Kuirlibro: Ajlosupo

El Vikilibroj

Iri al: navigado, serĉi
Knobi.jpg

Reiru al la kuirlibro-indekso
Reiru al la kuirlibro-ĉefpaĝo

Ajlosupo

[redakti] Ingrediencoj

  • 250 g da malfreŝa blanka pano
  • 6 supkuleroj da olivoleo
  • 6 – 8 ajlobulberoj (ethakitaj)
  • 1 tekulero da dolĉa paprikopolvoro
  • 1 tekulero da akra paprikopulvoro
  • iom da salo
  • 1 litro da vegetaĵa buljono
  • 4 ovoj

(tekulero = 3 ml   supkulero= 15 ml)


[redakti] Kuirado

  1. Tranĉu la panon en kubetoj kaj fritu ilin en la olivoleo ĝis orbruniĝo.
  2. Aldonu la ajlon kaj fritu ĝin ĝis orflaviĝo.
  3. Laŭguste aldonu paprikopulvoron kaj salon.
  4. Verŝu la buljonon sur la miksaĵon kaj boletigu la tuton dum 15 minutoj (kun kovrilo).
  5. Dividu la supon en kvar fornotaŭgaj argilaj supbovloj.
  6. Aldonu en ĉiu bovlo krudan ovon (sen ŝelo).
  7. Metu la bovlojn proks. 10 minutojn en antaŭvarmigita forno je 200 gradoj (Celsiaj) ĝis la ovoj ekfirmiĝas.

La supo devas esti varmega dum la servado.

[redakti] Konsilo

Bonan apetiton!


Reiru al la kuirlibro-indekso
Reiru al la kuirlibro-ĉefpaĝo