Kuirlibro:Viandbuletoj laŭ Koenigsberg

El Vikilibroj

Reiru al la kuirlibro-indekso
Reiru al la kuirlibro-ĉefpaĝo

Viandbuletoj laŭ Koenigsberg
Energio


Viandbuletoj laŭ Koenigsberg
(por kvar personoj)

Königsberg estas iama prusa urbo, en kiu vivis la filozofo Kant, nun Kaliningrado, en ekstera teritorio de Rusio.

Ingrediencoj[redakti]

  • 1 malfreŝa senkrusta bulko
  • 3-4 supkuleroj da dolĉa kremo
  • 1-2 sardeloj
  • 1 granda cepo
  • 2 supkuleroj da butero
  • 1 fasketo da petroselo
  • 500 g da vianda haketaĵo
  • salo
  • nigra pipro
  • 1 pinĉaĵo da kajena pipro aŭ kapsikosaŭco
  • 1 ŝpruco da Vorcester-Saŭco
  • 1 pinĉaĵo da muskato
  • 1 pinĉaĵo da muelita kariofilo
  • 1 ovo

Ingrediencoj por la saŭco:

  • 1 litro da buljono
  • 1/4 litro da dolĉa kremo
  • 2 ovoflavoj
  • 3-4 supkuleroj da kaporetoj
  • raspita citronŝelo
  • pipro
  • kajena pipro

Kuirado[redakti]

Distranĉu la bulkon en kubutojn kaj pogute verŝu la kremon sur ĝin.

Brezu en butero la fajne haketitan cepon ĝis moliĝo.

Miksu la malvarmigitan cepon kun la bulko kaj kun la ovo, aldonu la fajne haketitan petroselon kaj la fajne haketitajn sardelojn sen fiŝaj ostetoj.

Miksu ĉion forte, spicu per la menciitaj spicoj kaj prove gustumu la miksaĵon.

Formu fritbuletojn ( kiel tablotenisajn pilkojn ) kaj metu ilin en bolantan buljonon, ne bolu, nur kuiru sur malgranda flamo dum dek minutoj.

Ellevu la viandbuletojn per senŝaumiga kulero kaj tenu ilin varmaj.

Verŝu la buljonon tra kribrilo kaj retenu ĝin en poto, aldonu la kremon ( 4 supkuleroj da kremo   postrestu ) kaj kuiru la buljonon sur grandega flamo ĝis forbolis duono.

Nun kirlu la ovoflavojn kun la restinta kremo kaj verŝu ĝin en la buljonon, turnmovadu  ĝis la buljono varmegas, sed ne kuiru ĝin!

Aldonu la citronŝelon kaj la kaporetojn, spicu per pipro.

Metu la buletojn en la varmegan saŭcon dum 10 minutoj.

Manĝu la viandbuletojn  haketaĵajn laŭ Koenigsberg kun salitaj terpomoj.

Konsilo[redakti]

Tiu manĝo tre bone gustas kun frideta hela biero.

Bonan apetiton deziras Donjo!

Reiru al la kuirlibro-indekso
Reiru al la kuirlibro-ĉefpaĝo

Viandbuletoj laŭ Koenigsberg
Energio