Kuirlibro:Kapsikoj kun tinusa farĉo

El Vikilibroj

Reiru al la kuirlibro-indekso
Reiru al la kuirlibro-ĉefpaĝo

Kapsikoj kun tinusa farĉo
Kvanto da porcioj 4 personoj
Facileco facila
Tempo 25-minuta preparo, 50-minuta kuiro
Materialo bakujo
Energio


Kapsikoj kun tinusa farĉo

Origine dieta recepto kun sengrasa kazeo. Se vi ne dietas, normala kazeo kaj eĉ pluso da laktokremo agrablos...

Ingrediencoj[redakti]

  • 4 grandaj, mildagustaj kapsikoj
  • 1 cepo
  • 4 negrandaj tomatoj (molaj, prefere elskatolaj, jam senŝeligitaj)
  • 2 ovoj
  • 5 aŭ 6 tranĉaĵoj da rostopano (pli facile jam pretaj biskotoj)
  • 200 gramoj da elskatola tinuso senolea
  • 100 gramoj da kazeo
  • suko el duona citrono
  • salo, pipro, petroselo, ŝenoprazo aŭ aliaj spicherboj laŭŝate
  • eventuale fromaĝoraspaĵo

Preparo[redakti]

Malplenigu kaj sensemigu la kapsikojn. Konservu ilin tutaj eltranĉante nur la tigetojn, aŭ duonigu ilin laŭlonge. Se vi timas, ke ili tro amare gustus, brogu ilin dum du minutoj en bolanta akvo.

Preparu la farĉon: kubetigu la cepon, disforku la tinuŝaĵon, tranĉu la tomatojn, pistu la rostopanojn, enmetu ilin en bovlegon kun la ovenaĵoj, kazeo kaj spicoj. Miksu. Gustumu kaj korektu se necesas per pli da spicoj. Kontrolu, ke la miksaĵo estas kaĉa, ne flua, kaj korektu se necesas per plia rostopano.

Kuirado[redakti]

Plenigu la kapsikojn aŭ kapsikduonojn per la farĉo. Metu ilin sur bakpleton aŭ prefere sur larĝan bakvazon. Enfornigu kaj baku dum proksimume 50 minutoj sub forta varmo 250-grada (celsie).

Konsiloj[redakti]

  • Ĉiun kapsikduonon vi povas kovri per iom da fromaĝoraspaĵo, kiu fandiĝos dum kuiro. En iuj landoj aĉeteblas ementala, grujera, parma fromaĝo aŭ simila duonmola aŭ malmola fromaĝo jam raspita.