, sed oni parolas ĝin kun la buŝo iomete pli malferma. Ĝi samas kun la angla i en bit, la la nederlanda i en blik, la germana i en bitte, kaj la ukraina и.

o kaj u samas kiel en Esperanto.