Kuirlibro:Kukurbosupo

El Vikilibroj
(Alidirektita el Kuirlibro: Kukurbosupo)

Reiru al la kuirlibro-indekso
Reiru al la kuirlibro-ĉefpaĝo


Kukurbosupo
Kvanto da porcioj 4 personoj
Facileco facila
Tempo 30 minutoj
Energio


Kukurbosupo estas ĉefmanĝa supo, farita el kukurbo kaj laŭ elekto aliaj legomoj, kiel poreo, tubercelerio, spinaco, ktp.

Ingrediencoj[redakti]

  • 1 oranĝa kukurbo
  • 1/2 litro da boligita akvo
  • legoma buljono (kubetoj aŭ pulvoro por 1/2 litro)
  • 2 dolĉaj pomoj
  • 200 g da fromaĵo

Preparo[redakti]

  1. Bone lavu la kukurbon.
  2. Duonigu la kukurbon kaj forigu la semojn. (Ne forigu la ŝelon!)
  3. Tranĉu la kukurbon en pecojn kaj metu ilin en grandan marmiton.
  4. Bone miksu la boligitan akvon kun la buljono.
  5. Miksu la buljonon kun la kukurbo kaj boletigu dum 10 ĝis 15 minutoj ĝis la kukurbopecoj moliĝis.
  6. Dum la boligado de la kukurbo senŝeligu la pomojn kaj tranĉu en pecojn poste raspu aŭ skrapu la fromaĝon. La fromaĝo estas servota aparte kaj oni povos ĉetable aldoni ĝin laŭguste.
  7. Kiam la kukurbo estas sufiĉe boligita, per miksilo bone miksu. Vi nun ekhavas dikan oranĝkoloran kaĉon.
  8. Aldonu la pomojn kaj ankoraŭfoje boletigu la supon dum iom da tempo.

Rimarkoj[redakti]

  • Servu krom la fromaĝo ankaŭ iom da pomkompoto, acidkremo aŭ semoj kaj nuksoj kiel: kukurbosemoj, akaĵunuksoj, sunflorsemoj, ktp.
  • Krom la kukurbo vi ankaŭ povas aldoni spinacon (ekz. frostigitan). Faru tion post la miksado.
  • Vi povas boligi poreon kun la kukurbo.
  • Vi povas boligi kuskuson kun la kukurbo.
  • Aldono de iom da pomvinagro plifortigas la guston.
  • Se vi konservas la supon dum unu tago en la fridujo la gusto de la kukurbo estas iom pli bona.
  • Kukurbosupo ankaŭ estas uzata kiel saŭco ĉe aliaj manĝoj.

Avertoj[redakti]

  • La varmega supo povas ŝpruceti.
  • La supo manĝeblas dum kelkaj tagoj.