Kuirlibro: Bovida bolaĵo kun blanka saŭco

El Vikilibroj

Iri al: navigado, serĉi

[kuirlibro: reiru al la ĉefpaĝo - reiru al la receptolisto]

superrigardo
kvanto: por 4 homoj
tempo: 1:30 horoj
facileco: facila
materialo: fornelo kaj kaldronoj aŭ kaseroloj

bovida bolaĵo kun blanka saŭco (laŭ piv blanketo) estas ĉefplado el la franca familia kuirado ofte proponata ankaŭ en popolaj restoracietoj.

[redakti] ingrediencoj

por la ĉefparto:

  • 800 g ĝis 1 kg da bovida viando el brusto, ventro aŭ flanko, eventuale el ŝultro
  • 1/2 citrono
  • 1 karoto
  • 1 cepo
  • 1 kariofilo
  • spicherba fasko aŭ muslina saketo: petroselo, timiano, laŭro
  • salo, pipro
"bovida bolaĵo en kaldrono"

por la saŭco:

  • 30 g da butero
  • 30 g (iom superplena supkulero) da tritiko-faruno

eventuale por la saŭco ankaŭ:

  • citronsuko
  • laktokremo
  • 1 ovoflavaĵo
  • kokossuko

[redakti] kuirado

kubetigu la viandon. frotu la kubetojn per la citrono. enkaldronigu kaj kovru per akvo. almetu la karoton, la cepon enpikitan per la kariofilo, la herbofaskon, salon, pipron. hejtu ĝis bolado, surmetu kovrilon kaj boletigu dum unu horo, de temp' al tempo senŝaŭmigante.

horduonon antaŭ la fino, milde hejtu kaldroneton. enŝutu la farunon kaj buteron kaj miksu per kirlilo aŭ lignokulero. laŭbezone ĉerpu elbolaĵon el la alia vazo, kaj enverŝu, tiel ke estiĝu iom densa blanka saŭco. kirlu ĝis bolado kaj lasu boleti dum dek minutoj.

elakvigu la viandon, surverŝu per la saŭco, eventuale trasemu per haketita petroselo.

[redakti] konsiloj

  • ofte oni prezentas tiun viandaĵon kun rizo, sed ankaŭ fungoj, nudeloj aŭ aliaj bone taŭgos.
  • por la saŭco mi rekomendas citronsukon kaj - se haveblas - laktokremon. ovoflavaĵon aŭ kokossukon mi ne provis.
  • se vi ŝatas vinon, prefere uzu nedolĉan blankan aŭ malpezan ruĝan vinon

[kuirlibro: reiru al la ĉefpaĝo - reiru al la receptolisto]

Aliaj lingvoj