Kuirlibro:Kapsika gulaŝo kun bovaĵo

El Vikilibroj

Reiru al la kuirlibro-indekso
Reiru al la kuirlibro-ĉefpaĝo

Kapsika gulaŝo kun bovaĵo
Energio


Kapsika gulaŝo kun bovaĵo
(por ok personoj)

Ingrediencoj[redakti]

  • 1 kg da ŝultroviando de bovo
  • 2 ruĝaj kapsikoj
  • 1 oranĝkolora kapsiko
  • 1 flava kapsiko
  • 3 ajlobulberoj
  • 3 supkuleroj da porka graso
  • 300 g da cepoj
  • 3 supkuleroj da neakra papriko
  • salo
  •   nigra pipro
  •  1 supkulero da kuminosemoj
  • 3 supkuleroj da  tomata pulpo
  • 1 litro da buljono
  • 8 terpomoj
  • 1 fasketo da petroselo

Kuirado[redakti]

Distranĉu la cepojn kaj ajlobulberojn en pecetojn.

Varmigu 1 supkuleron da porka graso en poto kaj brezu la cepojn kaj ajlobulberojn ĝis ili aspektas vitrecaj.

Purigu la viandon, fordabu la akvon kaj tranĉu ĝin en kubutojn.

Varmigu 2 supkulerojn da porka graso en granda kaserolo kaj rostu la viandon ĝis bruneco.

Aldonu la cepojn kaj ajlobulberojn, la paprikon, la tomatan pulpon kaj la kuminosemojn. Spicu per salo kaj pipro kaj surverŝu la buljonon. Kovru la kaserolon kun kovrilo. Stufu ĉion dum 60 minutoj.

Senŝeligu la terpomojn kaj distranĉu ilin en malgrandajn kubutojn. Kuiru la terpomojn en sala akvo dum 15 minutoj.

Purigu la kapsikojn kaj distranĉu ilin en striojn. Aldonu ilin al la viando kaj stufu ĉion ankoraŭfoje  dum 30 minutoj.

Finfine aldonu la terpompecetojn , spicu kun salo kaj pipro, boletu ĉion dum 1 ĝis 2 minutoj.

Garnu la gulaŝon per petroselo.

Konsilo[redakti]

Tio estas bongustega, sed simpla manĝo por multaj malsataj gastoj, ekzemple en Silvestro aŭ en naskiĝtago. Kiu ŝatas ĝin tre akra kiel mi, povas kunkuiri 1 akregan kapsiketon.

Bonan apetiton deziras Donjo!

Reiru al la kuirlibro-indekso
Reiru al la kuirlibro-ĉefpaĝo

Kapsika gulaŝo kun bovaĵo
Energio