Kuirlibro: Cigana salato

El Vikilibroj

Saltu al: navigado, serĉo

Reiru al la kuirlibro-indekso
Reiru al la kuirlibro-ĉefpaĝo

Cigana salato 
(por tri personoj)


[redaktu] Ingrediencoj

  • 200g da blanka brasiko
  • salo
  • 75g da ruĝa paprikguŝo
  • 50g da karotoj
  • 25g da cepoj
  • 50g da peklitaj kukumoj
  • petroselo
  • aneto
  • ŝenoprazo

marinaĵo:

  • po 1kul. da acida kremo, salata kremo, vinagro, citronsuko, sukero
  • 1/2 kul. da salo
  • pipro
  • 1 supkul. da oleo


[redaktu] Kuirado

Distranĉu la brasikon en delikatajn maldikajn striojn, aldonu salon, bone knedu per la mano ĝis moliĝo. Distranĉu la paprikguŝon en striojn, la cepon en kubutetojn. Raspu la karotojn. Laŭlonge duonigu la kukumojn kaj poste distranĉu la duonaĵojn en pecetojn. Haku la petroselon, la aneton kaj la ŝenoprazon. Miksu ĉion. Preparu la marinaĵon kaj donu ĝin al la salato.

Bonan apetiton!

aperis en "Kontakto"

Reiru al la kuirlibro-indekso
Reiru al la kuirlibro-ĉefpaĝo